Ensaluto

Subtenu!

Ĉiuj servoj de Esperanto.com estas senpagaj. Ni bezonas monon por domajno, servilo kaj multaj aliaj elspezoj! Vi povas donaci:

1.Pere de UEA-konto: esco-b
2.Pere de PayPal sistemo
Klaku suban butonon por donaci!


Ĉiu donacinto iĝas subtenanto kaj ricevas specialan bildeton en la profilo: Pliaj detaloj

historio

Kiel revivi estintecon

Iam George Santayana diris: Tiuj, kiuj ne memoras sian estintecon, kondamniĝas al revivi ĝin. Mi aŭdis tiun frazon kiel kialon por lerni historion. Tamen, eĉ se mi opinias la frazon tre trafa, mi vidas ke “neniu” lernas historion tiucele. Multaj simple neglektas historion post lerni ion pri ĝi, aliaj ŝatas vidi erarojn kiel trafojn laŭ la propra ideologio, aliaj absurde opinias ke la propra popolo estas pli inda kaj tial oni sukcesos kie aliaj fiaskis. Historio ree kaj ree ripetiĝas kaj poste nur aŭdas “nekredeble, kial okazis ĉi tio denove?”. Fanatikismo estas multe pli forta ol scio kaj memoro.

bildo de Novatago

Kontraux la forgeso - projekto "stumbligaj sxtonoj"

La najbara kunvivado funkciis ĝis 1933. Subite la loĝejo apude estis neloĝita, la najbaroj forestis, kaj neniu sciis ion pri tio?

Tio restas nekomprenebla al la Kolonja artisto Gunter Demnig, kaj tiu nekompreno estas lia motivado.

„Stumbligaj ŝtonoj“ rememorigu la individuajn sortojn de judoj, ciganoj, politike kaj konfesie persekutitoj, samseksemuloj kaj de viktimoj de „eŭtanasio“.

Demnig rememorigas pri la viktimoj de Nazia Germanio per memorigaj tabuletoj el latuno, enmetitaj en la trotuaroj antaŭ iliaj lastaj memelektitaj loĝlokoj. Engravurite estas: „ĉi tie loĝis:“ kaj la nomoj kaj ceteraj datumoj de la viktimoj.

La unuaj ŝtonoj estis enmetitaj 1996 en Berlino kontraŭleĝe. En la jaro 2000 okazis la unua permesita enmeto en Kolonjo. Ekde tiam la stumbligaj ŝtonoj iĝis tuteŭropa projekto.

 

ligiloj:

- http://eo.wikipedia.org/wiki/Stumbliga_%C5%9Dtoneto

- http://www.stolpersteine.eu/

bildo de Sunjo

Saluton el N.Tagil

Saluton!
Post somera ripozo mi revenis denove al komputilo. Komence de julio(1-10) mi partoprenis la renkonton de esperantisoj de Volgaj urboj apud la urbo Toljatti de nia lando. Chirkaukvindek homoj partoprenis la renkonton dum kiuj ni audis interesajn prelegojn pri historio de esperanto-movado en apartajregionoj, legis versojn kaj kantis, povis partopreni la faman festivalon de Grushin kanto, kiu estis apud la ripozejo, kie ni loghis.En lafestivalo(kiun oni organizas chiujare somere memore al la tragike pereinta kantisto Valerij Grushin) la chefa koncerto okazas sur lascenejo, farita en la formo de granda gitaro kaj mallevita sur la rivero Volga apud bordo kaj chiuj spektantoj sidas sur la bordo kajaudas la kantojn.
Estas belegaj lanternoj nokte en aero kaj amika etoso regas la festivalon.

bildo de klarisa

Spektinda kaj spektenda filmo pri antisemitismo (anglalingva)

Vere spektinda kaj spektenda anglalingva filmo pri antisemitismo:

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.

Listo de ĉiuj artikoloj.

bildo de Tom Nylund

Simpla historio de Esperanto (1)

Ludoviko Lazaro Zamenhof naskiĝis en la 15-a de Decembro 1859 en la urbo Bjalistoko.
En tiu tempo, la urbo estis parto de la Rusa Imperio, kie homoj parolis plurajn lingvojn. En la urbo Bjalistoko, ankaŭ oni parolis multajn lingvojn kaj homoj ofte ne interkompreniĝis: tio estis grava problemo ĉar la popoloj ofte malpacis.

Inter ili estis poloj, kaj germanoj, sed ankaŭ judoj kaj rusoj.

vortaro
La juna knabo deziris amikigi la popolojn per unu inter-lingvo. Li pensis, ke se homoj komprenus unu la alian, ili ĉesus malpaci. Li mem parolis plurajn lingvojn, kiel lia patro, kiu ankaŭ estis plurlingva ĉar li estis lingvo-instruisto.
La urbo Bjalistoko estas en nun-tempa  Pollando. Oni kelkfoje nomas ĝin ankaŭ “Belostoko” en Esperanto.

bildo de Emilio

Kiel atingi pacon inter Israelo kaj la palestinanoj?

Ŝajnas ke la atingado de paco inter Israelo kaj la palestinanoj estas eterna projekto kvankam oni multe faris por klopodi atingi pacon.

Oni tamen devas esti preta vidi historiajn faktojn. La historio montras ke pliigo de palestina memdetermino aŭtomate signifis plikreskon de perforto kaj terorismo. En la 1990-aj jaroj estis starigita la Palestina Aŭtoritato. La plejmulto de la palestinaj araboj subiĝis al tiu ĉi aŭtoritato. Sed tiu ĉi paŝo ne signifis plian pacecon, sed estis lanĉita dua intifado.

En jaro 2005 Israelo tute retiriĝis el la Gaza-strio, sed Hamaso ekregis tie kaj plintensiĝis la raket- kaj grenadopafado. Tiu ĉi paŝo ankaŭ ne signifis plikreskon de paceco, sed signifis plikreskon de la perforto kaj terorismo.

La plej ŝokiga fakto estas ke ŝajnas ke la internacia komunuma ne havas tiel multe da zorgoj pri tiuj ĉi faktoj. Ŝajnas ke oni ne vidas tiujn ĉi faktojn ke plia palestina memdetermino kvazaŭ aŭtomate signifis plikreskon de perforto kaj terorismo. Logike oni devus kritiki la palestinan estraron pro tio kaj ankaŭ alpremi al la palestinanoj, sed tamen en pli kaj pli granda rondo oni konsideras Israelon kiel la ununuran al kiu oni devas alpremi.

Hamaso estas terororganizaĵo kies celo estas detrui Israelon. La pacprocezo ĝis nun estis tre komplika, sed ĝi eĉ plikomplikiĝis kiam Fatah kaj Hamas iel repaciĝis ĵuse. Tio kondukis al retenado de palestina impostmono kolektita fare de Israelo ĉar Israelo kompreneble nek volas nek povas pagi tiun ĉi impotmonon al la palestinanoj pro tio ke la mono povas fali en la manojn de Hamaso.

La pacprocezo estis komplika ĝis nun sed ĝi eĉ plikomplikiĝis kiam Fatah kaj Hamaso ĵuse repaciĝis. Tiu repaciĝo havas malbonan efikon al kaj israelanoj kaj palestinanoj. Kie estas Hamaso tie estas problemo.

bildo de Tom Nylund

Cerbumindaĵoj por ĉiuj – kaj precipe por esperantistoj

La juda popolo devenas de Mezoriento. En la teritorio kie Israelo hodiaŭ situas, troviĝis la antikvaj judaj regnoj antaŭ la tempo kiam nia jarkalkulo komenciĝis. Judoj loĝis en la landoj en Mezoriento kaj Nordafriko dum longa tempo. Kelkaj judaj komunumoj en tiuj landoj estis malnovaj je pluraj miloj da jaroj, sed la judoj estis forpelitaj el tiuj landoj dum la 1940-aj, 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Temas pri preskaŭ unu miliono da judaj rifuĝintoj pri kiuj oni malofte parolas.

La teritorio kien la judoj komencis reveni en la fino de la 1800-aj jaroj kaj en la komenco de la 1900-aj jaroj ne estis tute malplena je enloĝantoj, sed ankaŭ ne tre dense enloĝata. En jaro 1881 tie loĝis 457 000 homoj, el kiuj 400 000 estis musulmanoj kaj 13 000 – 20 000 estis judoj. La konformaj nombroj de jaro 1947 estas proksimume 1 100 000 musulmanoj kaj 650 000 judoj. Simpla matematika kalkulo montras ke la musulmana kaj la juda enloĝantaroj kreskis same multe dum la sama tempo.

Troviĝis decido ke hejmlando por la juda popolo estus fondota en la brita mandata teritorio. Neniam troviĝis lando nomata Palestino. Tio nur estas la nomo de la teritorio.

En jaro 1947 UN rekomendis dispartigon de la teritorio en unu juda kaj unu araba lando. La judoj tion akceptis, sed la araboj tion ne akceptis kaj ekmilitis kontraŭ Israelo kiu estis deklarinta sin sendependa. Israelo venkis la militon. Alia sekvo de la milito estis ke proksimume 700 000 palestinanoj forlasis siajn hejmojn.

bildo de Tom Nylund

Israelo kaj la emociveka okupado

Rulantaj tankoj, ŝtonĵetantaj palestinaj junuloj, ardaj kaj emociplenaj paroloj ke la okupado estas kontraŭleĝa kaj ke Israelo tuj devas ĉesigi ĝin.

Tiel ŝajnas la okupado por ordinara homo. Kaj jes ja: laŭ rezolucio 242 Israelo devas retiriĝi el teritorioj kiujn la lando ekregis en jaro 1967. Tio estas la unua flanko de la afero. Sed troviĝas ankaŭ alia: la rezolucio ne nur devigas Israelon – ĝi devigas ankaŭ la palestinanojn kaj la najbarojlandojn de Israelo.

Troviĝas multaj opinioj pri multaj aferoj rilate al la konflikto en Mezoriento. La okupado ne estas escepto. Kutime oni opinias ke Israelo tuj devas retiriĝi el la okupataj teritorioj kaj ke Israelo malobservas internacian leĝon ne farante tiel. Sed bedaŭrinde la afero ne estas tiel simpla. La koncerna rezolucio ne nur devigas Israelon, sed ankaŭ la palestinanojn kaj ĉiujn aliajn landojn en la koncerna regiono. Se Israelo tiun rezolucion malobservas, tio samgrade koncernas aliajn landojn.

La rezolucio enhavas du gravajn punktojn: 1. Israelo retiriĝu el la teritorioj kiujn la lando ekokupis dum la plejlasta konflikto, 2. ĉiuj ŝtatoj en la regiono respektu la reciprokan teritorian integrecon, politikan sendependon kaj rajton ekzisti en paco ene de agnoskitaj landlimoj kaj en sekureco, senigitaj de minacoj kaj perfortaj agoj.

Do la situacio estas sufiĉe komplikega. Multaj el la najbarlandoj de Israelo entute ne agnoskas tiun landon. Tio signifas ke la postuloj de la rezolucio ne facile povas fariĝi plenumitaj. Tial ŝajnas – bedaŭrinde – ke ne troviĝas iuj tujaj solvoj al la problemoj.

bildo de Tom Nylund
bildo de Dorneles

Notoj pri la historio de Brazilo

Antaŭ 11.500 jaroj

Tiuepoke vivis Luzia, la plej antikva homa fosilio eltrovita en Brazilo.

1.000 a.K.

Devenintaj el Mez-Ameriko, la tupioj alvenas al la nuntempa brazila teritorio. Mortigado aŭ asimiliĝo de la popoloj jam ekzistantaj.

400 p.K

Disvolviĝo en Amazonio, en la insulo de Maraĵoo, la civilizo de la maraĵoaraoj, kiu elstariĝis pri la produktado de ceramikaj manartaĵoj. Ili malaperis ĉ. 1300.

1500

Abonrilata enhavo


povigita de