Ensaluto

greka

Io pri la antikva Greka

Hodiaŭ dum la trarigardo  de miaj kontaktoj en Tŭiter mi trafis  unu blogo kun lekcioj pri Helena literaturo. Tie estis citaĵoj de Helenaj tekstoj tradukitaj en la germana lingvo kaj lia aŭtoro ankaŭ disponigis    sondosierojn en MP3 kun Erasmia prononco.

Efektive , ne estas ĉiutaga okazo, kiam mi parolas  pri Helena lingvo. Mia opinio estas tio, ke la esploron de la greka vi komencu  per lernado de la Moderna Greka (<Νέα Ελληνικά ) , kaj kio  ajn estos via prioritato (Antikva, aŭ Koine aŭ Mezepoka aŭ Moderna Greka) vi ĉiam studos la sama lingvo.

Multaj personoj interesiĝas pri Antikvaj Lingvoj , kio signifas ke ilia prioritato estas pli studi ol  komuni en ĝi. Do, se vi amas antikvanaĵon, latinan, gotan aŭ sanskritan ..do ĉiuj ĉi lekcioj estas por vi Laughing.
http://www.vosloh.com/griechisch/lektionen

Aliflanke se vi lernas la Moderna Greka - notu ke Erasmia prononco sonas kiel sensencaĵo al indiĝena Greka parolanto - kaj vi volas komuniki ion, kion vi jam lernis en la Greka , tiam vi povas havi konversacion kun mi tra Skajpo aŭ per  iu ajn alia komunikilo.

Nur skribu min al glavkosĈEyahooPUNKTOcom kaj mi sendos vin mian Skajpan salutnomon.

Ĝis tiam , vi povas rigardi sur la Helenaj lekcioj kaj lerni iujn antaŭsokratajn citaĵon, kiel:

Πόλεμος πατήρ πάντων

bildo de glavkos
Abonrilata enhavo


povigita de