Ensaluto

facebook

Facebook sen ajna averto forigas grupojn de esperantistoj

Antaŭ ĉirkaŭ 2 jaroj mi kreis en Facebook grupon por uzantojn kaj interesiĝantojn pri la esperantista komunumo http://esperanto.com .
Ĝi havis 1000-1200 partoprenantojn.
Grupo ĉefe celis informi pri la novaj teknikaj eblecoj kaj agado ĉirkaŭ tiu ĉi jam sufiĉe granda esperantista retejo.
La grupo estis relative aktiva: uzantoj uzis diskutojn, alŝutis bildojn, ofte (preskaŭ ĉiutage) uzis mikroblogon.
Antaŭ ĉirkaŭ 1-2 semajnoj la grupo plene senspure malaperis (dum mi partoprenis la UKon).
Kelkaj miaj amikoj ĉe Facebook supozas, ke temas pri la renovigo de la sistemo de la grupoj ĉe tiu ĉi socireta monstro, kadre de kiu estis forigita ankaŭ la grupo pri Esperanto.com.
Tamen nek la membrojn, nek la administranton de la grupo la administrantoj (aŭ la sistemo) de Facebook iel avertis aŭ kontaktis pri tiu ĉi intenco.

Tio portas malbonajn pensojn, ke morgaŭ povas same malaperi la paĝoj de UEA aŭ diversaj aliaj aktivaj esperantistaj grupoj ĉe Facebook.
Pro tio estos perditaj miloj da E-lingvaj mesaĝoj, fotoj de la renkontiĝoj, ligiloj, diskutoj...

Laŭ mi, tiuj okazaĵoj estas sufiĉe grava malavantaĝo por la Esperanto-agado pere de Facebook.

bildo de Dima Ŝevĉenko

Fejsbuka milito: paĝo forigita – novaj jam aperis

Mi ĝisdatigas tiun ĉi aritkolon laŭbezone.

Hieraŭ mi publikigis peton raporti Fejsbukan paĝon kiu instigis al tria intifado kontraŭ Israelo kaj nun mi povas komuniki al vi ke tiu paĝo estis hodiaŭ matene forigita. Mi sukcesis vidi la paĝon antaŭ ol ĝi estis forigita kaj tiam preskaŭ 350 000 homoj estis klakintaj la butonon “Ŝati”. La nombro do kreskis per 10 000 post kiam mi publikigis la blogafiŝon. Skribante ĝin la nombro ja estis 340 000.

Tiun batalon ni venkis, sed la milito jam ne estas venkita ĉar aperis novaj paĝoj! Kaj bedaŭrinde eblas ke la jam forigita paĝo denove estos publikigita.

Mi ekde junio 2010 blogis pri Israelo kaj de tempo al tempo miaj artikoloj vekis diskutojn kio estas tute bona afero. La konflikto inter Isarelo kaj la palestinanoj vekas multajn sentojn kaj pensojn. Oni povas havi ajnan vidpunkton pri la konflikto, sed instigado al nova intifado estas malbonega afero. Oni neniujn konfliktojn povas solvi perforte. La antaŭaj intifadoj kaŭzis multe da mortoj, vunditoj kaj homa suferado.

Bedaŭrinde novaj paĝoj aperis, kio vere montras ke nia mondo malsanegas. Se vi interesiĝas pri pliaj informoj pri la afero mi sugestas al vi Google-serĉi per la vortoj “tria”, “intifado” kaj “Fejsbuko” en via gepatra lingvo ĉar kompreneble en la esperanta ne troviĝas informoj pri la afero.

Legu pri la afero se vi volas kaj raportu la paĝojn se vi volas. Jen ligiloj al kelkaj novaj paĝoj kiuj instigas al tria intifado kontraŭ Israelo. Ĉi-sube troviĝas la peto kaj la instrukcioj de la hieraŭa blogafiŝo kaj ankaŭ kelkaj ligiloj kaj unu filmeto.

Ligilo 1

Ligilo 2

La hieraŭa peto:

bildo de Tom Nylund

Facebook kiel promociilo?

Mi pensas, ke oni povus provi promocii Esperanton kiel universalan lingvon por diskutoj en Facebook, inter homoj devenantaj el diversaj landoj. Tio ĉi estus iaspeca modo, nova sperto.

Oni povus prepari simplan manlibron (en Docs.com ligita kun Facebook) kaj traduki ĝin en multajn lingvojn - la manlibro havu ĉ. 1000 radikojn, bazajn gramatikajn regulojn, utilajn esprimojn (kiel en mia reta manlibro sub la adreso https://sites.google.com/site/deklecionoj/przydatne-zwroty).

Modo estas grava instigo en socialaj retejoj - loko, kie poloj, rusoj, angloj, ĉinoj, brazilanoj, ugandanoj kaj aliaj homoj povu partnere diskuti kaj babili inter si estus verŝajne unu el la plej gravaj promociiloj de la lingvo dum ĝia pli ol 120-jara historio.

La plej grandaj avantaĝoj de Esperanto estas ĝia facileco kaj neŭtraleco - ni bonege scias pri tio. Kial do ne provi ĝin, kial ne instigi novajn adeptojn? Facebook estas ideala loko por tia provo.

La samo kiel filmeto:

bildo de Wimmer
Abonrilata enhavo


povigita de