Ensaluto

klaku

bildo de Pablo

Cxu revivigi (aux mortigi) klaku-on?

Mi ne klarigos, kio estas klaku (nur vizitu http://klaku.net/), sed nun, estas videble por ĉiuj, ke ĝi estas fantomo, kaj ke ĝi ne atingis sian celon.

Por ke ĝi reviviĝu, estas necese, ĉefe, homoj kiuj sendu kaj voĉdonu. Sed ĝi estas malkomforta retejo

Kiel esperantistoj, ni ĉiuj scias, kio signifas "kriza maso", kaj al klaku mankas geuzantoj.

Mi pensas, ke ne indas revivigi ĝin, sed mortigi ĝin por renasko, kun kelkaj modifoj:

1. Almenaŭ 20 homoj, por ke aperu almenaŭ 20~30 novaj novaĵoj, kaj 5 novaj en la ĉefpaĝo, se ne, klaku perdos la hazarda vizitanto,

2. Teĥnike, rekomenci, bazita sur la kodo de la hispana meneame (http://meneame.wikispaces.com/Traducciones). Antaŭ ol drupaligi ĝin, la kodo estis forko de meneame. Oni necesos fini esperantigi la retejon. Tio estas tediganta laboro, do, antaŭ ol fari tion, oni necesas certi, ke minimuma kvanto da homoj estas kompromititaj, se ne por traduki, almenaŭ por uzi la retejon (voĉdoni, komenti...) kiam ĝi pretu.

Se tio ne plenumigos (ĉefe la 2a punkto, la 1a estas opinio), mi pensas, ke estas pli utila mortigi la retejon, ol vidi tiun mortvivantan.

Ĉu iu mal/samopinias?

bildo de Dima Ŝevĉenko

Helpu evoluigi Klaku!

Klaku.net funkcias jam pli ol 3 jarojn kaj iĝis relative populara servo inter esperantistoj.
Ni planas baldaŭ plibonigi ĝin. Pro tio ni petas viajn konsilojn. Ĉefaj temoj estas:

- Teknikaj eblecoj. Kiuj eblecoj mankas? Kiujn eblas plibonigi?
- Aspekto. Ĉiuj konsiloj rilataj al la aspekto de Klaku!.
- Lingvaj eraroj kaj ne tradukitaj partoj.

Se vi havas iujn ideojn aŭ konsilojn, publikigu ilin sube per la komentoj.
Ankaŭ specialan paĝon en Klaku.net:
http://www.klaku.net/enhavo/helpu-evoluigi-klaku

Kun bondeziroj,
administranto de Klaku.net

Abonrilata enhavo


povigita de