Ensaluto

Esperanto.com

bildo de Dima Ŝevĉenko

Esperanto.com: ek al gamma-versio! Statistiko

Ĵus aperis paĝo kun detala statistiko de nia komunumo:

http://esperanto.com/statistiko

bildo de Dima Ŝevĉenko

Esperanto.com: ek al gamma-versio! Agordeblaj blokoj

Kiel eble vi jam rimarkis, nun blokoj en la maldekstra menuo kaj kelkaj en profiloj kaj grupoj estas agordeblaj. Tio donas eblecon pli oportune aranĝi spacon dum uzado de nia komunumo!

bildo de Dima Ŝevĉenko

Esperanto.com: ek al gamma-versio! Ŝatata enhavo

Nun eblas aldoni blogaĵojn, fotoalbumojn kaj forumajn temojn al la ŝatataj.

Nun sub de la menciitaj enhavo-tipoj vi povas vidi ligilon " Aldoni al la listo de ŝatataj".

Vidi viajn ŝatatajn materialojn eblas, uzante supran menuon:

Mia profilo -> Mia ŝatata enhavo

http://esperanto.com/bookmarks

bildo de Dima Ŝevĉenko

Esperanto.com: ek al gamma-versio! "Oftaj demandoj" kaj statistiko en profiloj

Aperis du aldonaĵoj.

Statistiko en profiloj. Nun en profilo de uzanto en la spaco "Aktivecoj de" aperis ebleco vidi kvanton de amikoj de certa uzanto, kvanton de liaj blogaĵoj kaj komentoj.

Nova paĝo de oftaj demandoj. Estis kreita novspeca paĝaro de oftaj demandoj:

http://esperanto.com/faq

Dume ĝi enhavas nur kelkajn erojn, sed ĝi iom post iom iĝos pli larĝa. Se vi volas helpi aldoni iujn demandojn kaj respondojn al ili, vi povas viziti specialan foruman temon:

http://esperanto.com/content/ni-kune-kreu-oftaj-demandoj

bildo de Dima Ŝevĉenko

Esperanto.com: ek al gamma-versio! "Miaj novaĵoj"

Ĵus estis aldonita speciala paĝo kun novaĵoj de uzanto:

http://esperanto.com/aktivecoj

Tie ĉiu uzanto povas vidi:

- Lastajn komentojn al la propraj blogaĵoj kaj fotoalbumoj.

- Lastajn blogaĵojn de amikoj.

- Lastajn fotoalbumojn de amikoj.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Esperanto.com: ek al gamma-versio! Plibonigita listo de uzantoj kaj nova "miaj amikoj"

En Esperanto.com estis plibonigita listo de uzantoj:

http://esperanto.com/listo_de_uzantoj

En nova versio aperis ebleco de rapida serĉado de uzantoj laŭ nomo/uzantnomo. Antaŭa ebleco de detala serĉado laŭ landoj, urboj, interesoj ks. estis konservita.

Ankaŭ estis plibonigita rubriko "Miaj amikoj":

http://esperanto.com/miaj_amikoj

Nun eblas rapide trovi propraj amikojn laŭ nomo kaj ne necesas longe trarigardi la tutan liston.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Esperanto.com: ek al gamma-versio! Privata babilejo.

Kiel vi eble jam rimarkis, ni aldonis modulon de privata babilejo.

Ĝi baziĝas sur amika listo de uzanto. Ĝin eblas vidi sube de la paĝo. Tie vi povas vidi kvanton de nuntempe enretaj amikoj kaj babili kun ili.

La antaŭa versio de komuna babilejo estis forigita pro ĝia neperfekteco kaj senutileco.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Esperanto.com: ek al gamma-versio! Sekvaj paŝoj.

Ni ĝojas anonci, ke dum sekvaj kelkaj semajnoj Esperanto.com estos modifita ĝis  stato de gamma-versio. Tio signifas, ke estos solvitaj pluraj teknikaj kaj tradukaj problemoj, aldonitaj pluraj gravaj eblecoj kaj funkcioj.

Ĉiujn novaĵojn pri tiu ĉi evoluo ni publikigos laŭparte en grupo "Informejo de Esperanto.com"

Ek al gamma-versio!

 

Realaj nomoj

Ni ĝojas anonci, ke nun ĉiuj uzantoj de Esperanto.com povas elekti ĉu uzi realan nomon aŭ uzantnomon!

Uzantnomo estas indikata dum registriĝo ĉe la paĝaro. Realan nomon (ĝi estos montrata en viaj blogaĵoj, komentoj, forumoj ka.) nun eblas indiki en la profilo.

Por tio:

1. Necesas iri al la profilo

2. Klaki "Redakti" supre

3. Klaki "Mia reala nomo" iom sube

4. Entajpi nomon kaj klaki "Konservi"

 

 

bildo de Dima Ŝevĉenko
bildo de Dima Ŝevĉenko

Servilo funkcias

Teknika laboro estis finita. Servilo funkcias bone.

Abonrilata enhavo


povigita de