Ensaluto

humanismo

Vikipedia artikolo pri efika altruismo

Ĵus mi fintradukis artikolon por vikipedio pri efika altruismo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Efika_Altruismo
Mi ellasis tiujn tekstpartojn kiujn mi ne emis traduki kaj ankaŭ fuŝis iomete pri ligiloj kaj formatoj (ege ĝena afero ĉe vikipedio), sed eble vi tamen volas legi ĝin kaj eble eĉ plibonigi ĝin.
La angla artikolo pri tiu temo estas eĉ pli longa kaj ampleksa, sed kvankam mi pri ĝi eĉ povintus uzi maŝintradukaĵon kiel bazon, mi opiniis ĝin tro longa (kaj por la tradukanto kaj por la legantoj).
Ĝenerale efika altruismo, aŭ almenaŭ kelkaj ideoj de ĝi, ŝajnas al mi diskuteblaj kaj diskutindaj. Certe ne ĉiu samopinias, ke ĉiuj vivoj egale gravas.

bildo de Sunjo

Amsterdama deklaracio

Amsterdama deklaracio

 

La deklaracio estis decidita 2002 de la ĉefa kunsido de IHEU (https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Humanista_kaj_Etika_Unio ) en kadro de la 50-a jubileo de sia unua kongreso en la jaro 1962.

 

La bazaj principoj de la moderna humanismo estas la jenaj:

 

  • Humanismo estas etika. Ĝi konfirmas la valoron, la dignon kaj la sendependecon de individuoj kaj la rajto de ĉiu homo pri laŭeble plej granda libereco, kiu kongruas kun la rajtoj de aliuloj. Humanistoj havas prizorgdevon por la tuta homaro, inkluzive la estontaj generacioj. Humanistoj kredas, ke moralo apartenas al la homa naturo kaj bazas sur kompreno kaj zorgo pri aliuloj, sen bezoni eksterajn sankciojn.

  • Humanismo estas racia. Ĝi provas uzi sciencon kreeme kaj ne detrueme. Humanistoj kredas, ke la solvoj al la problemoj de la mondo troviĝas en homa penso kaj ago, anstataŭ en dia interveno. Humanistoj subtenas la uzon de sciencaj metodoj kaj liberan enketon pri problemoj de la homa bonfarto. Humanistoj tamen ankaŭ kredas, ke la uzo de scienco kaj teknologio estu reguligitaj per homaj valoroj. Scienco donas al ni la rimedojn, sed homaj valoroj devas doni la celojn.

  • Humanismo subtenas demokration kaj homajn rajtojn. Humanismo celas la laŭeble plej bonan evoluon de ĉiu homo. Ĝi supozas ke demokratio kaj homa evoluo estas aferoj de juro. La principoj de demokratio kaj de homaj rajtoj povas esti aplikitaj al multaj homaj rilatoj kaj ne estas limigitaj al metodoj de regado.

bildo de Sunjo

La dek ofertoj de la evolucia humanismo

La dek ofertoj de la evolucia humanismo unue aperis en la libro Manifest des evolutionären Humanismus (manifesto de la evolucia humanismo) kiun skribis Michael Schmidt-Salomon en la komisio de la Giordano-Bruno-fondaĵo. En la antaŭa rimarko al la libro estas skribita:

 

                         La dek ofertoj ne estis ordonitaj de iu Dio, nek estas ili ĉizitaj en ŝtonojn. Neniu malhela nubo ektimu nin dum la serĉado por taŭgaj gvidlinioj por nia vivo, ĉar timo malofte estas bona konsilanto. Ĉiu mem povu sentime kaj racie ekzameni, akcepti, ŝanĝi aŭ forĵeti tiujn ofertojn.

 

Jen la mallonga versio de tiuj ofertoj:

 

1. Servu nek fremdajn nek hejmajn Diojn sed servu al la granda idealo de la etiko por malpligrandigi la suferadon en la mondo.

2. Estu justa al ĉiuj, kaj al viaj plej proksimaj kaj al viaj plej malproksimaj.

  1. 3. Ne timu aŭtoritatojn, sed havu la kuraĝon por uzi vian propran menson.

  2. 4. Vi ne mensogu, trompu, ŝtelu, mortigu – escepte se en ekstremaj kazoj de neceso aŭ danĝero tio estus la nura eblo por ebligi la humanismajn idealojn.

  3. 5. Liberigu vin de la malbona kondutmaniero de la moralismado. Kontribuu al la forigo de la katastrofaj kondiĉoj sub kiuj homoj hodiaŭ malprosperas, kaj vi surpriziĝos kiel afabla, kreema kaj aminda la supozita „besto“ homo sapiens povas esti.

  4. 6. Ne imunigu vin pri kritiko. Sincera kritiko estas donaco kiun vi ne rifuzu.

bildo de Sunjo
Abonrilata enhavo


povigita de