Ensaluto

historio

bildo de Dorneles

Ĉu Atlantido en la Atlantiko?

Akorde kun la tradicio de diversaj spiritualismaj kredoj, Atlantido, la 'perdita kontinento', fakte ekzistis kaj kuŝis tie kie nuntempe estas la Atlantika Oceano. En la lasta brazila revuo Planeta, en la materialo O que há de novo sobre civilizações perdidas (Kio nova pri perditaj civilizoj), estas novaĵoj pri Atlantido.

La ideo pri ĝia situo en la trans la Ĝibraltara Markolo 'refortiĝis en 2009, kiam la brita taggazeto The Sun diskonigis, ke esplor-serĉo farita de angla aeronaŭtika inĝeniero Bernie Bamford danke al la utiligo de la ilo Google Oceano trovis en la Atlantika Oceano, je ĉirkaŭ mil kilometroj okcidente de la Kanariaj Insuloj, iun vastan subakvigitan areon (kun ĉ. 20 mil km2) kun interkrucitaj linioj kiuj memorigas pri la vojojn de iu granda metropolo. Laŭ Bamford, la linioj (...) montriĝas tro longaj kaj bonorganizitaj por esti io farita de la naturo.'

Ĉu Israelo estis kreita je la kosto de la palestina popolo?

Dum la 1900-aj jaroj la tuta mondmapo ŝanĝiĝis: landoj ĉesis ekzisti kaj novaj naskiĝis. Unu ekz. estas la disfalo de la Otomana Imperio. Kiel rezulto de tio multaj landoj kreiĝis: Sirio 1946, Jordanio 1946, Irako 1919, Turkio 1923, Libano 1941, Egiptio 1914, Israelo 1948 ktp.

La juda popolo devenas el la teroj kie Israelo hodiaŭ troviĝas kaj sur tiuj teroj la juda kulturo kaj religio ankaŭ estiĝis. En la fino de la 1800-aj jaroj judoj komencis reveni al tiuj teroj. Ili estas la ununura popolo kiu havis ŝtatfondiĝon en la koncerna teritorio kaj dum jarmiloj loĝis judoj en tiu teritorio. Dum la tuta diasporo la juda popolo starigis fortajn ligojn al la teroj kie troviĝis la antikvaj judaj ŝtatoj. Ne estas koincido ke “Next Year in Jerusalem” estas universala salutvorto inter judoj.

Kiam judoj komencis reveni al tiu ĉi teritorio, ĝi estis maldense enloĝata. En 1881 tie loĝis 457 000 homoj [1]. Tio signifas ke estis denseco de loĝantaro je po 17,36 loĝantoj por kvadrata kilometro. Tio egalas al Finnlando, kies denseco de loĝantaro estas proksimume po 17 loĝantoj por kvadrata kilometro. Kiel komparo oni povas konsideri ke en Finnlando loĝas 5,3 milionoj da homoj kaj la loĝantaro de la rusa urbo Sankt-Peterburgo en la senpera proksimo de Finnlando estas 4,5 milionoj. Do Finnlando estas maldense enloĝata – se ne tre maldense enloĝata – ĉar eblas meti preskaŭ la tutan finnan loĝantaron en unu rusan urbegon.

Konsiderende estas ke kiam la judoj komencis reveni al tiu teritorio, ĝi enhavis dezertecajn terojn kaj malariomarĉojn. La plejparto de la vilaĝoj situis en la montetaroj. La Valo Jezreel, la Jordana Valo kaj la marborda ebenaĵo estis relative malplenaj pro beduenoj kaj malariomarĉoj. En tiuj ĉi preskaŭ nehomaj teroj la judoj aĉetis terpecojn kaj starigis tie loĝejojn [2].

bildo de Tom Nylund

En la antikva Romio

Sklavoj

Riĉa romiano povus havi eĉ 20 mil sklavojn. Senatano havis je sia dispono 1000 sklavojn; imperiestro, 20 mil.

Virto kaj vireco

Virto kaj vireco estas preskaŭ sinonimoj. Ili partumis la saman etimologion: el vir- (viro).

Paedagogium

En la hejmo de riĉaj homoj estis speco de lernejo destinitaj al junaj sklavoj, kiuj lernis etiketojn kaj iom da instruado por ebligi ilin estontece eĉ labori kiel sekretarioj de siaj posedantoj.

 

Ŝarĝŝipoj

bildo de Dorneles
bildo de Dorneles

Turismado en la Antikva Romo

On the Trail of Ancient Roman Tourists (Tra la Pado de la Antikvaj Romiaj Turistoj), far Tony Perrottet, kies eldono en la portugala lingvo mi legis antaŭnelonge, estas tre atentokapta verko al tiuj kiuj ŝatas koni iom pli pri la ĉiutaga vivo en la grek-romia antikveco.

La aŭtoro, aŭstraliano loĝanta en Usono, kune kun la amatino, graveda tiuepoke, vojaĝis tra la sama turisma itinero farita de la antikvaj romianoj monhavaj - el Grekio al la Plimalgranda Azio kaj poste ĝis Egiptio, jen raportanta pri siaj propraj vojaĝspertoj, jen raportanta pri la aferoj kiuj ordinare okazis en tiu tempo al iu ajn vojaĝanto.

Jen kelkaj kuriozaĵoj deprenitaj el la libro: la romianoj kutimis viziti tradiciajn mitologiajn lokojn ekz. tiun en kiu Akilo estus mortiginta Hektoron, en la Iliado.

Kelkaj nobeloj investis en carrucae dormitoriae, dormĉaroj kun multe da kusenoj.

La virinoj alportis multe da vestaĵoj (kiel kutime...), des pli pro tio, ke estis tre ŝike ŝanĝi sian veston diversfoje dum unu sama vespermanĝo.

Skribaĵoj trovitaj en antikvaj konstruaĵoj kaj ruinoj registras la faritajn vizitojn:

El nia historio (I)

Ĉu reformi esperanton aŭ ne? La demando, hodiaŭ, ŝajnas tiel stranga, ke neniu plu volas serioze proponi ŝanĝojn en la lingvo. Tamen, malmultaj scias, ke Z. la unua proponis reformojn en la lingvo.

 

Ĝiaj ĉefaj trajtoj estas, laŭ la reformprojekto de 1894:

 

  • La supersignoj malaperas.
  • La c estis elparolata kiel malnova ŝ; z kiel malnova c.
  • Artikolo ne plu ekzistas.
  • La akuzativo havas la saman formon kiel la nominativo.
  • En multenombro la substantivoj anstataŭas -o per -i.
  • La adjektivo finiĝas, same kiel la adverbo, per -e kaj ne ŝanĝas sian formon.
  • La tabelaj vortoj estas anstataŭataj per vortoj prenitaj el la naturaj lingvoj.
  • La prepozicio je estas unue forigata sed poste aperis en la reformita vortaro.

La plimulto de la esperantistoj tiutempaj, voĉdone, malakceptis ĉiun ŝanĝon en la lingvo. Tio estas interesa epizodo en la historio de esperanto.

 

Nur por doni ekzempleron, jen la famega "Patro Nia" en reformita esperanto:

 

bildo de frelopes

La nekontestebla juda ŝtato

Ĉu Israelo estas juda ŝtato?

Ĉu la papo estas katolika?

Nenio pri Israelo povus esti pli evidenta ol ĝia judeco. Kiel Pollando estas la nacia ŝtato de la pola popolo kaj Japanio estas la nacia ŝtato de la japana popolo, tiel Israelo estas la nacia ŝtato de la juda popolo. La rezolucio de UN de 1947 pri dispartigo de Palestino enhavas ne mapli ol 30 indikojn pri la “juda ŝtato” kies kreado ĝi estis legitimiĝanta; 25 jarojn antaŭe, la Ligo de Nacioj estis simile nekomplika rajtigante “la fondiĝon de nacia hejmo por la juda popolo en Palestino”. Kiam Israelo ekzistiĝis la 15-an de majo 1948, ĝia juda identeco estis la unua detalo raportata. La artikolo sur la antaŭa paĝo de The New York Times komenciĝis: “La juda ŝtato, la plej nova suvereneco de la mondo, kiu estos konata kiel Ŝtato de Israelo, estiĝis en Palestino je la noktomezo je la ĉeso de la brita mandata teritorio”.

Hodiaŭ duono el la judoj de la planedo loĝas en ĉi tiu ŝtato, multaj el ili rifuĝantoj de kontraŭjudisma subpremo kaj perforto aliloke. En mondo kun pli ol 20 arabaj ŝtatoj kaj 55 muzulmanaj landoj, la ekzisto de ununura malgranda juda ŝtato devus esti nekontraŭebla. “Israelo estas suverena ŝtato kaj la historia hejmlando de la juda popolo”, prezidanto Barack Obama diris al la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj la lastan monaton. Nun tio devus esti banala veraĵo, ne pli disputveka ol nomi Italion la suverena hejmlando de la itala popolo.

Ankoraŭ por la malamikoj de Israelo juda suvereneco estas tiel netolerebla hodiaŭ kiel ĝi estis en 1948 kiam kvin arabaj armeoj invadis la ĵusnaskitan judan ŝtaton, permesante “militon de ekstermado kaj gravan masakron”. Nefinaj rundoj de interparoloj kaj nenombreblaj alvokoj je la “pacprocezo” ne ŝanĝis la sube estantan realecon de la Araba-Israela konflikto, kiu ne temas pri kolonioj aŭ landlimoj aŭ Jerusalemo aŭ la rajtoj de palestinanoj.

bildo de Tom Nylund

Rememoras mi la tempon...

Al mi ŝajnas ke mi estis feliĉa en tiu sovetia periodo, en la oka jardeko de la pasinta jarcento. Mi estis aktiva, kreema kaj sentanta min bezonata al la esperantista medio en la urala regiono. Du fortaj kolektivoj - la esperantista klubo de Ufa (majstre gvidata tiam de nia e-movada patriarko Boris Kolker) kaj la kultura rondo de la uralaj esperantistoj (kiun sukcese kaj kvazaŭrivale gvidis alia patriarko Aleksander Korĵenkov, subtenata fidele de Halina Goreckaja).
 Kvankam laŭ mia naturo mi estis granda pigrulo kaj samtempe eĉ drinkema huligano, mi fariĝis aktiva pensanto en esperanto, kiu per la impulsoj de tiuj du kolektivoj kaj moralaj korespondaj subtenoj el Estonio (Jaan Ojalo) kaj el Bulgario (Violin Oljanov, Nikola Aleksiev kaj multaj aliaj) strebis ludi gravan rolon de kvazaŭesperantonacia poeto. Mi imagis min tiam giganto aŭ preskaŭ geniulo. Tiuj dek jaroj de mia feliĉo neniam revenos. Kaj mi tre bedaŭras ke ne povas revenigi tiun oran tempon.
 Dank' al esperanto mia junaĝo estis protektita de iuj misfaroj aŭ miskondutoj. Mi ne fariĝis krimulo (spite al huligana kompanio, kiu ofte entrudis min en diversajn fiagojn kaj kibicadon). Mi tiam trovis mian gravan rolon en la movado de esperantistoj, imaginte min renoma poeto de la entuziasma esperantista medio en la uralparta regiono de Ruslando. Certe,ankaŭ kun helpo kaj subteno de la plej aktivaj gvidantoj de tiu ĉi medio mi iom post iom elkreskis el mia strebo fariĝi esperanta poeto al la longedaŭra stato de la verva verkemulo en esperanto kaj eĉ ne imagis mi mian alian rolon en tiu tempo krom senti min la unika esperanto-poeto, despli unika, unusola por la tuta baŝkirnacia loĝanaro, kiu, interalie, tute ne konis min pro mia nurenesperantuja izoliteco.
 Nur dek jarojn longis mia feliĉo. Kaj poste venis la kraŝo de la kvazaŭstabila socia sistemo. Post tiu ĉi kraŝo komenciĝis lanta detruiĝo de la poeto gazizi.

bildo de Poeto
bildo de Dorneles

400 mil hundoj kaj katoj mortigitaj

400 mil hundoj kaj katoj estis mortigitaj de la propraj posedantoj en Londono en la komenco de la 2a Granda Milito. La registaro estis disdoninta maskojn al la enloĝantaro kontraŭ eventualaj gasbomboj sed por la hejmaj bestoj estis nenia protekto. Por eviti al ili iun suferigan morton, miloj da londonanoj kiel eble plej sendolore senvivigis siajn amiketojn. Ironie tia tipo de bomboj neniam estis ĵetitaj.

Pompejo

D de datoj

Oni kredas nuntempe, ke la erupcio de Vezuvio, kiu subterigis la urbon (samkiel la najbaran Herkulano), okazis en oktobro 79 p.K. kaj ne en aŭgusto, kiel oni ĉiam asertis, surbaze de malĝusta traduko, en la 19a jarc., de la leteroj de Plinio, la Junulo, al la historiisto Tacito. La fruktoj kaj legomoj eltrovitaj en la vendejoj estis tipaj de la monato oktobro. La postrestaĵoj de fajraj karboj en karbujoj indikas, ke ne plu estis varme (kiel en aŭgusto) kaj la vinamforoj jam estis sigelfermitaj, kio kutime nur okazis fine de oktobro.

E de Eltrovo

bildo de Dorneles

Letero al amikoj de la palestinanoj

Tiu ĉi artikolo estas skribita el norvega vidpunkto, sed malgraŭ tio la artikolo tute bone legeblas de ĉiuj.

Kara amiko de la palestinanoj!

Ni dum longa tempo sekvis la evoluon en la najbaraĵo de viaj amikoj kaj tial permesas al ni doni al vi kelkajn observojn kiujn ni faris koncerne ilian situacion.

La palestinanoj bonŝance ne statas tiel malbone kiel certaj volas aserti.

Ni ofte ekhavas la impreson ke viaj amikoj loĝas en la plej malbona najbaraĵo en la mondo. Estas evidente ke ili ne loĝas en la plej bona, sed ankaŭ ne en la plej malbona.

Kiam UN rangigas la landojn de la mondo laŭ variabloj kiel antaŭvidata vivodaŭro, kapablo legi kaj skribi, nivelo de edukado, Malneta Enlanda Produkto (MEP) po enloĝanto kaj aĉetpovo, la palestinanoj en Cisjordanio kaj la Gaza-strio estas kiel 106-aj (HDI-tabelo de 2008).

Kiel komparo la arabaj fratoj kiuj loĝas muron ĉe muro, la sirianoj kaj egiptoj, estas respektive kiel 105-aj kaj 116-aj. La palestinanoj rangiĝas pli bone ol la meznombro de la arabaj landoj koncerne ĉiujn ĉefnombrojn pri vivodaŭro kaj edukado. Popoloj en pli ol 70 ŝtatoj kaj regionoj en la mondo estas pli malbonaj en tiu ĉi rangiĝo ol viaj amikoj.

Tiuj ĉi nombroj estas des pli impresaj kiam ni konsideras ke pluraj palestinaj grupoj estas elektintaj militadon kontraŭ la najbarŝtato kiel ĉefan strategion.

En jaro 2009 estis pli kaj pli ofte raportita pri forta ekonomia kresko en Cisjordanio. Tio aparte dependas de tio ke la Palestina Aŭtoritato havigis pli efikajn policistarojn por starigi publikan ordon.

La palestinanoj travivas multe malpli da militoj ol multaj aliaj popoloj.

Ankaŭ koncerne militojn kaj armitajn konfliktojn la palestinanoj ne statas plej malbone.

bildo de Tom Nylund
Abonrilata enhavo


povigita de