Ensaluto

Esperanto

Fariĝu pli facile trovebla

Ĝoju, ke vi kaptis tiun mesaĝon, ĉar la plej multaj mesaĝoj en facebook, twitter, google+ ktp. perdiĝas en amaso de mesaĝoj. Vi havas la ŝancon akiri pli malrapidan mesaĝkolektilon por prezenti vian allogan projekton, kiu espereble ek de la publikigo fariĝos pli facile trovebla: maklerejo.de

bildo de esocom

Mi havas etan domon (infana kanto - subtitoloj)

Elektu esperantan subtitolojn, kaj

ĝuu ĝin!

bildo de Pablo
bildo de Pablo

fotoj en blogoj

Post ol krei la blogaĵon:
http://esperanto.com/enhavo/bakterioj-2
kiu estas, ĉefe, bildo, aŭ foto, mi sentas, ke estis ege tedige alŝuti ĝin, ĉar mi devis:
1. Krei fotoalbumon.
2. Alsuti foton al tiun albumon.
3. Krei blogaĵon.
4. Kopii la ligilon de la bildo.
5. Krei, permane, kiel html-an kodon.

Ĉu ĝi devas esti tiom malfacile, ĉu estas alia maniero faciligi ĝin?

Aliflanke, estus bone havi la eblon gardi malneton de la dokumento, ĉu la venonta versio de esperanto.com permesas ĝin?

bildo de VINILKOSMO

"Ĉu plu ekzistas amo ?" nova albumo de MANŬEL

Manŭel la itala kantisto ĵus eldonis «Ĉu plu ekzistas amo ?»
sian duan KD-albumon .

Unuafoje prezentita en 2011 per sia unua albumo, ‘Duonvoĉe… tutkore’ (VKKD104), Manŭel estas certe netipa artisto kiu tamen akiris la aprobon de la esperantistoj; sufiĉas nur legi la recenzojn en la faka gazetaro.

Kaj nun li proponas al ni duan albumon.

Oni pensus ke emerita elektrona inĝeniero kaj memlerninta muzikisto, kaj kiu cetere operaciiĝis je la voĉkordoj, ne estus la plej taŭga kandidato por produkti muzikon por ĉiuj generacioj kaj devenoj.

Kaj tamen….

Krom la multaj novaj versioj de famaj ekstertempaj muzikstoj tradukitaj en esperanton (ekz. la Beatles), ĉi-foje Manŭel ekverkis proprajn pecojn, kaj jam ofertas tri kiuj tuŝas romantikajn temojn kun alvoko al amo kaj paco; sed ankaŭ kun pli gravaj temoj.

Malkodo - estas ludo pri kaŝskribado ludebla nur de esperanto-parolantoj

Saluton!

Hodiaŭ mi oficiale lanĉas Malkodon - la ludado pri kaŝskribado nur ludebla de esperanto-parolantoj. La tuta baza nivelo troviĝas en fotaj dosieroj pro la manko de tiparo malkodo.ttf kun la malkodaj signoj. Legu la fotoalbumon "Leteroj de la malkodestro por pliaj informoj". - Atentu pri la numera sekvenco de la kajeroj.

Mi disponigis publike kelkajn kajerojn (enkoduko al malkodo, baza nivelo kaj leteroj de la Malkodestro) en formoj de fotoalbumojn ĉe:

https://plus.google.com/u/0/photos/110887326880181033893/albums

Aklaku ili ĝis plej bona montrado de la fotopaĝoj.

La malkodestro

bildo de Malkodo - la kodludado nur por esperanto-paralantoj
bildo de Dima Ŝevĉenko

Problemoj kun la servilo estis solvitaj

Feliĉe la kelktagaj problemoj, rilataj al funkciado de nia komunumo Esperanto.com estis solvitaj. Pli ol unu tagon la retejo ne estis alirebla kaj dum la du sekvaj aperadis diversaj teknikaj problemoj dum la uzado de servoj.

Nun Esperanto.com translokiĝis al la alia servilo kaj ĉio feliĉe solviĝis. Se vi rimarkos iujn erarojn, nepre menciu ilin komentante tiun ĉi blogaĵon.

Krome ni ĝojas anonci, ke tre baldaŭ okazos vica teknika kaj aspekta plibonigo de Esperanto.com. Se vi havas iujn proprajn ideojn kion eblas plibonigi, kiujn servojn eblas aldoni, kio estas nepre bezonata por la virtuala esperantujo ktp., nepre komentu pri tio ĉi tie.

bildo de VINILKOSMO

Bonvolu aŭskulti laŭeble plej multe hodiaŭ kaj en la sekvontaj tagoj MUZAIKO-n.

Helpu al Esperanto-radio!
Bonvolu aŭskulti laŭeble plej multe hodiaŭ kaj en la sekvontaj tagoj MUZAIKO-n.

Muzaiko funkcias ĉe la provizanto Radionomy.
Radionomy pagas por la kopirajtoj, faras la administradon kaj provizas retradioregilon, sed kompreneble volas ion kiel "repagon".
Tiu "io" estas la reklamoj kaj ke la radiostacioj havu sufiĉe da aŭskultantoj. Post 3 monatoj oni devis atingi averaĝon de 12 horoj tage kaj post 9 monatoj oni devas atingi 130 horojn tage. La averaĝo estas kalkulita laŭ la lastaj 30 tagoj.

Nun venos la fina momento kiam oni decidas ĉu Muzaiko povos daŭre ekzisti.
Pro tio mi petas ĉiujn aŭskulti ĝin, por ke ĝi certe povu daŭre resti ĉe Radionomy!

Ne gravas kiel vi aŭskultas. Vi povas viziti la hejmpaĝon de Muzaiko: http://muzaiko.info , aŭ vi povas uzi mian programon por Androjd
(https://play.google.com/store/apps/details?id=dk.nordfalk.esperanto.radio) aŭ alian programon.

Por pli da informo, vizitu la retliston de Muzaiko:

bildo de VINILKOSMO

Intervjuo de KAJTO aperas ĉe ĈRI

 

 

Ĉina Radio Internacia intervjuis la frisan folkbandon Kajto, pri ĝia nova albumo “Duope”.

 

bildo de Dima Ŝevĉenko

ER 2.0: Ĝermo de nova ebleco ĉe Esperanto.com

Se vi volas en via retejo/blogo montri al la uzantoj aktualajn laste aldonitajn blogaĵojn ĉe Esperanto.com, vi povas uzi la sekvan kodon:

Jen, kiel ĝi aspektos en via retejo/blogo:

Poste ni plibonigos kaj plibeligos ĝin. Aperos ankaŭ la aliaj tiaspecaj "informblokoj".

bildo de VINILKOSMO

Nun la Elektronika kompilo estas disponebla en la elŝutservo de Vinilkosmo

Nun la Elektronika kompilo estas disponebla en la elŝutservo de Vinilkosmo ĉe

Abonrilata enhavo


povigita de