Ensaluto

Israelo

La nekontestebla juda ŝtato

Ĉu Israelo estas juda ŝtato?

Ĉu la papo estas katolika?

Nenio pri Israelo povus esti pli evidenta ol ĝia judeco. Kiel Pollando estas la nacia ŝtato de la pola popolo kaj Japanio estas la nacia ŝtato de la japana popolo, tiel Israelo estas la nacia ŝtato de la juda popolo. La rezolucio de UN de 1947 pri dispartigo de Palestino enhavas ne mapli ol 30 indikojn pri la “juda ŝtato” kies kreado ĝi estis legitimiĝanta; 25 jarojn antaŭe, la Ligo de Nacioj estis simile nekomplika rajtigante “la fondiĝon de nacia hejmo por la juda popolo en Palestino”. Kiam Israelo ekzistiĝis la 15-an de majo 1948, ĝia juda identeco estis la unua detalo raportata. La artikolo sur la antaŭa paĝo de The New York Times komenciĝis: “La juda ŝtato, la plej nova suvereneco de la mondo, kiu estos konata kiel Ŝtato de Israelo, estiĝis en Palestino je la noktomezo je la ĉeso de la brita mandata teritorio”.

Hodiaŭ duono el la judoj de la planedo loĝas en ĉi tiu ŝtato, multaj el ili rifuĝantoj de kontraŭjudisma subpremo kaj perforto aliloke. En mondo kun pli ol 20 arabaj ŝtatoj kaj 55 muzulmanaj landoj, la ekzisto de ununura malgranda juda ŝtato devus esti nekontraŭebla. “Israelo estas suverena ŝtato kaj la historia hejmlando de la juda popolo”, prezidanto Barack Obama diris al la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj la lastan monaton. Nun tio devus esti banala veraĵo, ne pli disputveka ol nomi Italion la suverena hejmlando de la itala popolo.

Ankoraŭ por la malamikoj de Israelo juda suvereneco estas tiel netolerebla hodiaŭ kiel ĝi estis en 1948 kiam kvin arabaj armeoj invadis la ĵusnaskitan judan ŝtaton, permesante “militon de ekstermado kaj gravan masakron”. Nefinaj rundoj de interparoloj kaj nenombreblaj alvokoj je la “pacprocezo” ne ŝanĝis la sube estantan realecon de la Araba-Israela konflikto, kiu ne temas pri kolonioj aŭ landlimoj aŭ Jerusalemo aŭ la rajtoj de palestinanoj.

bildo de Tom Nylund

Denove kelkaj vortoj koncerne kial mi blogas pri Israelo

Mi jam antaŭe skribis koncerne kial mi blogas pri Israelo. En tiu ĉi artikolo mi donas pli da informoj koncerne kial mi blogas pri tiu lando.

Bedaŭrinde tia blogo kiel la mia aŭtomate enhavas sufiĉe multe da mencioj pri militado kaj aliaj malĝojaĵoj. Estas tamen neeble ne mencii tiaĵojn blogante pri Israelo kaj la konflikto en kiu tiu lando estas.

En la antaŭa blogaĵo koncerne kial mi blogas pri Israelo, mi skribis ke la internacia komunumo, la mondaj estroj kaj politikistoj, ŝajnas esti pli emaj kritiki la defendajn operaciojn de Israelo ol tiujn kiuj atakas kaj minacas Israelon.

Hodiaŭ Hizbulaho en suda Libano provizis sin per dekmiloj da raketoj. Hamaso en la Gaza-strio ankaŭ havas raketojn.

Hizbulaho kaj Hamaso ne provizas sin per raketoj por uzi ilin por defendaj kaŭzoj, kiel ordinaraj armeoj, sed ili provizas sin per raketoj por pafi al “simioj kaj porkoj”. Per tio ili celas judojn.

En la somero 2006 Hizbulaho pafis raketojn en Israelon kaj Israelo sin defendis. Hamaso kaj deko da aliaj terororganizaĵoj pafis raketojn en Israelon dum multaj jaroj. Israelo militis kontraŭ Hamaso en la vintro 2008-2009.

En Israelo oni ne parolas pri se okazas nova milito, sed oni parolas pri kiam okazas nova milito. Kaj Hizbulaho kaj Hamaso povus principe komenci pafi raketojn en Israelon kiun ajn tagon. En la antaŭa artikolo koncerne kial mi blogas pri Israelo mi klarigis kiel la mondo reagas en tia kazo.

Nuntempe estas sufiĉe trankvile en Mezoriento. Tiu trankvilo povus fakte daŭri eterne, se iu denove ne subite ekmilitus kontraŭ Israelo. Israelo povus ekzisti en paco kaj trankvilo, samkiel la palestinanoj povus vivi en paco kaj trankvilo en siaj teritorioj. La palestinanoj povus fondi propran ŝtaton en Cisjordanio kaj la Gaza-strio.

bildo de Tom Nylund

Letero al amikoj de la palestinanoj

Tiu ĉi artikolo estas skribita el norvega vidpunkto, sed malgraŭ tio la artikolo tute bone legeblas de ĉiuj.

Kara amiko de la palestinanoj!

Ni dum longa tempo sekvis la evoluon en la najbaraĵo de viaj amikoj kaj tial permesas al ni doni al vi kelkajn observojn kiujn ni faris koncerne ilian situacion.

La palestinanoj bonŝance ne statas tiel malbone kiel certaj volas aserti.

Ni ofte ekhavas la impreson ke viaj amikoj loĝas en la plej malbona najbaraĵo en la mondo. Estas evidente ke ili ne loĝas en la plej bona, sed ankaŭ ne en la plej malbona.

Kiam UN rangigas la landojn de la mondo laŭ variabloj kiel antaŭvidata vivodaŭro, kapablo legi kaj skribi, nivelo de edukado, Malneta Enlanda Produkto (MEP) po enloĝanto kaj aĉetpovo, la palestinanoj en Cisjordanio kaj la Gaza-strio estas kiel 106-aj (HDI-tabelo de 2008).

Kiel komparo la arabaj fratoj kiuj loĝas muron ĉe muro, la sirianoj kaj egiptoj, estas respektive kiel 105-aj kaj 116-aj. La palestinanoj rangiĝas pli bone ol la meznombro de la arabaj landoj koncerne ĉiujn ĉefnombrojn pri vivodaŭro kaj edukado. Popoloj en pli ol 70 ŝtatoj kaj regionoj en la mondo estas pli malbonaj en tiu ĉi rangiĝo ol viaj amikoj.

Tiuj ĉi nombroj estas des pli impresaj kiam ni konsideras ke pluraj palestinaj grupoj estas elektintaj militadon kontraŭ la najbarŝtato kiel ĉefan strategion.

En jaro 2009 estis pli kaj pli ofte raportita pri forta ekonomia kresko en Cisjordanio. Tio aparte dependas de tio ke la Palestina Aŭtoritato havigis pli efikajn policistarojn por starigi publikan ordon.

La palestinanoj travivas multe malpli da militoj ol multaj aliaj popoloj.

Ankaŭ koncerne militojn kaj armitajn konfliktojn la palestinanoj ne statas plej malbone.

bildo de Tom Nylund

Kelkaj klarigoj koncerne mian blogadon pri Israelo

Kelkaj legantoj de mia blogo opinias ke mi blogas tro porisraele kaj ke mi pentras tian bildon de la afero ke Israelo faras ĉion bone kaj estas senkulpa. Sed tiel kompreneble ne estas.

Ne troviĝas perfekta lando kaj tial ankaŭ Israelo ne estas perfekta. Israelo ankaŭ havas mankojn.

La ĉefa kialo al mia blogado pri Israelo estas suprenlevi faktojn kaj informojn kiujn oni emas “forgesi” traktante la konflikton inter Israelo kaj ties malamikoj. Alia kialo estas kontraŭbatali malveraĵojn kiuj troviĝas pri Israelo.

La fundamento al ĉia mia traktado de la konflikto estas ke Israelo rajtas ekzisti kiel juda ŝtato. Miaopinie kaj judoj kaj araboj rajtas loĝi en la koncerna teritorio. Tial ili devas loĝi tie kune. Mi opinias ke ili kune devas interkonsenti pri kiel tio povus esti efektivigita.

Mi ricevis sufiĉe multe da pozitivaj vortoj pri mia blogado. Mi ja publikigas miajn blogaĵojn en tri diversaj blogsistemoj kaj en Ipernity estiĝis plej multe da diskutado.

La afero pri la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj estas tre tikla. Ĝi vekas multajn sentojn, pensojn kaj opiniojn. Kvankam ĝi estas tiel tikla, mi klopodas blogi pri ĝi.

Mi bonvenigas ĉian kritikadon de mia blogado!

Mi blogas esperante ke la konflikto inter judoj kaj araboj povus ĉesi kaj ke firma kaj fina paco povus estiĝi.

Fine mi volas publikigi filmeton kiu montras 40 judajn kaj 40 arabajn infanojn kantantajn kune kun Bill Clinton la kanton Imagine de John Lennon. Pacon al judoj kaj araboj!

bildo de Tom Nylund

Ĉu Israelo kaj la judoj faris/faras malbonaĵojn al la palestinanoj?

En tiu ĉi artikolo ni informiĝas pri ĉu Israelo kaj la judoj faris/faras malbonaĵojn al la palestinanoj. Ni malkaŝas la malveraĵojn dissematajn de la arabaj estroj kaj la maldekstro.

Malamo
Tutcerte estas tiel ke la plejpartego de la homoj sur nia planedo volas vivi en paco kaj trankvilo. Oni volas vivi tute ordinaran vivon: oni volas ĝui la vivon, studi, labori kaj fondi familion. Konfliktoj kaj militoj estas finfine kaŭzataj de rilative eta grupo da homoj. Sekve ĉiuj devas suferi pro la agadoj de tiu ĉi eta grupo. La konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj ne multe diferencas de tio. Ankaŭ tiu ĉi konflikto estas finfine kaŭzata de relative eta grupo da homoj.

La konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj ŝajnas esti senespera. Ŝajnas ke ĝi estas malfacile solvebla. De tempo al tempo novaj tumultoj ekflamas. Homoj mortas kaj suferas.

Malamo estas unu ingredienco en ĉiuj konfliktoj kaj tiu ingredienco kompreneble ankaŭ troviĝas en la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj. Por kompreni tiun ĉi konflikton, estas grave pripensi la reciprokan malamon inter judoj kaj araboj. Estas evidente ke la malamo kontraŭ la judoj de la araba flanko estas multe pli forta ol ia malamo kontraŭ la araboj de la juda flanko.

Kial devas troviĝi juda ŝtato
La judoj sufiĉe multe diferencas de aliaj popoloj en la mondo. Ili loĝis en diasporo ĉirkaŭ la mondo, sed tamen ili konservis sian kulturon, siajn tradiciojn kaj sian religion. Ili ankaŭ grandparte ne miksiĝis kun aliaj popoloj, sed konserviĝis kiel popolo. (Troviĝas ja tiuj kiuj malice asertas ke la juda popolo estus inventita, sed genetikaj esploroj montras ke ekzistas aparta juda popolo. Newsweek havas interesan anglalingvan artikolon pri tio: The DNA of Abraham’s Children.)

bildo de Tom Nylund

La bonaj malnovaj tempoj antaŭ la paco

Multaj araboj kaj judoj en tiu ĉi parto de la mondo vere sentas la foreston de la bonaj malnovaj tempoj antaŭ la komenciĝo de la mezorienta pacprocezo – antaŭ Jaser Arafat kaj OLP (la Organizaĵo por Liberigo de Palestino) estis alvenigitaj al Cisjordanio kaj la Gaza-strio post la subskribo de la Oslo-interkonsento.

Estas tempo ekkrii ke tiu pacprocezo ne estis nenio ol katastrofo por ambaŭ popoloj.

Ĉu iu iam rimarkis ke pli judoj kaj araboj mortis post la subskribo de la Oslo-interkonsento ol dum la periodo inter 1967 kaj 1993?

Tiu pacprocezo, korekte nomita de kelkaj kiel “militprocezo”, fiaskis: venis tempo provi ion alian.

Realan pacon inter palestinanoj kaj judoj ne povas esti atingita, almenaŭ ne en la antaŭvidata estonteco. La fendego inter la du flankoj daŭras esti tiel granda ol iam kaj la du flankoj entute ne fidas al unu la alia.

Anstataŭ ol paroli pri solvo de la konflikto, ni devus ekpraktiki konflikttraktadon, kun bonvolaj agoj de ambaŭ partoj.

Israelo, ezemple, povus malstriktigi la sekureclimigojn, ĉesigi la ekspansion de la kolonioj en Cisjordanio kaj helpi plibonigi la vivkondiĉojn de la palestinanoj.

La palestinanoj, siaparte, povus ĉesigi ĉiujn formojn de perforto kaj instigado kontraŭ Israelo kaj enfokusigi konstrui taŭgajn registarajn instituciojn kaj fortikan infrastrukturon por la estonta palestina ŝtato.

Konflikttraktado signifas teni la konflikton je malalta flamo kun la espero ke tio havus moderigan efikon al kaj judoj kaj palestinanoj.

En la bonaj malnovaj tempoj antaŭ la komenciĝo de la pacprocezo en la Mezoriento, kiu ajn loĝanta en Cisjordanio kaj la Gaza-strio povis vekiĝi en la mateno, enaŭtiĝi kaj veturi al kiu ajn loko ene de Israelo.

Oni ne estis aŭdintaj pri sinmortigaj aŭ aŭtaj bombadoj.

Eĉ ne unu raketo aŭ misilo estis pafita el Cisjordanio aŭ la Gaza-strio en Israelon.

bildo de Tom Nylund

Mito: ”UNIFIL konservis la pacon en suda Libano”

Faktoj

En 1978 la Konsilio de Sekureco de UN ratifis la rezoluciojn 425 kaj 426 kiuj alvokis al Israelo fortiriĝi el libana teritorio kaj al la kreado de UN-taĉmento ”por konfirmi la fortiriĝon de israelaj taĉmentoj, restarigi internacian pacon kaj sekurecon kaj helpi la registaron de Libano certigi la restarigon de ties efektiva aŭtoritato en la regiono.”

La UN-taĉmento en Libano (UNIFIL) estas postenigita en suda Libano ekde jaro 1978. Ekde la alveno la tasko de UNIFIL estis malhelpi atakojn kontraŭ Israelo, subteni la libanan registaron kaj konservi pacon en tumultema regiono kiu estis superregata de terororganizaĵoj kaj kvazaŭmilitistaj taĉmentoj kiel OLP (Organizo por Liberigo de Palestino), la Armeo de Suda Libano kaj Hizbulaho. Dum la pli granda parto de ĝia historio UNIFIL aŭ fiaskis preventi konfliktojn aŭ silente apudstaris kiam teroristoj starigis armilejojn kiuj ebligis ilin komenci aŭ rekomenci intensajn atakojn kontraŭ Israelo. Sub la ”gardanta” okulo de UNIFIL suda Libano funkciis kiel preparejo por teroratakoj kontraŭ Israelo, kiuj kaŭzis du militojn kiuj povis esti malhelpitaj se la pacgardistoj estus farintaj sian laboron.

bildo de Tom Nylund

Pli bona ol Eŭropo pri malplimultoj

La 25-an de novembro Amnon Rubinstein, kiu estas raportisto en la israela gazeto Haaretz, havis komentartikolon en sia gazeto. La artikolo baziĝas sur informoj de The Economist de la 22-a de novembro. Li prilaboris la materialon kun konsidero al Israelo.

”Nedemokratia”

Se ni komparas judojn kaj arabojn en Israelo (la israelajn arabojn kiuj estas israelaj civitanoj, kontraŭe al la palestinanoj en Cisjordanio kaj la Gaza-strio), la araboj estas malfavorataj en multaj statistikoj. Unu estas tiu pri edukado. Ekzemple montriĝas ke trioble pli granda kvanto da judoj studas en universitatoj kaj altlernejoj kompare kun araboj.

La oficialaj statistikoj en Israelo montras tiajn nombrojn ĉar tie la loĝantoj estas registritaj surbaze de religio. Krome la araboj havas sian propran lernejsistemon. Tiel estas facile teni la nombrojn en ordo. La intelekta maldekstra flanko en Israelo kaj ties parenca animo en eŭropaj landoj, utiligas tiujn ĉi nombrojn kiel pruvon ke Israelo ne estas bona demokratio. Oni diras ke temas pri diskriminacio surbaze de etneco kaj religio, kio aparte montriĝas en la statistiko pri edukado.

Francio

En Francio 25 % de la ĝenerala, en Francio naskiĝinta loĝantaro, studas je universitata nivelo. Sed nur 4 % de la infanoj de enmigrintoj studas je tia nivelo. Tio donas proporcion je pli ol 6 al 1. Do la diferenco estas duoble tiel granda kiel en Israelo.

Proksimume duono de la enmigrintoj en Francio estas muzulmanoj. Oni apenaŭ divenas tre malĝuste kiam oni supozas ke la muzulmanoj estas sub la meznombro de 4 % kaj ke la aliaj enmigrintoj estas super tio. (Komparu la ĉi-subajn nombrojn el Britio.) Do la diferenco estas pli ol duoble granda ol en Israelo.

bildo de Tom Nylund

Kial mi blogas pri Israelo?

Troviĝas ŝablono ke kiam Israelo sin defendas oni emas kritiki kaj pridubi la landon pri tio. Kompreneble oni rajtas kritiki kaj pridubi Israelon, sed tio devas okazi surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj oni kritikas aliajn landojn. Sed tiel ne estas.

Dum la kvin lastaj jaroj estis tri okazaĵoj kiam oni malĝuste kaj maljuste kritikis kaj pridubis Israelon: la milito en Libano en la somero 2006, la milito en la Gaza-strio en la vintro 2008-2009 kaj la okazaĵoj lige kun la ŝiparo al la Gaza-strio en majo ĉi-jare.

En ĉiuj tiuj tri kazoj oni kritikis Israelon interalie pri uzado de misproporcia perforto kaj troigita perforto. Nu, oni rajtas kritiki kaj pridubi la agadojn de Israelo. Tio ne estas problemo tiel longe kiel oni kritikas kaj pridubas Israelon surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj oni kritikas aliajn landojn. La problemo tamen estas ke la internacia komunumo, la mondaj estroj kaj politikistoj, ŝajnas esti pli emaj kritiki la defendajn operaciojn de Israelo ol tiujn kiuj atakas kaj minacas Israelon.

En la somero 2006 Israelo ne estis tiu kiu komencis la militon. Ĝin komencis Hizbulaho, kiu estas terororganizaĵo. Ĝi ekpafis raketojn en Israelon. Israelo devis defendi sin – kiel farus ĉiu ajn alia sinrespektanta demokratia lando estante en simila situacio.

En la vintro 2008-2009 Israelo ankaŭ ne komencis la militon. En tiu ĉi kazo Hamaso kaj pluraj aliaj terororganizaĵoj estis pafantaj milojn da raketoj kaj grenadoj en Israelon. Tio estis fakte okazanta dum multaj jaroj. Ankaŭ en tiu ĉi kazo Israelo defendis sin, kiel – denove – ĉiu ajn alia sinrespektanta demokratia lando farus estante en simila situacio.

bildo de Tom Nylund

Amiko de Israelo ne malamas palestinanojn

En tiu ĉi blogo mi ĝis nun ĉefparte defendis la judan popolon kaj ĝian patrujon – Israelon. Kiel ĉiuj scias la judoj estas la plej persekutata popolo en la mondo. La celo de la fondado de Israelo en jaro 1948 estis krei sekuran havenon por la juda popolo – sekuran lokon kie la juda popolo estus povonta vivi en sekureco kaj trankvilo.

Dum la jarmiloj la juda popolo estis trafata de multe da malamo. Hodiaŭ tiu ĉi malamo ĉefparte ne estas celata al la juda popolo sed al ĝia hejmlando Israelo. La ĉefparto de la malamo venas el la najbaraj landoj de Israelo.

En la mondo troviĝas multaj konfliktoj kaj oni povus blogi pri multaj el tiuj. Malgraŭ tio mi blogas pri la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj. La kaŭzo estas ke tiu ĉi konflikto daŭre estas aktuala. Troviĝas konfliktoj pri kiuj oni bedaŭrinde tute ne raportas. Raportoj pri Israelo tamen aperas tre ofte en la amaskomunikiloj.

Samkiel la juda popolo dum la historio havis multajn malamikojn, ĝia hejmlando havas hodiaŭ multajn malamikojn. Tiel malamata lando bezonas amikojn. Mi estas amiko de Israelo kaj la juda popolo. Tio tamen ne signifas ke mi estus malamiko de la palestinanoj.

Miaopinie estas malfacile – se ne tute neeble – kompreni la palestinanojn se oni ne posedas bazan komprenon pri Israelo. La rajto de Israelo ekzisti estas multfoje pridubata. En tiu ĉi blogo mi defendas la rajton de Israelo ekzisti. Tio ne signifas ke mi aŭtomate subtenas ĉion kion Israelo faras. Tamen oni memoru ke Israelo estas tre minacata lando. Tion oni pripensu antaŭ ol oni juĝas pri la agadoj de Israelo. Ĉar la lando estas tiel minacata tiu ĉi lando ankaŭ havas la rajton sin defendi – samkiel ĉiuj aliaj landoj.

Samkiel troviĝis (troviĝas) multaj malveraĵoj pri la juda popolo dum la historio, troviĝas hodiaŭ tre multe da malveraĵoj pri Israelo. Bedaŭrinde tiaj malveraĵoj estas eĉ diskonigitaj fare de la amaskomunikiloj.

bildo de Tom Nylund
Abonrilata enhavo


povigita de