Ensaluto

filozofio

Komplikeco, komplekseco, simpleco kaj destino: la celo de la Universo.

 

Estas fojoj, kiam oni diras, ke tio, kio okazas dependas de la destino. Tamen, mi pensas, ke la destino estas nur la matureco de la periodoj. Se ni vidas la homojn nur kiel ege komplikaj maŝinoj, preskaŭ neantaŭvideblaj, tiam ni ne povas kompreni la destinon. Se ni vidas la homojn kiel tre kompleksaj aroj da vivaĵoj, tiam ni komprenas, ke ilia komplikeco ofte povas esti tre antaŭvidebla. Estas precize tiu ĉi la diferenco inter la komplikeco, kiun enhavas hazarda sinsekvo da nombroj, kun la komplekseco, kiu enhavas preciza sinsekvo da nombroj produktita de preciza regulo. La kompleksa sinsekvo havas komplikan strukturon, sed tiu ĉi strukturo ofte produktas simplan, tre simplan konduton. Jen kial ni kapablas antaŭvidi diversajn aspektojn de niaj karuloj. Ni havas apartan kapablon kompreni nian proksimulon. Tamen, nia proksimulo, ekzakte kiel ni, estas la sumo de la sennombraj daŭraj interagoj inter tiom da ĉeloj, kiuj superas la nombron da steloj en nia galaksio. Kaj tiu ĉi penso igas min sen spiro. La Naturo estas nekredebla en ĝia grandiozeco.

Kaj tamen, la homoj estas kompleksaj kaj tiu ĉi signifas, ke ili havas simplajn kondutojn, kiuj adaptiĝas al la ŝanĝiĝanta medio. Kutime, oni pensas, ke simpla sistemo produktas simplan konduton, komplikaj sistemoj produktas komplikajn kondutojn. Sed estis pruvita la malon: la kaosaj sistemoj povas esti tre simplaj. Kaj, mi asertas, ke komplikaj sistemoj povas produkti nur komplikajn kondutojn, sed la kompleksaj sistemoj povas produkti simplajn kondutojn.

bildo de Sandro Pollastrini

La sonĝoj estas malveraj...


Mi estas leganta la libron de Daniel Dennet, Cosciousness Explained (Konscio Eksplikita). Mi tuj trovis ion tre interesan.

Imagu, ke ni homoj povu atingi la teknologian nivelon, kie ni povu rekte instigi la cerbon por krei mensajn bildojn, kiuj estu tre verŝajnaj. Anstataŭ krei videoludojn, kie la ĉefa interago estiĝu pere de ekrano kaj komputila klavaro, imagu, ke tiu hipoteza teknologia nivelo permesu al ni rekte formi la bildojn, la sonojn kaj ĉiun alian percepton en la cerbo de la ludanto. Kaj, imagu eĉ, ke tiu ludanto povu interagi libere kun la medio. Ekzemple, se tiu videoludo estu lokita en arbaro, la ludanto povus alproksimiĝi al arbo, tuŝi ĝin, perceptante la krudecon de la arboŝelo. Li povus eĉ preni folion, kaj lasi ĝin fali teren. Kaj li povus repreni tiun folion, relasi ĝin fali, kaj, dum la falado de la folio, li povus blovi al folio tiel, ke la folio moviĝus tre hazarde.

bildo de Sandro Pollastrini
Abonrilata enhavo


povigita de