Ensaluto

homaj rajtoj

Gvidiĝi kaj blindiĝi

Estas bone gvidiĝi laŭ ideologio, almenaŭ se tiu ideologio respektas la homajn ratojn. Tamen, estas eraro blindiĝi pro ideologio kaj ne lasi ke aliaj ideoj influu onin.

bildo de Novatago

Erara ideo pri koruptado

Helpe de amaskomunikiloj, hispanaj koruptitoj diras ke se politikisto ne estas kondamnita de juĝisto, tiu ne agis fie kaj do, tiu ne estas koruptito kaj oni ne rajtas nomi koruptiton al tiu jam juĝita kaj ne kondamnita. Plej ofte, politikistoj havas leĝajn problemojn ĉar ili ŝtelis monon, helpis al iu ŝteli monon, aŭ io simile ĉiam rilate al mono malaperinta aŭ ne pagita kiel ĉefa problemo. En Hispanio, speciale dekstremuloj, politikistoj estas tre lertaj por ŝteli aŭ donaci ŝtatan monon al amikoj sen havi gravajn problemojn rilate al leĝoj. Tamen, estas grava senscio pri tio, kio estas koruptito kaj koruptado. Koruptito estas ne nur tiu, kiu ŝtelas monon, sed ankaŭ tiu, kiu konscie kreas leĝojn, kiuj damaĝas homojn kaj forigas homajn rajtojn aŭ kiuj preferas helpi senracie nur grandajn entreprenojn kaj bankojn, kaj tiaj leĝoj tre ofte, kvankam ne ĉiam, estas evidente produkto de koruptado. Mi ne bezonas nek pliajn pruvojn, nek permeson de juĝisto por akuzi kaj nomi al tiaj politikistoj koruptitojn. De la nuna hispana straro, tre malmultaj uloj, preskaŭ neniu, finas en malliberejo aŭ iel punitaj, tamen la tuta hispana straro estas korupta, kaj ili ĝuas tion.

bildo de Novatago

Bolas la araba mondo

En pluraj arabaj landoj okazis ribeloj kaj el Libio estas raportate ke taĉmentoj buĉadas homojn sur stratoj kaj placoj. Nun klare montriĝas la teruraĵoj de la totalismaj ŝtatoj. En tiuj ĉi landoj oni ne observas la homajn rajtojn kaj ne estas libere. Ne estas parollibereco kaj aliaj liberecoj kaj la homoj en tiuj landoj frontis subpremadon dum longa tempo.

Sed en unu lando en Mezoriento estas tiuj liberecoj. En unu lando oni povas libere sin esprimi sen endanĝeriĝi. Tiu lando estas Israelo.

Nun montriĝas la vero pri la kruelaj totalismaj ŝtatoj en la araba mondo. Sed la malbonaĵoj estis dum longa tempo. Sed kie estis la protestoj? Kie estis la kritikado?

Sed oni ja kritikas Israelon – la ununuran, kvankam ne perfektan demokration en Mezoriento. La duecaj normoj manifestiĝas. Post la okazaĵoj lige kun la ŝiparo al la Gaza-strio oni postulis ke Israelo jesu al internacia enketado. Ĉu oni postulos la samon de Libio aŭ ĉu oni postulas enketadon nur koncerne la ununuran mezorientan demokration?

Finfine kelkaj vortoj pri la pacaj intertraktoj inter Israelo kaj la palestinanoj. La palestina estraro daŭre rifuzas sidiĝi je la sama tablo kun la israela estraro. Ĉu ne homoj vidas kiel absurde tio estas? Ĉu ne homoj vidas kiel bizara la situacio estas? Kiel oni povas pensi ke la tuto povus evolui ĝis palestina ŝtato kiu estus flanke de Israelo kiam la situacio nun estas tiel malbona? Ĉu ne homoj volas vidi la aferon kiel ĝi estas kaj paroli libere pri ĝi? Kvankam oni ne konsentas, oni ja tamen devus povi sidi ĉe la sama tablo por iom interparoli, ĉu ne? Precipe kiam oni estas najbaroj kaj devas vivi flanke de unu la alia.

bildo de Tom Nylund
Abonrilata enhavo


povigita de