Ensaluto

humuro

Ĉu la malamiko? Humura

bildo de Pablo

"Morfinema" instruas vin! (nur por plenaĝuloj)

La nova blogo "Morfinema" ĉe Wordpress instruas vin, kun bildoj kak ankaŭ humura filmeto, pri tiu tre grava demando: 

Kiel rulumi kanabcigaredon?!

Atentu mi petas, tiu blogo estas nur por plenaĝuloj!

bildo de Morfinema

Forpasis Ĉespirito

La pasintan 28-an de novembro, forpasis Roberto Gómez Bolaños (Ĉespirito). Li estis famega meksika komediisto, kiu inter aliaj aĵoj, faris la plej faman infanan humuran televidserion de la landoj, kie oni parolas la hispanan. Kvankam, kurioze en Hispanio, tiu televidserio, La knabo de la 8-a, prezentiĝis pli ol 20 jaroj post ĝia unua episodo (mi dirus, ke informo legebla pri tio en la Esparanta vikipedio, ne ĝustas). Eble en kelkaj landoj, kie oni ne parolas la hispanan, ĝi ankaŭ estas konita. Mi volas omaĝi lin kaj tial, mi tekstigis la paroladon de epizodo de La knabo de la 8-a.

 

En la hispana la serio titoliĝas “El chavo del 8”. Chavo signifas knabo en la hispana (en Hispanio verdire oni diras chaval, sed ne ĉi-kaze). La ĉefrolulo estas konita kiel Chavo, kaj en ĉi tiu traduko mi nur Esperantigis la skribmanieron de tiu nomo, sed ne la nomon mem, same je kelkaj aliaj rolulaj nomoj (sed ne je la nomoj de geaktoroj), tamen mi tradukis aliajn nomojn ĉar iel tio gravas. La tradukado ne estis facila por mi ĉar tiu hispana, ne estas tiu de mia lando, kaj la parolado plenas de humuraj esprimoj ne rekte tradukeblaj, k.t.p…. Lasta klarigo, tiu “de la 8-a” en la titolo, rilatas al porda numero de la loko, kie loĝas Ĉavo.

 

 

 

 

bildo de Novatago

2 ŝercoj

Unua ŝerco:

-Paĉjo! Ni iru cirken!

-Ne! Tiu, kiu volu vidi vin, venu hejmen!

 

Dua ŝerco:

Patro kaj lia malbela filo, kiu havas grandegajn orelojn, estas en la zooparko.

Filo: Atentu paĉjo, tiu gorilo vokas min!

Patro: Mirinde! Ni iru tien!

Filo: Kion vi volas, gorilo?

Gorilo: Mi volas renkonti tiun advokaton, kiu liberigis vin el ĉi tie!

 

bildo de Novatago

Memoj de Interreto

Butthurt Dweller

Trollo

 

 

 

 

bildo de henrique.martins
bildo de Dorneles

Feministaj divenaĵoj :-)

Kial ne estas hontinde elekti viron multe pli junan ol la virino?

- Ne estas diferenco. Ili ja neniam maturiĝas...

Kiel la viro pruvas, ke li estas pensanta pri la estonteco?

- Kiam li iras al la supervendejo por aĉeti keston da biero kaj aĉetas kvin.

Kiom da viroj kapablas meti la tualetan paperon en la ĝustan lokon?

- Hmmm...tio neniam okazis antaŭe...

Kion diris Dio kiam li faris la viron?

- Mi povas fari plibone.

Kiu estas la difino de iu romantika nokto por la viroj?

- Sekso.

Kial la hipnozo funkcias plibone ĉe viroj ol ĉe virinoj?

bildo de Dorneles

Spritaĵo: la politikisto, la arkitekto kaj la kuracisto

Politikisto, arkitekto kaj kuracisto disputas por sciiĝi kiu estas la plej antikva profesio. Diras la kuracisto:

- La plej antikva profesio estas la medicino. Kiam Dio faris la virinon el iu ripo de Adamo, tio estis la unua kirurgia ago en la Historio.

Refutas la arkitekto:

- Tute ne! La kreado de la mondo estis la unua verko de la arkitekturo, kaj la profesio de arkitekto estas do la plej antikva. Antaŭ ol la kreado de la mondo nur estis la kaoso!

Ĝuste tiam prenas la vorton la politikisto, tute fiera:

- Kaj kiu vi pensas, ke faris la kaoson?

bildo de Dorneles

Spritaĵo: 2a Granda Milito

En Italio ulo serĉis la pastron kaj konfesis:

- Pardonu min, pastro, mi pekis! Dum la 2a Granda Milito, mi kaŝis rifuĝinton en mian subtegmenton.

- Bone - diris la pastro -, tio ne estas peko. Tute kontraŭe.

- Sed - konfesis la viro - la kazo estas tio, ke mi igis lin pagi luon.

- Tio ne estis iu bela afero - diris la pastro -, sed vi riskiĝis kaj ankoraŭ devis nutri lin!

- Ho, dankon, pastro! Sed mi havas demandon...

- Kiu estas?

- Ĉu vi trovas, ke mi devas rakonti al li, ke la milito finiĝis?

bildo de Dorneles

Pliaj 5 spritaĵoj

De pulo al alia:

- Ĉu vi kredas, ke ekzistas vivo en aliaj hundoj?

Instruisto: Kiu estas la rapideco de la lumo?

Lernanto: Mi ne scias, sed matene ĝi alvenas tro rapide.

Paciento: Doktoro, mi suferas pro terura problemo pri memoro! Kion mi devas fari?

Kuracisto: Pagi la konsulton anticipe!

- Mi trovas, ke ni havas vizitanton - fratino diras al alia.

- Kiel vi scias? - demandas la alia.

- Mi ĵus aŭdis panjon ridanta pro spritaĵo de paĉjo.

bildo de Dorneles

Spritaĵo: la vizito de la bopatrino

La ulo estis fajfanta tute ĝoja en tiu dimanĉa mateno kiam subite iu frapas ĉe la pordo. Temis pri lia bopatrino, kunportanta multajn valizojn.

- Bonan tagon, mia kara bofilo! - diris la vizitantino.

Klopodanta ne perdi la bonhumoron, li ironie demandis:

- Kial tiom da valizoj? Tio ŝajnas, ke vi pensas translokiĝi ĉi tien... Kiom da tempo vi pensas resti?

- Mi restos ĝis kiam la homoj enuos pro mi.

Ankoraŭ bonhumore la viro replikis:

- Sed vi ne atendos eĉ kafeton?  

Abonrilata enhavo


povigita de