Ensaluto

Subtenu!

Ĉiuj servoj de Esperanto.com estas senpagaj. Ni bezonas monon por domajno, servilo kaj multaj aliaj elspezoj! Vi povas donaci:

1.Pere de UEA-konto: esco-b
2.Pere de PayPal sistemo
Klaku suban butonon por donaci!


Ĉiu donacinto iĝas subtenanto kaj ricevas specialan bildeton en la profilo: Pliaj detaloj

kanto

bildo de Pablo

Lulkanto de Ursino

Saluton, mi ŝatus montri novan kanton de muzikumejo.

Nun, ĝi temas pri kanto el la rusa animacia filmo "Umka".

Kiel elekti registrilojn por registri hejmajn karaokeojn (Gvido por tute nesciuloj).

Multaj esperantistoj emas registri kantojn, kaj unu el la plej rapidaj manieroj estas simple uzi karaokeojn, facile trovebla per interreto, sed povas okazi ke ili ne scias kiel fari tion aŭ la rezulto ne estas tiel bona kiel oni atendas. Mi ŝatus iom helpeti por konstrui la unuan pecon de hejma sonstudio.

Mi ne estas fakulo, eĉ ne granda spertulo, sed ja legis kaj havis iom da sperto, kaj mi celas ke vi, leginte ĉi tion, havos iom pli klare kion vi bezonas. Ĉefe ĉar plejmulton da artikoloj kiujn vi trovos interrete estos por profesiuloj aŭ duonprofesiuloj, kaj tio rekomendita tie pli kostas, por nura hobeo. Se vi estas spertulo, iru for legi ion pli profunda!

Unua ĉapitro. Elekti mikrofonon:

Plej grava afero, ne prozorgu pri stereo. Registru laŭ "mono", kaj poste, ĉe la komputilo, eblas fari la stereon, aŭ, eble, eĉ ne indas fari tion.

Estas du plej gravaj parametrojn por elekti mikrofonon: Direkteco kaj Teĥnologio.

1. Direkteco
Tio siginifas ĉu la mikrofono kaptos la sono nur el unu direkto aŭ el sia tuta ĉirkaŭaĵo.

Ni celas registri karaokeon, do, ni ne moviĝos ĉirkaŭe, kaj ni kapablos resti senmovaj, do, kutime, pli bonas direkta mikrofono. Tio helpos por ke ĉirkaŭaj bruoj (proksima komputilo, televido, malvarmujo...), ne estos tiom forte kaptitaj. Se ni celus fari podkaston kun kelkaj partoprenantoj, eble la elekto estus alia.

Estas aliaj klasoj da mikrofonoj, sed ĉi tio ne estas kursego, nur eta enkonduko.

2. Teĥnologio
Nun ni parolos pri du malsamaj teĥnologioj.
Kondensilaj kaj dinamikaj mikrofonoj

En profesia etoso, estas teorioj pri kiun uzi por kio, kiam..., registri samtempe per ambaŭ kaj miksi poste... (ni estas amatoraj, ni ne povas gasti tiom da mono nur por ludi kaj eksperimenti!)

bildo de Pablo

kantkompilo 2016

Jen videoresumo pri la jaro 2016:

bildo de Pablo

Kiel mirinda mond'! (What a wonderful world en esperanto)

Kaj por sekvi mian antaŭan blogaĵon (http://esperanto.com/enhavo/muzikumejo-nova-jutuba-kanalo), mi ŝatus prezenti la unuan laboron:

Kiel mirinda mond'!

Ĝi temas pri esperanta versio de la fama kanto skribita de Bob Thiele "George Douglas") kaj George David Weiss, kaj fame kantita de Louis Armstromg.

bildo de Pablo
bildo de Pablo

Krokodilo en la kavo

Iom malfrue (la kanto estis publikigita ĉe jutubo antaŭ unu semajno), mi diskonigas en mia blogo la kanton.

Kiel ĉiam, ĝi havas subtekstojn en kelkaj lingvoj.

Ĝuu ĝin!

Se vi intereisĝas pri vidi la tutan "Aventuroj de Uliso", jen:

bildo de Pablo

Karaokea versio de dek bovinoj

Jen karaokea versio de la kanto dek bovinoj.

Por vidi la originalan:

Mi esperas, ke tio estos utila por vi.

bildo de Pablo

Dek bovinoj

Saluton, jen nova kanto, kies nomo estas "Dek bovinoj"

Mi diskonigas ĉi tie iom malfrue (ni jam publikigis ĝin ĉe youtube antaŭ 5 tagoj) pro manko da tempo. Kompreneble, estas pli facile publikigi ion ĉe youtube ol publikigigi ĉe youtube, kaj poste per esperanto.com.

Ĝis nun, ĝi estas la plej sukcesa filmeto, se oni rigardas nun la spektojn. Ĝi atingis pli ol 800 spetojn post 5 tagoj! Nekredebla cifero por filmeto kies publiko estas tiom konkreta.

bildo de Pablo

La Ŝtrumpetoj - Nova listo ĉe youtube

Por liberigi Babelo Filmoj (https://www.youtube.com/channel/UCxZeYDGx8SGdIu1WfFfIc5Q) fari aliajn malsamajn aferojn, mi kreis novan liston ĉe youtube, kiu enhavos nur la filmetojn pri "la Ŝtrumpetoj".

La novaj filmetoj de la Ŝtrumpetoj aperos, kompreneble ĉi tie, kaj, kiam ĝi estos kantoj, aperos, kompreneble, ĉe alia listo "infanaj kantoj"

bildo de Pablo

Eta Araneo, (incy wincy spider en esperanto)

Mi ŝatus diskonigi liberan version de la fama infankanto "incy wincy spider", en la hispana, mi aŭskultis ankaŭ "incy wincy araña".

Plej certe, Ĵgi estas kantebla per aliaj lingvoj.

bildo de Pablo

Saluton, infankantoj, filmeto finita

Saluton, mi prezentas "Saluton!"

Mi esperas, ke vi ŝatos ĝin.

Abonrilata enhavo


povigita de