Ensaluto

grumblado

opera malsano

La Deutsche Oper (Germana Operejo) en Berlino ĉiun jaron dediĉas specialan atenton al unu komponisto. Kaj (1a bonŝanco) ĉi-jare temas pri Richard Wagner (Ríĥart Vágner), mia plej ŝatata komponisto, oni surscenigis/-as entute ses el liaj dek tri operoj/muzikdramoj. Ĉar mi donace ricevis (2a bonŝanco) la t.n. ClassicCard, mi havis la eblecon 1 horon antaŭ la komenco de ĉiu spektaklo aĉeti bileton por la plej bona loka restanta po nur 10 eŭroj (ĉe regula vendado mi pagus 84€!).

Do, mi kaptis la unikan okazon kaj ene de nur unu semajno mi spektis kvar operojn, kiuj daŭris inter 2,5 kaj 4 horojn: Lohengrin, Tannhäuser, Der Fliegende Holländer (La Fluganta Holandano) kaj Die Meistersinger von Nürnberg (La nurenbergaj majstrokantistoj)! Tio ja ne plaĉus al tre multaj homoj kaj parte estis fortostreĉo, sed mi ripetus ĝin senhezite!

Partoprenis renomaj operistoj kiel Waltraud Meier kaj Ben Heppner, la Deutsche Oper krome havas bonan orkestron kaj eksterordinare bonan ĥoron, kiu ja tre gravas ĉe Wagner.

Tamen mi nur parte estis kontenta. Kial? Mi simple ne povas akcepti, se reĝisoroj perfortas la verkon. Por ke oni ne miskomprenu: Mi entute ne estas tia tradiciemulo, kiu akceptas nur kostumojn historie ĝustajn kaj plenan obeon de la surscenigantoj la la reĝiaj instrukcioj de la komponistoj - male, bonaj verkoj miaopinie estas nur alegorioj de io eterne vera, pro tio ili ne devas aperadi nur en sia origina ekstera formo. Ne pri tio temas, sed pri la misŝanĝo de la kerna enhavo! Mi ne povas plendi pri Lohengrin aŭ la Meistersinger (kiu fakte estis unu el miaj plej plezuraj vizitoj en operejo!), sed la fina parto de Tannhäuser kaj la tuta Holländer simple koliziis kun tio, kion la verkoj instruu al la spektantoj.

bildo de Kirilo
Abonrilata enhavo


povigita de