Ensaluto

kino

bildo de noktema

Esperanta Kinofestivalo: Kino Sen Limoj

el verdeskribitaj sensencaĵoj:

 

 

ĉu vi estas kreema?
ĉu vi havas ciferan fotilon aŭ kameraon?

 

se vi respondis "jes" al la supraj demandoj, vi povas partopreni en la UNUA Esperanta Kinofestivalo!

 

la kinofestivalo nomiĝas "Kino Sen Limoj" kaj ĝi okazos en São Paulo, Brazilio la 10an - 13an de julio. krom kinaj furoraĵoj, la kinofestivalo ankaŭ prezentas konkursan programon pri mallongaj filmoj! iu ajn rajtas partopreni, do bonvolu disdoni la informojn!

 

oni povas plu legi pri la kinofestivalo ĉe la officiala TTT-ejo http://kinofestivalo.org kaj ĉe la Libera Folio.

 

bonŝancon al ĉiuj partoprenantoj!

La unuaj du animaciaj filmoj en Esperanto

Lastatempe, animacio aliĝis al la kino de Esperanto!

ĈAPELOJ estas la unua animacia filmo en Esperanto.  Ĝi estas tradicie desegnita sur papero.  Kvankam ĝi enhavas neniun parolitan dialogon, la ŝercoj estas nur eblaj pere de Esperanto.  Oni spektu ĝin jene:

http://vimeo.com/19185725

 

NEĜULOJ, estas pli mallonga filmeto, animaciita per la softvaro Adobe Flash.  Voĉe aktoris rekoneblaj radiistoj el Esperantujo.  Ĝi spekteblas jene:
http://vimeo.com/19186147

 

bildo de traevoli
Abonrilata enhavo


povigita de