Ensaluto

geedzoj

bildo de lariko

Ŝerco: Haŭtgrefto

Geedzoj spertis teruran akcidenton en kiu la vizaĝo de la edzo estis severe bruligita.  Li bezonis haŭtgrefton, sed li estis tro malsana por uzi iom de sia propra haŭto.  La edzino ofertis doni pecon de sia haŭto, sed la plej taŭga haŭtopecon estis ĉe sia pugo. 

Estis delikata afero.  La geedzoj kaj la ĥirurgiisto konsentis tiel, ke neniu diru ion pri la fonto de la grefto.  La operacio tre sukcesis,  Poste, ĉiu miris pri la juna, belaspekta vizaĝo de la edzo. 

Iam post la operacio, la edzo diris al sia edzino, "Dankon denove pro ĉio, kion vi faris por mi.  Kiel ajn mi povas repagi vin?"

"Mia kara, ŝi respondis.  "Mi ricevas sufiĉian dankon ĉiam, kiam ni renkontas vian patrinon, kaj ŝi kisas vian vangon."

Abonrilata enhavo


povigita de