Ensaluto

if

bildo de Anna Striganova

Fabelo pri Internacia Festivalo

Grupo pri Internacia Festivalo

"Unuafoje en la vivo mi komprenis, ke hejmo - estas antaŭ ĉio la homoj"

Loĝante en la grandaj urboj, ni preskaŭ perdas tiun ĉi strangan senton - senton de la hejmo. Sed kiam ni venas malproksimen de la hejmloko kaj nin brakumas blua vintra vespero, kiam nenio ĉirkaŭe estas al ni konata kaj nur kurbaj branĉoj de la kovritaj de neĝo arboj rememorigas pri la konata, kutima mondo, jen tiam do ĝi revenas - antikva sento de la senhejmeco, de la vojo - de la longa vojaĝo. Tia estis nia longa, dutaga vojo al Nordlingen: nekonataj stacidomoj kaj urboj ŝanĝis unu la alian post la fenestroj de la buso, sed pli ol ĉio post la fenestoj estis la arbaroj, plenaj de neĝo, obskuraj, ili estis kovritaj jen de la nebulo, jen de la nokta obskuro.
Kaj poste ni finfine venis al Nordlingen, al la urbo ankoraŭ konservanta antikvan fabelon, antikvan timon de la homoj antaŭ la senfina vintro kaj senfina nokto. Ĉiuj similaj urbetoj, ĉu ili estas kovritaj de la obskuraj kamparoj, ĉu per la silentaj arbaroj, ĉu de altaj montoj, estas ekstreme lumaj kaj komfortaj, ekstreme prizorgitaj, kolorigitaj per la lanternoj kaj pentritaj per la diversaj koloroj - por protekti siajn loĝantojn kaj gastojn, protekti de la vintro kaj la nokto, kiuj estas jam senfortaj en la grandaj urboj, sed estas tiom fortaj ĉi tie.

Abonrilata enhavo


povigita de