Ensaluto

Fejsbuko

Stato de konektokapableco: 2014

La organizo internet.org, de la aĉa fejsbuko, faris legindan studon pri monda konektokapableco (angle). Tutmonda interreta uzado estas sub 40% de la homaro, kaj malloka graveco de interreto nur atingas 53%. Unu el la plej gravaj kialoj estas ĉar la ĉefa gepatra lingvo apenaŭ ĉeestas aŭ ne ĉeestas interrete. Ŝajne, interreta intereso kaj uzindeco tre dependas de la eblon uzi gepatran lingvon tie.

bildo de Novatago

Happy Land: internacia fejsbuka ludo

Ĉu vi ludas fejsbukajn (Facebook) ludojn? Nova ludo estas 'Happy Land', ludo pri farmistoj. La ludo estas en angla aŭ nederlanda, sed la oficiala fejsbuka retejo estas en angla kaj tajlanda lingvo. Eble la proprietuloj de la ludo estas tajlandanoj.

Mi tre amas ludi fejsbukajn ludojn kun homo el diversaj landoj. Mi nun havas novajn lud-amikojn kiel parolas taja lingvo (kaj eble ne la angla.).

Eble aliaj esperantistoj kaj idistoj ankaŭ ŝatas la ludo. Jen estas la fejsbuk-retejo: http://www.facebook.com/apps/application.php?id=170875639623317&sk=wall
Vi devas esti membro de fejsbuko por ludi.

Se vi volas esti mia fejsbuka amiko, jen estas mia ligilo: http://www.facebook.com/nissa.amas.katoj.

Vizitu mia blogo 'kaj la hundo iris kun ili' por la angla traduko

bildo de nissa_amas_katoj

Fejsbuka milito: paĝo forigita – novaj jam aperis

Mi ĝisdatigas tiun ĉi aritkolon laŭbezone.

Hieraŭ mi publikigis peton raporti Fejsbukan paĝon kiu instigis al tria intifado kontraŭ Israelo kaj nun mi povas komuniki al vi ke tiu paĝo estis hodiaŭ matene forigita. Mi sukcesis vidi la paĝon antaŭ ol ĝi estis forigita kaj tiam preskaŭ 350 000 homoj estis klakintaj la butonon “Ŝati”. La nombro do kreskis per 10 000 post kiam mi publikigis la blogafiŝon. Skribante ĝin la nombro ja estis 340 000.

Tiun batalon ni venkis, sed la milito jam ne estas venkita ĉar aperis novaj paĝoj! Kaj bedaŭrinde eblas ke la jam forigita paĝo denove estos publikigita.

Mi ekde junio 2010 blogis pri Israelo kaj de tempo al tempo miaj artikoloj vekis diskutojn kio estas tute bona afero. La konflikto inter Isarelo kaj la palestinanoj vekas multajn sentojn kaj pensojn. Oni povas havi ajnan vidpunkton pri la konflikto, sed instigado al nova intifado estas malbonega afero. Oni neniujn konfliktojn povas solvi perforte. La antaŭaj intifadoj kaŭzis multe da mortoj, vunditoj kaj homa suferado.

Bedaŭrinde novaj paĝoj aperis, kio vere montras ke nia mondo malsanegas. Se vi interesiĝas pri pliaj informoj pri la afero mi sugestas al vi Google-serĉi per la vortoj “tria”, “intifado” kaj “Fejsbuko” en via gepatra lingvo ĉar kompreneble en la esperanta ne troviĝas informoj pri la afero.

Legu pri la afero se vi volas kaj raportu la paĝojn se vi volas. Jen ligiloj al kelkaj novaj paĝoj kiuj instigas al tria intifado kontraŭ Israelo. Ĉi-sube troviĝas la peto kaj la instrukcioj de la hieraŭa blogafiŝo kaj ankaŭ kelkaj ligiloj kaj unu filmeto.

Ligilo 1

Ligilo 2

La hieraŭa peto:

bildo de Tom Nylund
Abonrilata enhavo


povigita de