Ensaluto

estonteco

bildo de Pablo

Infanaj kantoj, estonteco (2)

Kiel mi anoncis en antaŭan blogaĵon (http://esperanto.com/enhavo/infanaj-kantoj-estonteco), komenciĝis kunlaborado kun babelo filmoj:
https://www.facebook.com/permalink.php?story_fbid=428000237398673&id=382...
kaj
https://twitter.com/babelofilmoj

Jen la oficiala alvoko:

Mi transkribas la alvokon:
Saluton!!

Babelo filmoj kunlaboras pri projekto, kiu temas pri infanaj kantoj en esperanto. Ni serĉas homojn (ĉefe familiojn) el la tuta mondo, kiu interesiĝas partopreni pri ci tiuj infanaj kantoj. Ĉi tiu projekto celas diskonigi la internacian lingvon kaj instigi la gepatrojn instrui esperanton al la gefiloj.

Estas neniu mona celo, kaj, same, via kunlaboro estos tute sindonema.

Kiel vi helpos?

Se vi interesiĝas partopreni, ni sendos filmeton kun la kanto, kaj kelkaj indikoj pri la bildoj aŭ filmetoj, kiujn vio devos registri. Ni avertas vin, vi devos ridi, kanti kaj danci. Por ke la fina rezulto estos bonan kvaliton, estos dezirinda, ke la filmo estu full HD (1080). Tio eblas per preskaŭ ĉiuj ciferecaj kameraoj, kaj ankaŭ per multaj poŝtelefonojn. Vi devos nur registri, tion kion oni petis.

Post ricevi la filmetojn, Babelo Filmoj muntos ĉion, kaj la fina rezulto publikiĝos ĉe youtube kaj ĉe facebook.

Por la unua filmo, ni elektis "Saluton". Se vi interesiĝas partopreni, sendu al ni (babelofilmoj@gmail.com aŭ private per nia facebook-paĝo - Babelo Filmoj) filmetojn aŭ bildojn kie la vorto "Saluton" estu videbla. Elektu vi mem, kiel la vorto aperas (eblas filmoj/fotoj/pentraĵoj), kaj grandaj kaj malgrandaj literoj, surpapere, skribita sur sando, per ŝtonoj, desegnita... Estus bonege, ke kaj gepatroj kaj gefiloj partoprenu, ĉar la celo estas ridi, danci, kanti, kaj ĝui lernante la internacian lingvon. La nura kondiĉo, estas eviti esperantan simbolojn (verdajn stelojn / esperantajn flagojn...).

bildo de Pablo

Infanaj kantoj, estonteco

De iom da tempo, mi ne ĝisdatigas la liston de infanaj kantoj:

La kialo de tiu silento ne estas, ke mi haltis prilabori tion, sed male, ke mi komencis kunlabori kun la aŭtoro de la filmeto, kiun mi esperantigis en mia lasta blogaĵo:

Tio estas plialtigas la kvaliton de la filmojn

Baldaŭ, mi esperas, ke ni havos novajn filmetojn, kun novjan kantojn.

Se iu interesiĝas kunlaborado aŭ hazarda helpo, bonvole, skribu al p/a/b/l/o/./e/o/@/g/m/a/i/l/./c/o/m forviŝante ĉiun "/" (kontrauxspamilo)

Ĉu la destino antaŭvidas ĉion?

- Akilo: Kara amiko, hieraŭ mi preskaŭ koleris kontraŭ amiko, kiu estis dirante absurdaĵojn.
- Testudo: Ho, Akilo, vi neniam devas koleri, nur kompreni. Ĉiukaze, kio sukcesis kolerigi vin?
- Akilo: Vi pravas pri la daŭrigo de la trankvileco, tamen estas aferoj, kiuj estas tiel stultaj, ke mi ne komprenas, kiel povas ezkisti personoj, kiuj kredas tion.
- Testudo: Nu! Vi ankoraŭ ne rakontis al mi tion, kio okazis!
- Akilo: Tiu mia amiko kredas la destinon. Fakte, li kredas, ke per bona esploranto oni povas malkovri nian destinon. Kiel oni povas kredi, ke nia vivo estas jam skribita? Kiel ni estu nuraj senmensaj pupoj!
- Testudo: Atendu, Akilo. Mi ne komprenis ion. Laŭ via rakonto, via amiko ne opinias, ke ĉio estas jam skribita, nur ke ekzistas destino.
- Akilo: Ĉu ambaŭ ne estas la samo?
- Testudo: Ne, por tio, kion mi povas kompreni.
- Akilo: Ĉu vere? Kial? Finfine la ideo estas precize tio: la destino de homo estas la antaŭdecidita vojo, kiun li devas sekvi; aŭ pli bone, li ne povas ne sekvi. Kiel vi povas vidi distingon inter la du vortoj?
- Testudo: Simple! Ĉu vi vidas la rokon, kiun mi havas enmane nun?
- Akilo: Jes.
- Testudo: Se mi lasas ĝin, kia estas la destino de la roko?
- Akilo: Fali teren.
- Testudo: Ekzakte. Do, vi ne kontraŭis mian uzon pri la vorto "destino", ĉar oni kutime uzas frazojn kiel: "tiu ĉi objekto estas destinita por tio".
- Akilo: Kompreneble. Tamen la vorto destino ĉi tie havas malsimilan sencon kompare al kiam mi antaŭe uzis ĝin.
- Testudo: Kia estas la diferenco viaopinie?
- Akilo: La destino estas io antaŭdecidita pri la estonteco de iu aŭ io. Via uzo de destino estas malsimila.
- Testudo: Kiel?
- Akilo: Vi uzas la vorton "destino" por celi la fizikan leĝon de la gravito: du masaj objektoj altiras unu la alian.
- Testudo: Do oni povas aserti, ke la destino de du proksimaj masaj objektoj estas antaŭdecidita, ĉu ne?

bildo de Sandro Pollastrini
Abonrilata enhavo


povigita de