hiphopo

HHK2 (HipHopa Kompilo Volumo 2) hodiaŭa apero ĉe VINILKOSMO
La HHK 2 jam disponeblas en la diskoservo kaj elŝutservo de Vinilkosmo !
Ĵusa Apero de la HHK2 sur KD hodiaŭ, la 9a de junio 2011, ĝi jam mendeblas ĉe la diskoservo de Vinilkosmo se vi ĝin volas tuj !

Hiphopa kompilo 100%e en esperanto, kun partoprenantaj produktistoj, repistoj, kantistoj, kaj muzikistoj el ne malpli ol 10 landoj el la tuta mondo : Germanio (Jonny M), Brazilio (Tone), Danio (Bugge Bang), Finnlando (Dolchamar), Francio (La Pafklik), Japanio (Eterne Rima), Kanado (Diablo), Slovakio (Marteno), Svedio (Carina), kaj Svislando (Tinitus) !

Hiphopo kaj repo en Esperanto: HIPHOPA KOMPILO volumo 1 plus.
Se vi ŝatas modernurban muzikon, ekzemple repon kaj hiphopon, disponeblas jam en Esperantujo tre bonaj kantoj je tiuj stiloj. La HIPHOPAN KOMPILON Volumo 1 plus mi elŝutis kelkajn tagojn antaŭe kaj mi tre ŝatas ĝin! Tute ne ĉagrenas min iu malkorektaĵo gramatika ajn, kiu povas esti en la albumoj. Fakte, mi tute ne pensas pri tio, kiam mi sonigas la kompilon. Mi nur povas ĝui ĝin, ĉar ĝi helpas min ripozigi mian aŭdadon el pli pezaj muzikstiloj, kiuj mi ankaŭ ŝatas.
Se vi volas koni pli pri tiuj muzikaj stiloj kaj elŝuti la albumon, vi povas pere de tiu ligilo:
http://hiphopesperanto.blogspot.com/
Kaj ankaŭ tie ĉi vi trovos tre bonan muzikon en nia bela lingvo, ekzemple kelkon da elektronika muziko:
http://www.ipernity.com/doc/rogerborges/home/audio
- Blogo de ramokastelo
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

FESTO 2010 en Tuluzo
FESTO en Tuluzo (Toulouse, Okcitanio/Francio)
de la 13a ĝis la 20 de aŭgusto 2010
La programo de FESTO preskaŭ pretas...
kaj tutcerte ĝi allogos vin !
Jam tuj aliĝu ! ĉe : Aliĝilo FESTO 2010
http://esperanto-jeunes.org/FESTO-2010?l ang=eo
festo! Festo!! FESTO!!!
- Blogo de VINILKOSMO
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
Kiu nun estas ĉi tie
Ensalutintaj uzantoj
- Nilo46
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Sen Yahoo.mail kaj Gmail
- Ĉiun kavaran infanon minacas la malriĉiĝo en la Eŭropa Unio
- Cxi tiuj tagoj proksime interreto en Irano estas neuzeble
- Forpelita(63)
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-08.
- La Eŭropaj Fondaĵoj baldaŭ povas aperi
- Gxis nun mi trovis unu el multaj de miaj eksaj geamikoj
- Kiu konas Sin,Dr,Giso Brosche?
- Mortofteco en la 17-a jarcenta Londono
- Proverboj: "ALIULA MALFELIĈO INSTRUAS!"





