Ensaluto

fabelo

bildo de Pablo

Porinfanaj fabeloj, mallongaj filmoj

Jen 10 filmetoj por geninfanoj, cxiuj el bookbox (http://www.bookbox.com/).

Bona prononco, kaj bona aspecto:

Kutime, por mi estas malfacile trovi esperantaĵojn por geinfanoj, kun bona kvalito (el teknika vipunkto, ne el la arta). Geinfanoj volas kolorojn, kaj amatorectajn aferojn kutime ili ne ŝatas (almenaŭ kiam ekzistas alternativo).

Ĝuu unu escepton.

Porinfanaj fabeloj kaj aliaj infanaĵoj

Jen kelkaj fabeloj:

http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/

 

Pretaj por elŝuti laŭ .pdf-a formato, kaj kelkaj filmetoj aŭ voĉo.

 

bildo de Pablo

Rakonteto (2) - Kial sorĉistinoj ĉiam staras inter betuloj?

La sekvontan rakonton (fantasta) mi elpensis kiel „hejmtasko“ por la noktlernejo. La noktlernejo estas fanpaĝaro pri la Zamonujo-libroj de Walter Moers. Zamonujo estas elpensita (aŭ simple nur ne jam kovrita) kontinento kaj lando sur nia planedo.

Por kompreni la rakonton oni ne bezonas koni la Zamonujo-librojn. Sed se ĝi haveblas en via lingvo kaj vi ankaŭ ŝatas fantaston, mi rekomendas provlegi almenaŭ unu el ili.

 

La demando por la hejmtasko estis: Kial sorĉistinoj ĉiam staras inter betuloj?

 

Respondo:

 

Finfine iu demandas tion. Jam delonge mi konas pri tio interesan rakonton: ĝi temas pri unu de la multaj mirindaj agoj de la granda magiisto Trubarg. Jam kiam li estis ankoraŭ tre juna li iĝis fama pro sia emo turni mensogojn en veraĵojn per magiaj vortoj.

 

Tiu ĉi rakonto, kiun mi surpaperigis ĉi tie por vi, memkompreneble estas tute vera kaj ĉio okazis ekzakte tiamaniere kiel vi nun povas legi. Tion mi ĵuras je mia honoro kiel malhelmontlarvo.

 

bildo de Sunjo
bildo de Pablo

De kie venas beboj

Hazarde, mi troviĝis bildrakonton pri la temita demando "De kie venas la beboj?".

 

Originale, ĝi estas verkita germane. Mi tradukis ĝin el la hispana.

 

Por vidi aŭ elŝuti la .pdf-an arĥivon, jen la ligilo:

http://ubuntuone.com/5Nl5CymLwLtIGFiegS2vgX

 

 

Se vi interesiĝas pri la .odp-a arĥivo (libreoffice, openoffice kaj aliaj)

http://ubuntuone.com/0SYfnstJUSNcvpFS5MzOlW

 

 

 

 

 

 

parabolo

La majstro montris al la gelernantoj malplenan ujon. Sekve, ĝin plenigis je tenisaj pilkoj. Poste, la majstro demandis la gelernantojn, ĉu tiu ujo estis plena, ĉiuj respondis: "Jes!"

 

Poste, la majstro prenis amazon da kikerojn, kaj verŝis ilin en la ujo. Iom post iom, la kikeroj metiĝis en la vakajn lokojn inter la pilkoj. Denove, li demandis samo, kaj la respondo estis "Jes"

 

Sekve, li verŝis sablon, kaj la sableron metiĝis en la vakajn lokojn inter la kikeroj. Saman demandon, kaj forta respondo: "Ja nun ĝi plenplenas!"

 

Sed iu lernanto demandis:

 

- Majstro, vi alpotris ankaŭ du bierbotelojn.

-Jes, vi pravas.

 

Kaj li verŝis la enhavon de la boteloj en la ujo.

 

-Kion oni povas lerni pri ĉi tio?

 

Neniu respondis.

 

Fine, la majstro klarigis:

-La ujo estas via vivo, la tenisajn pilkojn estas la grandaj aferoj en la vivo (familio, gradaj geamikoj...), la kikeroj, estas gravaj aferoj, sed ne tiom gravaj (socia vivo, laboro...), kaj la restaĵo estas... nur sablo. Se oni plenigas sian vivon je sablo, estas ne loko por gravaj aferoj.

 

-Kaj, kio pri la biero?

-Ho, jes! Krom tio, ke vi pensu ke via vivo estas plenplena, ĉiam estas vaka loko por du bierojn kun bona amiko.

 

 

bildo de Pablo

La urso kaj la persikujo

Antaŭ iom da tempo, mi hazarde trovis ĉi tiun historion, kaj mi ĝin tradukis. La origina estas hispane. (http://pez-diablo.blogspot.com.es/2008/08/el-oso-y-el-duraznero.html)

Jen:

Iam, en la mezo de arbaro, estis vilaĝeto. Bela kaj normala vilaĝeto, simila al ĉiuj de similaj rakontoj, kun sia lernejeto, preĝisto kaj eĉ ŝuisto.

Tre proksime al la vilaĝeto, estis persikujo, granda sovaĝa persikujo. Ĉiuj someroj siaj branĉoj plenis je dikaj fruktoj, kiujn la geknaboj rigardis el malproksimaĵo.

Ili nur rigardis, ĉar nenion povis fari ili.

-Ne prenu persikojn de tiu persikujo -La patrinoj konselis-. Estas urso kiu ĉirkaŭas la arbon kaj manĝas tiujn kiuj proksimiĝas.

Kaj la geknaboj obeis, kompreninde. Oni rakontis pri petolaj kiuj manĝinte persikojn, estis voritaj de la urso. Do, la geknaboj kunestis ĉe la vilaĝa limo, kaj rigardis la persikojn, prisonĝante la dolĉan fruktopulpon, sed ĉiuj restis malproksime.

Ĉiuj, krom unu.

Unu tago, ja la siesta horo, la kuraĝulo iris rekte persikujen. Li prenis persikon timante, rigardis karese ĉiuflanke, ĝin manĝis kaj ĵetis la kernon. Poste, manĝis alian, kaj alian, kaj alian. Li manĝis ĝis ne povi plu manĝi, kaj ekdormis sub la ombro de la arbo.

Tie lin trovis sia patrino ĵus antaŭ la nokto.

-Mi diris, ke ne maĝu persikojn- ŝi kriis dum ŝi batis lin. La urso povis manĝi vin!

Sed la urso ne manĝis lin, kaj tiu novaĵo stuporis la gevilaĝanoj. Ĝis nun, ĉiuj rakontoj estis samaj: Knabo kiu manĝis persikojn, knabo kiu iris al la stomako de la urso. Tiu nokto, la inteligentaj homoj kunestis por pripensi la aferon, dum ili lud-kartis kaj trinkis brandon.

-Eble la urso mortis- elpensis la var-tenejisto. La rakontoj estas ege malnovaj.

-Neeble - respondis sekurega la direktoro de la lernejo-. Se la urso mortis, nenio maleblis ke la geknaboj manĝegis persikojn, kaj poste ili ne emos vespermanĝi.

Do, pro tiu maldezirindaĵo, ĉiuj interkonsentis ke la urso devis esti ege profund-aĝa.

bildo de Pablo
bildo de Anna Striganova

Norda fabelo

Abonrilata enhavo


povigita de