Ensaluto

fotoj

Laciĝo pro troa (mem)fotado

Mi trapasis bonegajn semajnojn lastatempe. Dum tiuj semajnoj oni fotis multe. Tro multe. Tiom da fotado forigis tion specialan, kion havis la fotoj kiel memoraĵoj de bonaj momentoj. Nun fotoj estas por ĉia momento kaj tio ne mojosas. Mi apenaŭ vere volas havi tiujn fotojn de ĉi tiu bonega epoko eĉ se mi scias, ke kelkaj el ili estas belegaj. Kompreneble mi volas havi memoraĵon kaj konservos multe da ili sed… la sento, kiun mi havas, pri tiuj fotoj ne estas tiu, kiu devus esti aŭ tiu, kiu estis kiam fotiloj ne estis en ĉies poŝoj kaj foti estis io multe pli malofta.

bildo de Novatago

[FOTOJ] "Nubplenaj Siluetoj"

tre plaĉas al mi la rezultoj de la hodiaŭa fotado kun Fae, do mi ree afiŝas ilin ĉi tie kaj aliloke.
originale afiŝita ĉe life with Fae..

bildo de noktema

lastatempaj ŝatokupoj

el verdeskribitaj sensencaĵoj:

 

mi faros ĉi tiun blogaĵon mallonga ĉar mi nur volas skribi kelkajn hazardaĵojn antaŭ ol eklabori. lastatempe mi okupiĝas pri multe da aferoj, sed en mia libera tempo mi klopodas eki kelkajn novajn ŝatokupojn. miaj lastatempaj ŝatokupojn estas jene:

  • lerni la francan lingvon
  • lerni kiel verki hajkuojn
  • lerni trikadon

ĝis nun mi ankoraŭ tre malmulte scipovas la francan lingvon kaj mi tute malsukcesas pri verki hajkuojn, sed mi jam fintrinkis du projektojn!

 

se vi havas konton ĉe ravelry.com (socia ttt-ejo pri trikado kaj kroĉetado), aldonu min! mia konto estas "nighstar".

parenteze, mi klopodas uzi pli ofte mian skajpan konton por praktiki lingvojn..... mi estas tre sinĝenema kaj ne tre babilema, sed se vi iam ŝatus paroli aŭ Esperanton aŭ la francan aŭ la anglan aŭ la japanan kun mi, bonvolu aldoni la konton "nighstar" al via kontako-listo. :)

kaj ankoraŭ unu hazardaĵo. mi pripensas ŝanĝi la aspekton de mia blogo "verdeskribitaj sensencaĵoj". mi kreis la nunan aspekton antaŭ kelkaj jaroj kaj nun pensas, ke eble ĝi estas iom tro... peza? eble mi ŝanĝu ĝin al io pli simpla? kion vi opinias....? dankon anticipe pro viaj opiniojn. :)

bildo de noktema

ho ve...

el verdeskribitaj sensencaĵoj:

 

jam forpasis kelkajn monatojn ekde mia lasta blogaĵo... lastatempe verŝajne ĉiumonate almenaŭ unu katastrofo okazis en la mondo. televidi/legi/aŭdi/ktp informojn pri la katastrofoj estis tiel deprimaj, ke verdire mi ne volis skribi pri ili. "la interreto jam inundas de blogaĵoj/informoj/ktp pri la katastrofoj," mi pensis. "do estus tute bone se mi ne aldonus al tio. plue, se mi blogus pri la katastrofoj, mi eĉ pli deprimiĝus." nu, la katastrofa tertremego, kiu okazis en Japanio la 11an de marto ne plibonigis miajn sentojn.

bildo de noktema

monato da pluvado

el verdeskribitaj sensencaĵoj:

 

dum la pasinta monato+ pluvas preskaŭ ĉiutage ĉi tie en Kvinslando, Aŭstralio. la nuna vetero memorigas min pri la pluvsezono en Japanio, sed lastatempe ĉi tie ankaŭ okazas multe da ŝtormoj kun forta vento kaj tondro + fulmo. kelkaj urbetoj en Kvinslando jam inundas kaj multe da homoj perdas siajn hejmojn ktp, tamen la pluvado ne ĉesas. :/ dankinde en la urbo de Brisbano, kie mi loĝas, ankoraŭ ne estas multe da inundoj, sed la pluvado kaj ŝtormoj ankoraŭ estas tre ĝenaj por mi.

 

kiam mi demandas al lokanoj pri la lastatempa vetero, ili ĉiuj diras, ke ĝi estas tre stranga kaj nekutima. tamen por mi estas strangEGe vidi tiom multe da pluvo malgraŭ tio, ke mi jam pasis 5 jarojn en lokoj, kie estas multe da pluvo. mi kreskis kaj loĝis en dezerto dum 20 jaroj kaj en dezerto eĉ malmulte da pluvo okazigis inundon. tiam pluvaj tagoj estis raraj kaj do specialaj por mi, ĝis kiam mi komencis konduki aŭton... en la dezerto verŝajne neniu scias, kiel bone konduki aŭton en pluvo kaj do ĉiam kiam pluvas okazas multe da aŭtoakcidentoj. ĈIAM. :( sed ĉi tie neniu prizorgas la pluvon aŭ pluvegon escepte de kiam inundas. pluvado estas kutima/ordinara afero escepte de kiam inundas....

 

mi kredas, ke por mi pluvo neniam estos tute kutima/ordinara afero. neniam.

bildo de noktema

sal!

el Verdeskribitaj Sensencaĵoj:

 

pardonon pro la silento! uaŭ, la lasta ĝisdatigo estis antaŭ 2 monatoj... nu, mi ne povas skribi pri ĉio, kiu okazis dum la 2 monatoj, do mi nur skribos la plej gravajn aferojn.

 

post 3 jaroj de loĝado tie, mi forlasis Kooĉio je la 23a de julio. antaŭ tio estis multe da malĝojaj adiaŭoj, festoj, ktp kaj streĉado! mi malamegas transloĝiĝado!!! :( kiam mi finfine alvenis al Tokio, mi tre malĝojis kaj ĝojegis samtempe... dankinde mi povis resti dum 3 tagoj en Tokio por malstreĉigi min kaj ĝui Japanion antaŭ ol iri al Aŭstralio. 1 el la 3 tagoj mi pasigis kun karaj E-amikoj. :) la aliajn tagojn mi tute ne havis monon kaj do faris nenion specialan. mi fotadis multe kaj alŝutis 32 fotojn al mia nova foto-retejo: PANDAmories

 

legu plu ĉi tie.

bildo de noktema

okazaĵoj multaj

el verdeskribitaj sensencaĵoj:

ミサトTORII denove multe da tempo pasis ekde mia lasta blogaĵo. pardonon! lastatempe mi ĉiam estas okupata aŭ freneziĝanta pri io. :( multe okazas!

 

unue, mi finfine havas avibiletojn aŭstralien! :D mia horaro por forlasi japanion estas jene:

  • je la 13:20 la 23an de julio :: avios for de Kooĉio al Tokio
  • la 23am ~ la 26an :: restos en Tokio
  • je la 20:55 la 26an :: avios for de Tokio al aŭstralio
  • je la 11:15 la 27an :: alvenos al Brisbano!!! <333

 

skatoloj lastatempe mi okupiĝas pri pakado! nuntempe estas 6 skatoloj finpakitaj (plejparte plenigitaj per libroj, gazetoj ktp *ridas*) kaj ankoraŭ restas ĉ. 25% de miaj posedaĵoj por paki! la limtempo por pakado estas la 25an ĉi-monate ĉar mi forsendos la pakaĵojn je la 26a! fari ĉion sole tre malfacilas.... mi eĉ ne scias, kiel mi povos porti la tre pezegajn skatolojn malsupren 2 etaĝojn.... mi ne volas ĝeni iun alian per peti helpon, sed se mi ne petos kaj klopodos fari tion sole, vi verŝajne aŭdos nenion de mi longtempe pro mi restos hospitale. ^^;;

 

legu plue ĉi tie: http://nighstar.net/blog/?p=412#more-412

bildo de noktema

Esperanto-klubo en Nizhnij Tagil

Saluton, karaj geamikoj ! Bonvenon al nia urbo!

Mi loghas en la urbo de Meza Uralo - N.Tagil. 
La urbo situas en la Sverdlovska regiono, en la meza Uralo. Chirkau la urbo estas malaltaj montoj kovritaj per arbaroj. En arbaroj kreskas betuloj, altaj pinoj, abioj kaj aliaj arboj. Precipe belaj estas arbaroj autune, kiam folioj estas flavaj, rughaj, brunaj...
Vintre homoj de nia urbo shatas skii sur la malaltaj montoj kaj apud la urbo trovighas fama skiejo.

Pri historio de N.Tagila Esperanto- klubo.

bildo de klarisa

adiaŭa kunveno

el verdeskribitaj sensencaĵojn:

 

hieraŭ okazis adiaŭa kunveno por mi, kiu estis okazigita de la Esperanto-Asocio de Kooĉio. :) ankoraŭ restas 2 (ĉu 2?!) monatoj ĝis mia transloĝiĝo, sed hieraŭ estis la plej oportuna por ĉiuj, do ĝi okazis iom frue.

 

la kunveno okazis en la ĝardeno de belega, modern-japana stila domo, kiu lokiĝis ĉe tre serena loko en la urbeto. dank' al s-ro K kaj lia familio, ni ĉiuj manĝis tre bongustajn kradrostitaĵojn, jakisobaon (japanajn frititajn nudelojn) kaj まぐろの目玉焼き (rositajn okulojn de tinusoj). jes, okulojn de tinuso ni manĝis. tamen! mi opiniis, ke ĝi estis tro stranga kaj do ne manĝis la okulon mem, nur la ĉirkaŭajn partojn. tiuj partoj = bongustaj! :) mi havas fotojn pri ĝi, sed mi certas, ke vi ne volas vidi ilin. :P krom manĝado, ankaŭ estis iom da kantado, dancado kaj ludado de ehruo (ĉina muzikilo). :) ĝi estis tre amuza kaj bongustega kunveno!

 

bildo de noktema
bildo de LukiZ

PEJ kunvenis en Varsovio

PEJ-kunveno Komence de majo en Varsovio okazis kunveno de Pola Esperanto Junularo. Dum ĝi ni resumis lastajn du jarojn de nia organizo kaj elektis estraron por la sekva oficperiodo. La kunvenon partoprenis 30 personoj.

Ni invitas Vin konatiĝi kun raporto pri la kunveno kaj trarigardi fotojn de la evento.

Krome haveblas ankaŭ raporto pri agado de la estraro en la oficperiodo 2008-2010.

Abonrilata enhavo


povigita de