Ensaluto

Gazetara Kampanjo

bildo de Dima Ŝevĉenko

Ni disvastigu informojn pri Esperanto kaj Universala Kongreso kune!

Karaj gesamideanoj!

Mi jam antaŭe skribis pri Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la UK-oj. Detalan priskribon de la kampanjo eblas legi ĉi tie:
http://esperanto.com/gazetara-kampanjo2011

Universala Kongreso en Kopenhago estas bonega okazo informi pri Esperanto en la nacilingvaj AK kaj blogoj.
Nun venis tempo por aktiva agado ĉikampe. Jam aperis kelkaj nacilingvaj artikoloj, kiuj mencias 96-an UK.

Kompreneble, ne ĉiu esperantisto havas eblecon verki artikolon kaj konvinki nacilingvajn AK publikigi ĝin.
Tamen, miloj da esperantistoj (kaj mi kredas, ke multaj el vi) havas proprajn personajn nacilingvajn blogojn (rettaglibrojn).
Se pluraj esperantistoj informos en ili pri Universala Kongreso de Esperanto, konvinkante tiamaniere, ke Esperanto vivas,
tio povas levi pozitivan informan ondon, favore al nia lingvo!

Tio ne postulas multe da tempo! Eĉ eta blogaĵo indas! Por iom helpi, ni kreis modelan teksteton, kiun vi povas trovi ĉi tie:
http://esperanto.com/content/anta%C5%ADkongresa-modela-teksto-en-esperan...

Ĝi estas tre simpla kaj kurta bazo por la nacilingva informo.

Se vi jam menciis 96-an Universalan Kongreson en via nacilingva blogo aŭ AK, indiku la ligilon ĉi tie aŭ informu pri tio en grupoj de GK,
por doni ekzemplon al la aliaj.
Ni disvastigu Esperanton kune!

Google-grupo de GK estas:
http://groups.google.com/group/gazetaro

bildo de Dima Ŝevĉenko

Du nacilingvaj artikoloj pri Esperanto, kie estis menciita la 96-a Universala Kongreso

[angla] Esperanto Trains Polyglots

22.02.2011

Retrevuo "LoyarBurok".

Anglalingva artikolo de Sinjoro Eng-Chui Lai pri Esperanto, kie ankaŭ estis menciitaj 96-a kaj 97-a Universalaj Kongresoj de Esperanto.

 

Ligilo al la artikolo:

http://www.loyarburok.com/human-rights/stupid-me/esperanto-trains-polyglots/

[pola] Znają język, który łączy narody

Ożyrardów".

Artikolo de Mateusz Modrak pri Esperanto, kie ankaŭ estas menciita 96-a UK.

Teksto de la artikolo:

http://www.ozyrardow.pl/index.php/2011/02/26/znaja-jezyk-ktory-laczy-narody/

 

Aliĝu ankaŭ vi!

http://esperanto.com/gazetara-kampanjo2011

bildo de Dima Ŝevĉenko

Prezentado de GK ĉirkaŭ UK dum Zamenhof-Tago en Moskvo

Lunde, 20-an de novembro en moskva Esperanto-klubo, kiu kunvenas en ejo de universitato "Justo", estis festado de Zamenhof-Tago kaj Nova Jaro. Feston partoprenis kelkdek personoj, inkluzive honoran gaston - germanan ambasadoron en Rusio, kiu interalie estas denaska esperantisto.

Kiel komisiitoj de UEA, ni kun Anna prezentis Informcentron pri GK ĉirkaŭ UK.


Abonrilata enhavo


povigita de