Ensaluto

interreto

Rompo de interreto

Proksime 3 tagoj tute mi ne povis uzi la interreto ĉar estis tre malforte kaj multhoroj de mia nuligis kaj nur vidis la monitoron.kompreneble pro protestadoj de ĉirkauĵaj landoj nia registaro kauzos la interreton ĉar ili opinias ke tute interreto estiĝas maltrankvileco de lando ,kompreneble hodiau post la kelkfoje klakoj sur klakanoj sukcesis eniri en esperanto.com.Ankorau mi ne povas uzi ĉioj ke por mi estas intrese ekzample Google plus.

bildo de akbar_verda.stelo@yahoo.com
bildo de Dima Ŝevĉenko

Gamma-versio de Esperanto.com estas lanĉita!

Hodiaŭ, la 10-an de decembro 2010 estis lanĉita la gamma-versio de virtuala komunumo de esperantistoj Esperanto.com.
Tio estas rezulto de multmonata laboro, dum kiu estis faritaj miloj da diversaj ŝanĝoj: estis solvitaj pluraj teknikaj kaj tradukaj problemoj, aldonitaj pluraj novaj funkcioj kaj plibonigitaj la malnovaj.

Informojn pri bazaj eblecoj vi povas legi en la sekvaj artikoletoj:
http://esperanto.com/servoj_por_uzantoj
http://esperanto.com/servoj_organizoj
http://esperanto.com/servoj_eventoj

Pluraj esperantistoj helpis evoluigi Esperanto.com. Nia teamo dankas ilian zorgemon!
Kiel helpi al la projekto, vi povas legi en la sekva paĝo:
http://esperanto.com/helpu_projekton

Sube ni listigas la plej gravajn plibonigojn kaj novajn eblecojn de Esperanto.com, kiuj estis faritaj.

Reguloj de uzado kaj privateca politiko:
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-reguloj-de-...

La plej aktivaj uzantoj:
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-la-plej-akt...

Statistiko:
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-statistiko

Agordeblaj blokoj:
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-agordeblaj-...

Ŝatata enhavo:
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-%C5%9Datata...

"Oftaj demandoj" kaj statistiko en profiloj:
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-oftaj-deman...

"Miaj novaĵoj":
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-miaj-nova%C...

Plibonigita listo de uzantoj kaj nova "miaj amikoj":
http://esperanto.com/content/esperantocom-ek-al-gamma-versio-plibonigita...

Nova fotoalbuma ilaro:

bildo de Simon TITE

SASS: CSS plibonigita.

Sass estas etendaĵo de CSS kiu aldonas potencon kaj elegantecon al la baza lingvo. Ĝi permesas vin uzi variablojn, ingitajn regulojn, enmiksaĵojn, entekstajn importojn, kaj pli, ĉiuj kun plene CSS-kongrua sintakso. Sass helpas gardi grandajn stilfoliojn bone organizatajn, kaj funkciigi malgrandajn stilfoliojn rapide...

(libere elangligita el la retejo de SASS, http://sass-lang.com/docs/yardoc/file.SASS_REFERENCE.html).

Mi skribis mallongan priskribon, kaj instalado-instrukciojn (nur Linukse/Ubunte) en mia persona retpaĝaro, http://simon.tite.st/eo/tech

Mi nun miregas, kial ret-programistoj daŭre programadas CSS kodon, kiam tiel bela alternativo ekzistas!

bildo de Pavla Dvořáková

Nova vikirevuo MOZAIKO

Mi elkore invitas ĉiujn rigardi la duan numeron de la nova vikimagazino MOZAIKO, mia nova eta projekto por instigi intereson de esperantistoj legi Vikipedion kaj altigi ĝian prestiĝon koncerne kvaliton de la  prilaboritaj artikoloj.

 

bildo de Dima Ŝevĉenko

Esperanto.com: unuaj paŝoj

Pasis nur kelkaj tagoj post la prezento de Esperanto.com al la vasta esperantista publiko. Sed al ĝi jam aliĝis pluraj centoj da esperantistoj.
Ni ĉiutage ricevadas dekojn da mesaĝoj kaj komentojn kun teknikaj demandoj, konsiloj kaj pri eraroj en la tradukoj. Ni respondos al ĉiuj el ili,
sed ni bezonas iom da tempo por tio. Dum Esperanto.com havas signon "beta" vi povas trovi iujn erarojn, tio estas neevitebla.
Kiam vi trovas ilin, iru al speciala grupo kaj anoncu pri ili:
http://esperanto.com/grupoj/teknikaj-demandoj

Komence ni klarigu unu momenton, por similaj demandoj plu ne aperu.
Esperanto.com ne celas anstataŭigi jam ekzistantajn komunumojn kun esperantlingva interfaco.
Esperantistoj neniukaze devas forlasi neesperantistajn sociajn retojn, ĉar tio montras, ke Esperanto estas uzata kaj vivas!
Esperanto.com kunigas esperantistojn el pluraj retoj, sed NE celas anstataŭigi ilin.
Tio estas du tute diversaj kaj valoraj branĉoj de la agado!

Ĉefaj celoj de Esperanto.com estas:

1. Kunigi en unu loko plurajn esperantistojn, kiuj jam apartenas aŭ ne al aliaj sociaj retoj
2. Helpi al esperantistoj komuniki kaj praktiki la lingvon en pure esperanta virtuala medio
3. Kunigi blogojn en Esperanto en unu loko (Necesas konsideri, ke esperantistoj, kiuj jam havas blogojn ĉe la aliaj servoj, prefere paralele publikigu
la samajn blogaĵojn ankaŭ en Esperanto.com por informi pli da esperantistoj, sed ne ĉesu publikigi ilin en la antaŭa loko. Esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne havas blogon,
sed volas ĝin havi, havas bonan ŝancon por tio)
4. Kunigi informojn pri diversaj esperantistaj eventoj en unu loko kun komuna kalendaro. Ĉiu uzanto povu aliĝi al ili, havi freŝajn informojn,
diskuti aŭ fari demandojn ks.
5. Doni eblecon al organizoj, entreprenoj, kluboj, eldonejoj ks. havi proprajn grupojn, reklami, agadi kaj montri rezultojn de la agado al la

Abonrilata enhavo


povigita de