Ensaluto

kontraŭjudismo

La muftio de Jerusalemo: “Muzulmanoj devas mortigi judojn”

En solenaĵo okaze de la 47-a datreveno de la fondiĝo de Fatah, la muftio de Jerusalemo klarigis ke muzulmanoj estas admonitaj mortigi judojn. Tio estis telesendita en palestina televido la 9-an de januaro:

Parolanto en la Fatah-solenaĵo:

“Nia milito kun la posteuloj de la simioj kaj porkoj (tio estas judoj)
estas milito de religio kaj kredo.
Longe vivu Fatah! [Mi invitas vin,] nia estimata Ŝejko.”

La muftio Muhammad Hussein alvenas al la podio kaj diras:

“Antaŭ 47 jaroj la [Fatah-]revolucio komenciĝis. Kiu revolucio? La moderna revolucio de la historio de la palestina popolo. Fakte, Palestino en sia tuteco estas revolucio, ekde [Kalifo] Umar venis [por konkeri Jerusalemon en jaro 637], kaj pludaŭras hodiaŭ kaj ĝis la Tempofiniĝo. La solida hadito (tradicio atribuita al Muhamedo), [trovita] en la du solidaj kolektiĝoj, Bukhari kaj Muzulmanoj, diras:
“La Tago [de la Juĝo] ne alvenos ĝis kiam vi luktos kontraŭ la judoj.
La judo kaŝiĝos malantaŭ ŝtonoj aŭ arboj.
La ŝtonoj aŭ la arboj diros:
‘Ho muzulmano, servanto de Alaho, estas judo malantaŭ mi, venu kaj mortigu lin.’
Escepte de la Gharqad-arbo [kiu silentos].
Tial ne estas surprizo ke vi vidas Gharqad[-arbojn]
ĉirkaŭ la [israelaj] setlejoj…”

Fonto: Palestinian Media Watch (en la angla)

Pliaj informoj…

bildo de Tom Nylund

Spektinda kaj spektenda filmo pri antisemitismo (anglalingva)

Vere spektinda kaj spektenda anglalingva filmo pri antisemitismo:

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.

Listo de ĉiuj artikoloj.

bildo de Tom Nylund

Vivi kiel judo en la sveda urbo Malmö

Sekvas ia resumo/parta traduko de svedlingva artikolo pri la situacio de la judoj en la sveda urbo Malmö. La teksto povas esti ŝokiga por tiuj kiuj neniam aŭdis pri la situacio de Malmö. Mi faris la tradukon ĉar estas tute necese ke homoj sciiĝas pri la situacio. Jen ligilo al la svedlingva artikolo.

Li piediras sur strato en Malmö. Li preterpaŝas la preĝejon Johanneskyrkan kie sidas tri junuloj. Kiam li preterpaŝas ilin, ili krias: ”Vivu Palestino!”. Li faras du pliajn paŝojn kaj la junuloj denove krias: ”Damna judo!”. Li plilongigas siajn paŝojn. Li preskaŭ kuras kiam la junuloj pliintensigas la retorikon: ”Subtenu Hitler!”.

Lia koro batas kiam li surpaŝas la straton Södra Förstadsgatan. Li rapide rigardas malantaŭen. Ne ŝajnas ke ili lin sekvas. Li daŭrigas sian piediradon.

Sur la strato Södra Skolgatan nigra BMW malakceliĝas. La pulso de li pliintensiĝas denove kiam li rimarkas ke la kondukanto kaj la pasaĝeroj rigardas lin. Unu el ili mallevas la aŭtopordan fenestreton kaj krias: “Fucking judo!”.

Pri kiu temas? Temas pri la rabeno de Malmö, Shneur Kesselman. Dum liaj ses jaroj en la sveda urbo Malmö li spertis ĉirkaŭ 70 incidentojn. Oni ĵetis pomkernujojn kaj malplenajn boteletojn sur lin. Oni lin ĉikanadis en aŭtobuso. Homoj kraĉis al li.

- Mi ne volas troigi. 70 incidentoj estas mia takso sen troigi, klarigas Kesselman.

Li bone parolas la svedan, kun usona elparola nuanco.

- Mi partoprenis je lingvokurso por enmigrintoj. Ĝi estis bona.

Kesselman elkreskis en la usona urbo Detrojto. Kiel 25-jara li translokiĝis al Malmö por labori kiel rabeno. La juna rabeno ne estis preparita kiam li la unuan fojon fariĝis celtabulo por la malamo kontraŭ judoj de la stratoj de Malmö.

bildo de Tom Nylund

Fejsbuka milito: paĝo forigita – novaj jam aperis

Mi ĝisdatigas tiun ĉi aritkolon laŭbezone.

Hieraŭ mi publikigis peton raporti Fejsbukan paĝon kiu instigis al tria intifado kontraŭ Israelo kaj nun mi povas komuniki al vi ke tiu paĝo estis hodiaŭ matene forigita. Mi sukcesis vidi la paĝon antaŭ ol ĝi estis forigita kaj tiam preskaŭ 350 000 homoj estis klakintaj la butonon “Ŝati”. La nombro do kreskis per 10 000 post kiam mi publikigis la blogafiŝon. Skribante ĝin la nombro ja estis 340 000.

Tiun batalon ni venkis, sed la milito jam ne estas venkita ĉar aperis novaj paĝoj! Kaj bedaŭrinde eblas ke la jam forigita paĝo denove estos publikigita.

Mi ekde junio 2010 blogis pri Israelo kaj de tempo al tempo miaj artikoloj vekis diskutojn kio estas tute bona afero. La konflikto inter Isarelo kaj la palestinanoj vekas multajn sentojn kaj pensojn. Oni povas havi ajnan vidpunkton pri la konflikto, sed instigado al nova intifado estas malbonega afero. Oni neniujn konfliktojn povas solvi perforte. La antaŭaj intifadoj kaŭzis multe da mortoj, vunditoj kaj homa suferado.

Bedaŭrinde novaj paĝoj aperis, kio vere montras ke nia mondo malsanegas. Se vi interesiĝas pri pliaj informoj pri la afero mi sugestas al vi Google-serĉi per la vortoj “tria”, “intifado” kaj “Fejsbuko” en via gepatra lingvo ĉar kompreneble en la esperanta ne troviĝas informoj pri la afero.

Legu pri la afero se vi volas kaj raportu la paĝojn se vi volas. Jen ligiloj al kelkaj novaj paĝoj kiuj instigas al tria intifado kontraŭ Israelo. Ĉi-sube troviĝas la peto kaj la instrukcioj de la hieraŭa blogafiŝo kaj ankaŭ kelkaj ligiloj kaj unu filmeto.

Ligilo 1

Ligilo 2

La hieraŭa peto:

bildo de Tom Nylund

Letero al amikoj de la palestinanoj

Tiu ĉi artikolo estas skribita el norvega vidpunkto, sed malgraŭ tio la artikolo tute bone legeblas de ĉiuj.

Kara amiko de la palestinanoj!

Ni dum longa tempo sekvis la evoluon en la najbaraĵo de viaj amikoj kaj tial permesas al ni doni al vi kelkajn observojn kiujn ni faris koncerne ilian situacion.

La palestinanoj bonŝance ne statas tiel malbone kiel certaj volas aserti.

Ni ofte ekhavas la impreson ke viaj amikoj loĝas en la plej malbona najbaraĵo en la mondo. Estas evidente ke ili ne loĝas en la plej bona, sed ankaŭ ne en la plej malbona.

Kiam UN rangigas la landojn de la mondo laŭ variabloj kiel antaŭvidata vivodaŭro, kapablo legi kaj skribi, nivelo de edukado, Malneta Enlanda Produkto (MEP) po enloĝanto kaj aĉetpovo, la palestinanoj en Cisjordanio kaj la Gaza-strio estas kiel 106-aj (HDI-tabelo de 2008).

Kiel komparo la arabaj fratoj kiuj loĝas muron ĉe muro, la sirianoj kaj egiptoj, estas respektive kiel 105-aj kaj 116-aj. La palestinanoj rangiĝas pli bone ol la meznombro de la arabaj landoj koncerne ĉiujn ĉefnombrojn pri vivodaŭro kaj edukado. Popoloj en pli ol 70 ŝtatoj kaj regionoj en la mondo estas pli malbonaj en tiu ĉi rangiĝo ol viaj amikoj.

Tiuj ĉi nombroj estas des pli impresaj kiam ni konsideras ke pluraj palestinaj grupoj estas elektintaj militadon kontraŭ la najbarŝtato kiel ĉefan strategion.

En jaro 2009 estis pli kaj pli ofte raportita pri forta ekonomia kresko en Cisjordanio. Tio aparte dependas de tio ke la Palestina Aŭtoritato havigis pli efikajn policistarojn por starigi publikan ordon.

La palestinanoj travivas multe malpli da militoj ol multaj aliaj popoloj.

Ankaŭ koncerne militojn kaj armitajn konfliktojn la palestinanoj ne statas plej malbone.

bildo de Tom Nylund

Amiko de Israelo ne malamas palestinanojn

En tiu ĉi blogo mi ĝis nun ĉefparte defendis la judan popolon kaj ĝian patrujon – Israelon. Kiel ĉiuj scias la judoj estas la plej persekutata popolo en la mondo. La celo de la fondado de Israelo en jaro 1948 estis krei sekuran havenon por la juda popolo – sekuran lokon kie la juda popolo estus povonta vivi en sekureco kaj trankvilo.

Dum la jarmiloj la juda popolo estis trafata de multe da malamo. Hodiaŭ tiu ĉi malamo ĉefparte ne estas celata al la juda popolo sed al ĝia hejmlando Israelo. La ĉefparto de la malamo venas el la najbaraj landoj de Israelo.

En la mondo troviĝas multaj konfliktoj kaj oni povus blogi pri multaj el tiuj. Malgraŭ tio mi blogas pri la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj. La kaŭzo estas ke tiu ĉi konflikto daŭre estas aktuala. Troviĝas konfliktoj pri kiuj oni bedaŭrinde tute ne raportas. Raportoj pri Israelo tamen aperas tre ofte en la amaskomunikiloj.

Samkiel la juda popolo dum la historio havis multajn malamikojn, ĝia hejmlando havas hodiaŭ multajn malamikojn. Tiel malamata lando bezonas amikojn. Mi estas amiko de Israelo kaj la juda popolo. Tio tamen ne signifas ke mi estus malamiko de la palestinanoj.

Miaopinie estas malfacile – se ne tute neeble – kompreni la palestinanojn se oni ne posedas bazan komprenon pri Israelo. La rajto de Israelo ekzisti estas multfoje pridubata. En tiu ĉi blogo mi defendas la rajton de Israelo ekzisti. Tio ne signifas ke mi aŭtomate subtenas ĉion kion Israelo faras. Tamen oni memoru ke Israelo estas tre minacata lando. Tion oni pripensu antaŭ ol oni juĝas pri la agadoj de Israelo. Ĉar la lando estas tiel minacata tiu ĉi lando ankaŭ havas la rajton sin defendi – samkiel ĉiuj aliaj landoj.

Samkiel troviĝis (troviĝas) multaj malveraĵoj pri la juda popolo dum la historio, troviĝas hodiaŭ tre multe da malveraĵoj pri Israelo. Bedaŭrinde tiaj malveraĵoj estas eĉ diskonigitaj fare de la amaskomunikiloj.

bildo de Tom Nylund

Kritikado de Israelo kaj kontraŭjudismo

Tradukita el la sveda: Israelkritik och antisemitism. La artikolo aludas al la sveda debato pri la Mezoriento, sed tio ne estas problemo ĉar la informoj aplikeblas tutmonde.

En la sveda debato pri la Mezoriento iuj debatantoj estas foje akuzitaj esti kontraŭjudistoj. Multaj porpalestinaj debatantoj diras male ke porisraelaj aŭ judaj debatantoj utiligas la nocion kontraŭjudismo kiel batalilon por subfosi efektivajn argumentojn. Sveda Israelinformejo kompreneble opinias ke oni rajtas kritiki la israelan ŝtaton, precize kiel oni rajtas kritiki ĉiujn aliajn landojn en la mondo konforme al la parollibereco. Troviĝas tamen okazoj kiam kritiko de la israela ŝtato transiras fariĝi kontraŭjudismo.

Kontraŭjudismo signifas malamon de judoj kaj diskriminacion de judoj. Troviĝas aro da malnovaj antaŭjuĝoj kaj mitoj pri la juda popolo kiuj ankoraŭ pluvivas (por pliaj informoj pri tiuj vidu ekz. http://eo.wikipedia.org/wiki/Kontraŭjudismo).

Per la fondiĝo de la israela ŝtato ankaŭ la kontraŭjudismo ŝanĝiĝis. Israelo ja estas la hejmlando de la juda popolo kaj per tio nova formo de kontraŭjudismo evoluis kiu celas Israelon. Tiu ĉi formo aperas de tempo al tempo en la debato pri Mezoriento kaj por ke oni scius kiam tio okazas ni ĉi-sube listigis la tri plej oftajn ekzemplojn pri kiam kritiko kontraŭ Israelo transiras al kontraŭjudismo. Tio tamen ne estas ia tute kompleta listo kaj ankaŭ kontraŭjudismo de la malnova tipo troviĝas en la debato pri Mezoriento.

1. Pridubado de la ekzisto de Israelo

bildo de Tom Nylund

La demonecigo de Israelo

Israelo estas ofte priskribita per la jenaj vortoj:

  • Israelo malobservas internaciajn leĝojn.
  • Israelo devus esti punita pro sia aĉa konduto.
  • Israelo estas reĝimo.
  • Israelo estas rasisma ŝtato.
  • Israelo estas apartisma ŝtato (apartheid).
  • Israelo estas nazia ŝtato.

Sekvas kelkaj pripensadoj pri tiuj ĉi priskriboj:

bildo de Tom Nylund

La sekurecaj konsideroj de Israelo

Parolante pri la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj oni devas konsideri la cirkonstancojn en kiuj Israelo estis kaj estas. La tuta konflikto devus esti unika. Neniu alia lando geografie tiel malgranda estis tiel multajn fojojn atakita de tiel multaj landoj. Israelo estis atakita en 1948, 1967 kaj 1973. Tiuj spertoj de Israelo postulis ke la lando devis fari aranĝojn rilatantajn al sekureco – samkiel ĉiu ajn alia lando farus estante en simila situacio.

La unua severa minaco kontraŭ Israelo okazis en 1948. Tuj post la sendependa deklarado Israelo estis atakita de siaj najbaraj landoj. Israelo venkis tiun ĉi militon. Du ĉefaj rezultoj de tiu ĉi milito estis ke Israelo konservis sian sendependon kaj ke proksimume 700 000 palestinaj araboj fuĝis.

bildo de Tom Nylund
Abonrilata enhavo


povigita de