Ensaluto

gitaro

Mortis la hispana gitaristo Paco de Lucía

Hieraŭ, la 26-a de februaro de 2014, mortis la hispana gitaristo Paco de Lucía.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Paco_de_Luc%C3%ADa

 

Li famiĝis per ludado de flamenko, en iu momento kiam nur la ciganoj ludis kaj kantis flamenkon. Dum iom da tempo, li estis la oficiala gitaristo de Camarón de la Isla (http://eo.wikipedia.org/wiki/Camar%C3%B3n_de_la_Isla). Poste, li aldonis al la flamenka gitaro personaleco (ĝis tiam, gitaristoj estis nuraj akompanantoj de la kantistoj), kaj miksis flamenkon kun jazo kaj aliaj muzikstiloj.

 

Ankaŭ estis li, kiu enmetis la frapskatolon (http://eo.wikipedia.org/wiki/Frapskatolo) en la flamenkan muzikon. Ĝis tiam, la nura "drumado" por flamenko estis polmoj.

 

Li malamis sian famon, kaj tial, li "ekziliis" al Meksiko, kie li trankivile vivis fiŝkaptis, manĝis sian kaptaĵojn kaj komponis. Elirante ĝin nur por koncertumi.

 

Ripozu en paco.

bildo de Pablo

Gitaro

La plej simpla en gitarlernado estas longigi ungojn.

bildo de Gio
Abonrilata enhavo


povigita de