Ensaluto

kanto

bildo de emanuele rovere

VIDEO-KANTO

http://youtu.be/mxFrmRKMDBg?list=UU3fwxvaZDs7gA8GDNET29iQ
BRILA KOMETO = Popola muziko adaptita por kristnaska kanto. Teksto: Emanuele Rovere. Kantas Manŭel.

bildo de Pablo

Formiketoj kaj elefantoj, porinfana filmo

Mi prezentas alian porinfanan filmeton:

Por vidi la tutan kompilon (rimaĵojn, kantetoj, langrompiloj):

Ĝuu ĝin!

bildo de Pablo

La Bovo Hugo, infana kanto

Jen nova filmeto el "Jen paŝe, jen trote, jen galope!"

Ĝuu ĝin!

Por vidi la tutan kompilon:

Hejmsopira En Marto

Tiun ĉi kanton mi komencis verki pasint-marte, kiam estis neĝventego. Mi kreskiĝis en Oregono, sed antaŭ nelonge mia familio transloĝiĝis al Koloradio. En marto, estas printempo en Oregono, sed ankoraŭ vintro en Koloradio :-(  La versaĵon oni povas kanti laŭ la melodio "Red River Valley".

 

 

Hejmsopira En Marto

 

Ho-o mankas al mi Oregono;

Estas vintre ankoraŭ ĉe mi.

Ho-o mankas al mi bela sono

De la birdoj kun dolĉa melodi'.

 

Mi ja scias, ke nun estas floroj

Kiuj floras kun dolĉa arom',

Kaj mi revas pri l' belaj koloroj

De la ĝardeno antaŭ la dom'.

 

Jen ekstere la neĝo kaj vento

Daŭre venas kaj tuj blovas for;

Jen interne la malĝoja sento

Pro la forta sopiro en kor'.

 

Mi revenos al vi, Oregono!

Estas vi vere hejmo por mi.

Jes, se baldaŭ aŭ ne; sen, kun mono,

Mi ja trovos la vojon al vi!

 

--Christa Hansberry

 

 

bildo de Christa627
bildo de Pablo

Sardinoj, infana kanto

Jen alia filmeto el "Jen paŝe, jen trote, jen galope!"

Ĉi foje, mia 5 jaraĝa filino helpis min:

Por aŭskulti la tutan kantkompilon (10 filmetoj entute)

Ĝuu ĝin!

bildo de Pablo

2 kantetoj por Haloveno

Mia filino venis el la lernejo kantante pri Haloveno.

 

Mi esperantigis tiujn kantojn, sufiĉe facile.

 

Jen la monstro,

mia monstro

kara monstro Frankenstein*.

Jen la plej timinda monstro,

pli timinda ol iu ajn.

 

 

Jen la monstro,

mia monstro

kara monstro Graf' Drakul'.

Jen la plej timinda monstro,

pli timinda ol iu ajn.

 

 

*Frankenstein, prononcita kvazaŭ "Frankestajn".

 

Uzu la muzikon "Oh, my darling Clementine"

https://www.youtube.com/watch?v=arL3QzNBc6A

 

VIDEO-KANTO

ŜIN MI AMAS -McCartney/Lennon- esperantigo: Emanuele Rovere - el la KD de Manŭel "Duonvoĉe... tutkore" - 2011

bildo de emanuele rovere

VIDEO-KANTO

MANUELA -R. Granata- esperantigo: Emanuele Rovere - el la KD de Manŭel "Duonvoĉe... tutkore" - 2011

bildo de emanuele rovere

VIDEO-KANTO

NUN AŬ NENIAM -Di Capua/Capurro- esperantigo: Emanuele Rovere - el la KD de Manŭel "Duonvoĉe... tutkore" 2011

bildo de emanuele rovere

VIDEO-KANTO

PENSU PRI MI -M.Grever- esperantigo: Emanuele Rovere - el la KD de Manŭel "Duonvoĉe... tutkore"- 2011

bildo de emanuele rovere
Abonrilata enhavo


povigita de