Ensaluto

intervjuoj

Kurioza intervjuo de humurduopo al Madonna

Jen kio okazis kiam la hispana humurduopo Martes y trece intervjuis Madonon (la vikipedia artikolo ja estas pliboniginda ¬¬) en 1992.

 
bildo de Novatago
bildo de Dorneles

Intervjuo kun Karles (Karulo)

 

Jen sube intervjuo kun Karulo, el Igualada, kataluna urbo en Hispanio.

Kial esperantisto?
Kiel infano mi tre ĝuis inventi lingvokodojn. Esperanto krome, surportis idealismon al kiu mi tuj simpatiis.

Iu libro.
La zeno kaj la arto prizorgi motorciklon, de Robert Pirsing

Iu filmo.
Blade Runner, de Ridley Scott.

Iu muzikaĵo.

The Dark Side of the Moon, de Pink Floyd.

Iu distraĵo.

Arbar-kaj-montvagado.

Iu regalo kiun plaĉas al vi gajni.
Rideton kaj brakumon.

Kian talenton vi ŝatus havi?
Mi ŝatus facile disvolviĝi en publikaj rilatoj.

Tri urboj kiujn vi ŝatus koni.

Lasao (Tibeto), Tokio (Japanio) kaj Rio de Janeiro.

Al kiu famulo vi donus medalon?

Al Dalai Lamao.

Kio dolĉigas la vivon?

Infano prenanta nian manon

Kio maldolĉigas la vivon?

La misditribuo de la monda riĉeco.

Mi estas...
Eterna serĉanto de la vivsenco.

Iu frazo.
Ekzistas aliaj mondoj sed ili kunestas en tiu ĉi. Paul Eluard.

 

>> Originale publikigita en www.ipernity.com/cesar.dorneles

 

bildo de Dorneles

Intervjuo: Dima Ŝevĉenko

Jen intervjuo de Dima Ŝekvĉenko al mia blogo. Ĝi same estos reproduktita en mia paĝaro en Ipernity.

Kial esperantisto?

Ĉar mi estas denaska esperantisto.

Iu libro.

"Majstro kaj Margarita" de M. Bulgakov

Iu filmo.

Mazi

Iu muzikaĵo.

"Moscow" Scorpions

Iu verkist(in)o.

J. Fowles

Iu distraĵo.

Esperanto-renkontiĝoj

Iu regalo kiun plaĉas al vi gajni.

Poma kuko por Halovino :)

Kian talenton vi ŝatus havi?

Mi volas scipovi bele pentri.

Tri urboj kiujn vi ŝatus koni.

Lhaso (Tibeto), Pekino, Tokio

Al kiu famulo vi donus medalon?

Mi ne scias

Kio dolĉigas la vivon?

Amo kaj arto

Via plej granda ĝojo kiel E-isto.

Multaj amikoj

Esperanto.com estas...

Mia revo... :)

Mi estas...

esperantisto :)

Iu frazo.

Morto indas la vivon, amo indas la atendon.

www.ipernity.com/cesar.dorneles

Abonrilata enhavo


povigita de