Ensaluto

Subtenu!

Ĉiuj servoj de Esperanto.com estas senpagaj. Ni bezonas monon por domajno, servilo kaj multaj aliaj elspezoj! Vi povas donaci:

1.Pere de UEA-konto: esco-b
2.Pere de PayPal sistemo
Klaku suban butonon por donaci!


Ĉiu donacinto iĝas subtenanto kaj ricevas specialan bildeton en la profilo: Pliaj detaloj

interreto

Retejoj kontraŭ retumilaj senreklamigiloj

Multaj retejoj decidis malhelpi aliron al sia enhavo se oni uzas kontraŭreklamilon por interretumi. Laŭ mi ili rajtas fari tion, tamen, ankoraŭ laŭ mi, multaj el ili supertaksas aŭ supertaksegas sian enhavon kaj/aŭ utilecon. Sendube estas multaj retejoj, kies enhavo estas utila aŭ inda laŭ personaj interesiĝoj aŭ almenaŭ ili havas ĉian enhavon laŭ kvalito, tamen estas miloj kaj miloj da ili, kies enhavo estas senpermesaj tradukaĉoj, informoj kaj “amuzaĵoj” ĉie disponeblaj kaj aĉe skribitaj, rektaj kopioj, aŭ kaze de ĵurnaloj, politikaj manipuliloj. Kelkaj el tiaj retejoj opinias sin mem indaj. Domaĝe se ĉiaj ĉi retejoj malaperas ĉar oni uzas kontraŭreklamilon en retumilo.

bildo de Novatago

Tvitero brulas kaj similaj stultaj novaĵaj titoloj

Multaj novaĵoj havas titolon, kiu komenciĝas per io simila al “Tvitero brulas”. Post legi la novaĵon oftege oni malkovras ke la “brulanta” polemiko temas pri malpli ol dudek pepaĵoj de tute seninfluaj personoj. Fojfoje ekzistas vere granda polemiko kaj tiam la ĵurnalisto decidas legigi la novaĵon per titolo “Interreto opinias ke…”. La fakto estas ke se “interreto”, tio estas la interretaj opiniemuloj, opinius tute same, ne estus ia polemiko. Estas insulta kaj nekomprenebla tiu sinteno de la ĵurnaloj, por grandigi sengravajn kaj seninfluajn opiniojn, kaj tutmondigi opiniojn laŭ la humoro de la ĵurnalisto aŭ la politikaj ventoj. Estas io tre, tre malofta en interreto ne trovi tre diversajn opiniojn laŭ sameco kaj indeco, tial preskaŭ neniam oni rajtos diri ke “‘interreto’ opinias ke…”.

bildo de Novatago

Stato de konektokapableco: 2014

La organizo internet.org, de la aĉa fejsbuko, faris legindan studon pri monda konektokapableco (angle). Tutmonda interreta uzado estas sub 40% de la homaro, kaj malloka graveco de interreto nur atingas 53%. Unu el la plej gravaj kialoj estas ĉar la ĉefa gepatra lingvo apenaŭ ĉeestas aŭ ne ĉeestas interrete. Ŝajne, interreta intereso kaj uzindeco tre dependas de la eblon uzi gepatran lingvon tie.

bildo de Novatago

Pri la estonteco de esperanto.com

Mi ĵus legis, en hispana interreta ĵurnalo, ke Rusio ne estos malkonektita el interreto, kontraŭe al tio, kio publikigas "Védomosti"

 

Jen la artikolo (hispane): http://noticias.lainformacion.com/asuntos-sociales/eutanasia/el-kremlin-...

 

Kaj la rusia ĵurnalo (ruse):

http://www.vedomosti.ru/

 

Bedaŭrinde, mi alkutimiĝis, ke la averto "mi neniam faros XXXXXX" kutime estas sekvata de "mi faris XXXXXX".

 

Bedaŭrinde, due, mi ne konas la rusan, do,

ĉu tiu publikigo estas vera?

ĉu tio estas elpensaĵo de iu ĵurnalisto?

ĉu tio mortigos esperanto.com? (La administranto estas rusano)

bildo de Pablo

Veristoj

Ili mem nomas sin „veristoj“ (angle: truther) – movado kiu serĉas la veron. Por ĉiuj aliaj ili estas anoj de komplotteorioj.

 

„Veristoj“ kredas ke registaroj kaj amaskomunikiloj intence mensogas kaj misinformas. Por kontraŭi tion ili prezentas proprajn opiniojn kaj dogme defendas ilin kiel veron. Tipe por tiaj „veraĵoj“ estas mankaj pruvoj (aŭ ili tute mankas aŭ ili estas falsaj pruvoj kiuj estas prezentitaj ekster la kunteksto kaj/aŭ neas parton de la realo), internaj kontraŭdiroj kaj la rilato al novaj kaj malnovaj komplotteorioj.

 

„Veristoj“ ĉefe agas interrete. Rimarkeblas ke en tiuj artikoloj pri komplotteorioj kaj avertoj pri baldaŭ okazontaj katastrofoj ofte estas reklamaĵoj kiuj rekomendas ke oni aĉetu senutilajn dietajn suplementojn, gasmaskojn aŭ oron.

 

Kelkaj temoj de la „veristoj“

  • 9/11 ne estis ago de teroristoj sed de la usona registaro

  • la klimatŝanĝo estas mensogo

  • Germanio ne estas suverena ŝtato

  • kemispuroj (chemtrails) – oni volas per ili veneni, manipuli, malfekundigi la homojn

 

Rilatoj al ekstremismo kaj religia fundamentalismo ne maloftas. Tamen ne ĉiu „veristo“ subtenas ĉiujn de tiuj tezoj. Politike ili troveblas ĉie – inter ekstremdekstre ĝis ekstremmaldekstre kaj ili emas opinii ke EU kaj Usono estas la malbono kaj la tiurilata kontraŭanto (nuntempe Rusio) estas la bono. Ŝajnas ke vidi la mondon kiel bildon nigran-blankan estas tiurilata bazo.

 

Fontoj (en la germana, do eble vi devas retserĉi mem por trovi informojn en aliaj lingvoj – se ili enhavas aliajn informojn, bonvolu informi ankaŭ min):

bildo de Sunjo

Forkuru el via serĉila filtroveziko

Jen Esperantigo de la manlibro “Forkuru el via serĉila filtroveziko”, kiu celas informi pri kiel kutime funkcias interretaj serĉiloj kaj kial ili ĉiam montras al vi “nur” iajn trovaĵojn.

 

Ĝi prezentas la serĉilon DuckDuckGo, kiu funkcias alie. Ĝi ankoraŭ ne estas perfekta serĉilo sed ofte same utilas.

 

bildo de Novatago

Esperanto.com. Baldaŭ 5-jara. Kio plu?

La 21-an de februaro nia komunumo Esperanto.com iĝos 5-jara. Dum tiu ĉi periodo la projekto multe evoluis. Ĝi akiris pli ol 2300 membrojn, kiuj aldonis multe da enhavo en Esperanto.

5 jaroj de seninterrompa funkciado estas bona tempo por pensi pri la plua evoluigo de projekto. Por tio mi lanĉas specialan diskuton, kie ĉiu povas esprimi siajn proponojn kaj ideojn. Kion plibonigi? Kio mankas al Esperanto.com? Kiel fari ĝin pli utila por esperantistoj?

Jen estas la ligilo al la diskuto:

http://esperanto.com/enhavo/kiel-evoluigi-esperantocom

 

 

bildo de Dima Ŝevĉenko

la legxo 90 - 9 - 1

Ekzistas leĝo pri la homa konduto ĉe interreto, kiu asertas, ke nur 1% el la homoj kreas enhavo, la aliaj 9% resendas, kaj hazarde kreas, kaj la 90% estas nur rigardantoj.

 

Jen kelkaj ligiloj por legi pli (bedaŭrinde, mi trovis nenion en esperanto, tiuj ligiloj estas en la hispana kaj en la angla):

http://es.wikipedia.org/wiki/Teor%C3%ADa_90-9-1

http://en.wikipedia.org/wiki/1%25_rule_%28Internet_culture%29

http://www.nngroup.com/articles/participation-inequality/

 

Verŝajne, oni kalkulis ĉe youtube, wikipedia kaj flikr, kaj la rezultoj estis similaj.

 

Ĉu ankaŭ en esperanto estas simila proporcio?

Ĉu iu esperto pri tiu afero?

Ĉu eblas kalkuli ĝin por esperanto.com?

bildo de Pablo
bildo de Kirill Ŝvedov

Invito al projekto Aŭdvide

Saluton! Mi invitas ĉiujn viziti projekton Aŭdvide, kiu celas disponigi al Esperantistoj interesajn kaj altkvalitajn aŭdvidajn materialojn, por ke oni povu uzi sian lingvokonon kun utilo por si. 

bildo de Dima Ŝevĉenko

Jam tre baldaŭ vi povos ĝui evoluigitan version de nia komunumo Esperanto.com!

Dum la lastaj semajnoj ni aktive okupiĝas pri la preparado de nova versio de nia komunumo Esperanto.com. Jam post kelkaj tagoj ĉiuj esperantistoj povos uzi multajn novajn eblecojn, pli oportunan kaj allogan aspekton kaj strukturon, multe pli bonan aranĝon de la funkcioj, kiuj jam ekzistas. Estos solvitaj pluraj eraroj, aperos centoj da plibonigoj ka.

Nia teamo estas malfermita por viaj konsiloj kaj sugestoj. Kiujn eblecojn vi volus vidi ĉe Esperanto.com?

Ni kreŭ nian komunumon kune!

Ne forgesu aboni la dissendoliston kun novavaĵoj pri evoluo de Esperanto.com:

http://groups.google.com/group/esperantocom-informejo

Abonrilata enhavo


povigita de