Ensaluto

instruado

Rakonto pri pomoj kaj ĉikanado

Homoj povas esti kruelaj, tion ni scias. Sed ofte/fojfoje oni sin demandas, kion oni povas fari kontraŭe. Instruisto en baza lernejo havis inspiran ideon.
(mi ĉi tie tradukis germanan tekston, kiu antaŭe estis tradukita el la angla, kaj en la angla troveblas multaj versioj, do mi ne scias, kiu verkis la originalan tekston).

 

Antaŭ nelonge oni povis legi pri knabo kiu estis ĉikanita ĉar li portis ruĝan dorsosakon sur kiu estis ĉevaleto. Rakontoj pri infanoj kiuj estis ĉikanitaj estas tre disvastigitaj kaj ŝajnas, ke multaj lernejoj aŭ ignoras tiun problemon au ne scias kiel solvi ĝin. Sed estas ankaŭ kelkaj pozitivaj ekzemploj. Vere bela rakonto pri instruisto, kiu trovis aliron por instrui al lernejanoj ion pri interhomaj rilatoj, cirklas lastatempe en la interreto:

 

"Mi decidis, ke mi hodiaŭ matene aĉetu du pomojn. Dum nia matena renkontiĝo (dum kiu ni sidas en cirklo kaj laboras kune) mi diris al mia klaso, ke ni provas ion alian, kaj mi montris al ili miajn du pomojn. Mi petis ilin priskribi pri kio la du pomoj similas kaj pri kio ili malsimilas. Ili ambaŭ havis la saman koloron kaj la saman formon...la nura diferenco estis ke unu estis iomete pli hela kaj iomete pli granda.

 

Poste mi montris tiun kiu estis iomete pli malhela kaj iomete pli malgranda kaj diris: „Terure. Tiu pomo aspektas naŭza!“ Kaj mi faligis ĝin. Ĉiuj infanoj rigardis min kvazaŭ mi freneziĝis! Kelkaj ridetis embarase, sed plejparte ili pensis ke mi perdis mian menson.

 

bildo de Sunjo

Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Xi’an

Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Xi’an

 

Komunaj organizantoj: ILEI-CN, Xi’an-a Esperanto-Asocio

Dato: 21-a de Julio ĝis 11-a de Aŭgusto, 2013

Loko: Monaĥejo Tiefo 80km nordokcidente de Xi’an, Ĉinio

 

Programoj:

    Kursaro pri ABC,  gramatiko,  vortfarado,  traduko, legado kaj verkado, konversacio. Seminario pri interŝanĝo de spertoj kaj instru-metodoj, 

Sesio de Esperantologio.

 

Kotizo: 

¥300 RMB , la kotizoj ne inkluzivas manĝadon, tranoktadon kaj lernolibrojn.

Portempa partoprenanto: ¥100 RMB por semajno aŭ malpli ol semajno, ¥ 200 por du semajnoj aŭ malpli ol du semajnoj.

    

Loĝado kaj Manĝado:  

2-4 lita ĉambro aŭ amasloĝejo (dependas de tiama kondiĉo de la Monaĥejo):   ¥15/persono/nokto ene de Monaĥejo Tiefo kun vegetalaj manĝoj. Ekster la Monaĥejo troviĝas restoracioj por nevegetaranoj.    

 

Kiel atingi la Monaĥejon Tiefo: 

bildo de Miaohui

sukcesa lerneja instruado: Comenius-projekto

Dujara lerneja eksperimento, 3-landa kunlaboro de instruistoj kaj bazlernejanoj sukcese finiĝis en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Detalojn, fotojn, filmojn pri tiu interesa projekto vi trovas ĉe la paĝaro: http://esperanto-urbo.de

bildo de Esperanto-urbo
Abonrilata enhavo


povigita de