Ensaluto

Esperanto.com

bildo de Dima Ŝevĉenko

Servilo: Teknika laboro

Hodiaŭ okazos teknika laboro ĉe la servilo de Esperanto.com. Tio povas kaŭzi mallongtempajn mafacilaĵojn kun aliro al la retejo.

Dankon pro via komprenemo!

bildo de Dima Ŝevĉenko

Novaj informoj sur la cxefpagxo

Sur la ĉefpaĝo de http://esperanto.com aperis iom pli vastaj informoj pri uzado de servoj.

Se vi havas iujn proponojn, aldonojn aŭ korektojn, komentu!

bildo de Dima Ŝevĉenko

Nun Esperanto.com estas integrita kun Twitter!

Bona novaĵo por uzantoj de Twitter! Ĉu ne?

Nun vi povas en via profilo indiki vian konton en Twitter.

Dank' al tio vi havos:

1. Blokon en profilo "Sekvu (uzantnomo) en Twitter" kun lastaj mesaĝoj el via Twitter-konto.

2. Kiam vi kreas blogaĵon, samtempe eblas anonci ĝin en Twitter.

 

Demandoj kaj komentoj bonvenas!

bildo de Dima Ŝevĉenko

Mapo de uzantoj

Aperis mapo de uzantoj:

http://esperanto.com/map/user

Ĉiu nun povas aldoni propran lokon en la profilo.

 

Atentu: prefere aldonu nur proksimuman lokon (urbon ekz.) por oni ne havu informojn pri via adreso!

Ĉiujn demandojn pri tiu ĉi servo vi povas fari en komentoj por tiu ĉi blogaĵo.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Esperanto.com: novaj eblecoj kaj atingoj

Nia virtuala komunumo jam kreskis ĝis pli ol 600 uzantoj, kiuj aktive aldonas blogaĵojn, komentas, diskutas kaj amikumas.
Dum la lastaj tagoj nia teamo sukcesis solvi plurajn teknikajn problemojn kaj korekti erarojn, tamen ili ankoraŭ restas.
Ni dankas ĉiujn esperantistojn pro la kunlaboro. Grupo de "Teknikaj demandoj" estas plenŝutita per rimarkoj.
Ni strebas solvi ĉiujn, sed por tio ni bezonas tempon.

Tamen paralele ni aldonis al Esperanto.com sekvajn eblecojn:

- Nun uzantoj povas forigi proprajn komentojn
- Komuna paĝo de blogaĵoj (http://esperanto.com/blog) nun havas supre butonon de RSS-fluo kaj klarigojn.
Uzu ĝin kaj diskonigu al viaj retejoj kaj servoj!
- Aperis grava ebleco serĉi amikojn, uzante variajn opciojn:
http://esperanto.com/serchi_uzantojn
Provu nun!
- Ni kreis specialan Google-grupon por anonci pri novaĵoj en infromejo. Vi povas aboni ĝin, uzante kampon dekstre en grupo de la informejo ->

Nia teamo ankoraŭfoje dankas ĉiujn, kiuj kontribuas kaj helpas al la projekto!
Invitu viajn amikojn aliĝi kaj ni montros, ke Esperanto vivas!

bildo de Dima Ŝevĉenko

Esperanto.com: unuaj paŝoj

Pasis nur kelkaj tagoj post la prezento de Esperanto.com al la vasta esperantista publiko. Sed al ĝi jam aliĝis pluraj centoj da esperantistoj.
Ni ĉiutage ricevadas dekojn da mesaĝoj kaj komentojn kun teknikaj demandoj, konsiloj kaj pri eraroj en la tradukoj. Ni respondos al ĉiuj el ili,
sed ni bezonas iom da tempo por tio. Dum Esperanto.com havas signon "beta" vi povas trovi iujn erarojn, tio estas neevitebla.
Kiam vi trovas ilin, iru al speciala grupo kaj anoncu pri ili:
http://esperanto.com/grupoj/teknikaj-demandoj

Komence ni klarigu unu momenton, por similaj demandoj plu ne aperu.
Esperanto.com ne celas anstataŭigi jam ekzistantajn komunumojn kun esperantlingva interfaco.
Esperantistoj neniukaze devas forlasi neesperantistajn sociajn retojn, ĉar tio montras, ke Esperanto estas uzata kaj vivas!
Esperanto.com kunigas esperantistojn el pluraj retoj, sed NE celas anstataŭigi ilin.
Tio estas du tute diversaj kaj valoraj branĉoj de la agado!

Ĉefaj celoj de Esperanto.com estas:

1. Kunigi en unu loko plurajn esperantistojn, kiuj jam apartenas aŭ ne al aliaj sociaj retoj
2. Helpi al esperantistoj komuniki kaj praktiki la lingvon en pure esperanta virtuala medio
3. Kunigi blogojn en Esperanto en unu loko (Necesas konsideri, ke esperantistoj, kiuj jam havas blogojn ĉe la aliaj servoj, prefere paralele publikigu
la samajn blogaĵojn ankaŭ en Esperanto.com por informi pli da esperantistoj, sed ne ĉesu publikigi ilin en la antaŭa loko. Esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne havas blogon,
sed volas ĝin havi, havas bonan ŝancon por tio)
4. Kunigi informojn pri diversaj esperantistaj eventoj en unu loko kun komuna kalendaro. Ĉiu uzanto povu aliĝi al ili, havi freŝajn informojn,
diskuti aŭ fari demandojn ks.
5. Doni eblecon al organizoj, entreprenoj, kluboj, eldonejoj ks. havi proprajn grupojn, reklami, agadi kaj montri rezultojn de la agado al la

bildo de Dima Ŝevĉenko

Teknika subteno

Nun Esperanto.com estas ankoraŭ nur beta-versio de esperantista virtuala komunumo, sed ĝi jam nun enhavas multajn eblecojn por komuniki kaj ĝi estas malfermita por ĉiuj esperantistoj. Ĉe vi kompreneble aperos multaj teknikaj demandoj. Do, vi povas fari demandojn kaj sugesti ion en diskutoj de tiu ĉi grupo:

Teknika forumo

Abonrilata enhavo


povigita de