Ensaluto

Kongreso

bildo de Dang Van Thuyet

La 5a Kongreso de Vjetnama Esperanto-Asocio

 Dimanĉon, la 29a de Septembro 2013, ĉe Hanojo okazis sukcese la 5a Kongreso de Vjetnama Esperanto-Asocio. Jen estas la perioda Kongreso por tempo de 2013 ĝis 2015. Por legi detalojn bv. vidu ĉe : http://www.j.mp/15WBJ44

Tri tagoj en Kalio

[Ĉi tiu estas elĉerpaĵo el mia taglibro. Kvankam mi ĝin skribas en la hispana, ĉi tiu parto estis originale verkita en Esperanto. Temas pri mia ĉeesto en la 18-a Kolombia Kongreso de Esperanto. Vi povas vidi la tradukon al la hispana en mia hispanlingva blogo: http://kreverk.blogspot.com/2012/11/tri-tagoj-en-kalio.html.]

MARŜADO TRA DUON-KALIO. Kalio, S 3 ♏ 2012.

Kun mia teléfono tute mortinta, mi ne portis horloĝon, do mi decidis leviĝi tiel frue kiel mi vidu la sunlumon trans la fenestreto de la ĉambro. Tiel estis; mi leviĝis, baniĝis kaj vesti

ĝis; kiam mi redonis la ŝlosilojn de la ĉambreto, la gastigistino respondis, ke estis la sesa kaj duono de la mateno; ho, pli frue ol mi pensis—tro frue. Mia hipotiroidismo devigis min serĉi akvon por transgorĝigi mian medicinaĵon kaj atendi dum almenaŭ duonhoro antaŭ ekmanĝi. Post marŝi iom kaj sidiĝi dum kelka tempo en bela placeto kun akvofonto, mi finfine serĉis manĝejon. Mi ne havis la adreson de la lernejo kie la Kongreso okazus, do mi serĉis tuj interretejon; mi profitis por paroli kun Aleĥandra kaj revizii mian retpoŝton; la kongresejo ne estis proksime al mia tiama pozicio, sed mia decido estis la jena: mi havis ankoraŭ unu horon antaŭ la ekhoro de la evento (la deka matene), do mi ne irus tuj per veturilo, sed mi marŝus tiudirekten kaj, kiam la horo alvenus, mi prenus taksion, jam pli malmultekostan pro la alproksimiĝo. Mi jam estis reteleofoninta Linan; ŝi estis en sia universitato; ni reparolus nokte.

bildo de kreverk

kongreso IJK en Ukrainio

Dum miaj ferioj dum Julio mi kaj mia amatino vojaĝis trajne al Ukrainio, kie la Internacia Junulara Kongreso okazis, tra la urboj Utreĥto, Muniko, Vieno, Budapesto, Kijivo, Varsovio, Berlino, Utreĥto. Vi povas legi pri miaj tutaj ferioj sur mia rettaglibro. Ĉi-sube estas raporto de nur niaj aventuroj en Kijivo, la kongresurbo.

La 11an Julion ni prenis la nokttrajnon de Budapesto al Kijivo. Estis unua klaso, sed ne tre luksa. Tamen ni ricevos rusan teon en vere rusa glaso de la vagonĉefino! Ni alvenis en Kijivo malfrue. Bonŝance ni estis akceptitaj de Nataŝa, esperantistino kiu tre afable helpis nin kuniri al la bazejo (la centra loko de kongreso) de la kongreso kaj aliaj aferoj. La duan tagon en Kijivo la IJK ne jam komenciĝis. Tamen estis kelkaj aliaj esperantistoj en la bazejo kaj ni iris al iu "Esperanto-insulo"! La akvo estis bontemperatura, do ni ĝue naĝis kaj la homoj sur la insulo estis tre amuzaj.

La 14an Julion, la trian tagon en Kijivo ni spertis malordan komencon de IJK. Jasmijn tute maltrafis la oficialan malfermon kaj mi maltrafis la komencon de tio. Ĝenerale la organizo de IJK estis terure ĥaosa! Tamen ĉiuj organizantoj (kaj ankaŭ partoprenantoj) estis tre bonvolaj, tiel ke la IJK estis, kvankam la ĥaoso, tre agrabla. Mi neniam pensis ke internaciaj kongresoj estas tiel amuzaj. Kaj ni vere vidis ke esperanto simple funkcias tre bone por tia afero. Nun mi finfine komprenas kial homoj uzas la terminon "internacia lingvo" senambigue egale de "esperanto". Vespere estis muzikvespero. Tio okazis ĉiujn vesperojn. La kvaran tagon ni naĝis en la parko. Mi ankaŭ estis en la sankta akvo, sed mi nur aŭdis poste ke tiu baneto apud la lago estis sankta. Hmm, mi ne sentas malsame... Tamen se ekzistas ĉielo kaj infero, kio estas tre tre tre malverŝajna, eble la ŝanco ke mi iru al la ĉielo anstataŭ infero nun estas iomete pli granda.

bildo de hulten
bildo de Dima Ŝevĉenko

Pola Radio pri Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la 96-a UK

Fine de la elsendo okazas interparolo kun Dima Shevchenko, la komisiito de UEA pri la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ UK:

http://retradio.posterous.com/eelsendo-el-la-25042011

IREM de la 22a ĝis la 26 a de aprilo 2011 en Seto ĉe Mediteraneo

La kongresa renkontiĝo de 2011 ne maltrafebla kun

ARTA PROGRAMO RIĈOPLENA, (kunvenoj, prelegoj, ekskursoj, filmo, teatro, koncertoj)

Interasocia kongreso IREM de la 22a ĝis la 26 a de aprilo 2011 en Seto ĉe mediteraneo.

La arta programo de IREM estos kaj danciga kaj etosiga kun elstaraj esperanto-artistoj kiuj prezentiĝos :
- FAMo
- Jacques Yvart kun koncerto omaĝe al Georges Brassens (estos la datrevena jaro Brassens)
- Kaj Tiel Plu
- Kapriol' !
- Patric
- Teatro-Trupo de Tuluzo
- JoMo kaj Solniŝka

- Dominique Gautier prezentos sian filmon pri la Esperanto-movado premiere.

Ĉio pri IREM disponeblas ĉe :

http://esperanto.sete2011.free.fr/irem.php?Lingvo=eo&Temo=Bonvenon

ALIĜU TUJ antaŭ ol tro malfruos !!!

bildo de VINILKOSMO

IERM de la 22a ĝis la 26 a de aprilo 2011 en Seto ĉe Mediteraneo

La kongresa renkontiĝo de 2011 ne maltrafebla kun

ARTA PROGRAMO RIĈOPLENA, (kunvenoj, prelegoj, ekskursoj, filmo, teatro, koncertoj)

Interasocia kongreso IERM de la 22a ĝis la 26 a de aprilo 2011 en Seto ĉe mediteraneo.

La arta programo de IREM estos kaj danciga kaj etosiga kun elstaraj esperanto-artistoj kiuj prezentiĝos :
- FAMo
- Jacques Yvart kun koncerto omaĝe al Georges Brassens (estos la datrevena jaro Brassens)
- Kaj Tiel Plu
- Kapriol' !
- Teatro-Trupo de Tuluzo
- JoMo kaj Solniŝka

- Dominique Gautier prezentos sian filmon pri la Esperanto-movado premiere.

Ĉio pri IREM disponeblas ĉe :

http://esperanto.sete2011.free.fr/irem.php?Lingvo=eo&Temo=Bonvenon

ALIĜU TUJ antaŭ ol tro malfruos !!!

bildo de VINILKOSMO
bildo de Dorneles

5a Kongreso de E-o de la Ŝtato San-Paŭlo

La 5a Kongreso de E-o de la Ŝtato San-Paŭlo (sudoriente de Brazilo) okazos inter 09-11/okt. en Piracicaba (Piracikabo) kaj ĝia ĉeftemo estos 'Kiel adaptiĝi al la Interreta Erao'. Mi planas partopreni en ĝi. Pliaj informoj ĉe www.easp.org.br

bildo de Dameda71

Nia Klubo

Saluton!

Ni estas novaj en Esperanto.com, kaj ni bonvenas vin ekkoni nin.  Ni estas la Esperanto-Societo de Vaŝingtono, en Vaŝingtono, DK, la ĉefurbo de Usono.

Ni ĵus gastigis la usonan Landan Kongreson de Esperanto antaŭ unu semajno.

Vidi nian retpaĝon tie ĉi:

http://www.esperantodc.org

 

Abonrilata enhavo


povigita de