Ensaluto

Google

Guglo nombras librojn...ĈIOM DA LIBROJ

(el mia blogo ĉe Ipernity)

Je la 5-a de aŭgusto, la libroprojekto de Google.com (Guglo) anoncis kiom da libroj (individuaj eldonoj) nune ekzistas en la mondo. La vojo al tiu anonco estas tre kompleksa.

Unue, ili trovis, ke multaj sistemoj katalogi librojn ne estas fidindaj. Ekzemple, ISBN, nuntempe la plej ofte uzita sistemo en librovendejoj, ne ekzistas antaŭ la 1960-oj, kaj ne nombras nek nekomercialajn librojn nek multajn librojn presitajn ekster la okcidenta mondo. Oni ofte trovas, ke pli ol 1,500 libroj havas la saman ISBN-an numeron. ISBN ankaŭ nombras kiel "libroj" KD-ojn, T-ĉemizojn, kaj eĉ kelkajn legosignojn. La aliaj bibliotekaj klasifikaj sistemoj (inkluzive de la Bibleoteko de Kongreso kaj OCLC) havas similajn problemojn.

Tial, Guglo mem faris novan klasifikan sistemon, kiu malmultigas la redundajn rikordojn en la krudaj datumoj el la aliaj librosistemoj, kaj ĉ. 1 miliardo da registroj igis 210 milionon. Tiam, ili forigis la erojn, kiuj ne estas libroj: "mikrofilmoj (8 miliono), sonregistroj (4.5 miliono), videooj (2 miliono), mapoj (ankaŭ 2 miliono), t-ĉemizoj kun ISBN-aj numeroj (ĉ unu mil), kaj sondiloj por meleagroj (unu, aldonita al biblioteka katalogo kiel ŝerco por Ŝercotago)."

Finfine, jen la Ora Numero: 129,864,880. La tuta kvanto da presitaj libro-eldonoj, kiuj nuntempe ekzistas en la mondo. "Almenaŭ ĝis dimanco," Guglo diris.

Fontoj (ambaŭ angle):

bildo de enwilson
Abonrilata enhavo


povigita de