Ensaluto

kristanismo

bildo de Takács Sándor

Dimanĉa evangelio - 12.12.2010.

Mateo 11:2-11
En tiu tempo Johano estis en malliberejo,
sed li aŭdis pri la faroj de Kristo.
Tiam li sendis kelkajn el siaj disĉiploj, por demandi lin:
„Ĉu estas Vi, kiu devas veni, aŭ ĉu ni devas atendi alian?“
Jesuo respondis:
„Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi aŭdas kaj vidas:
blinduloj vidas, lamuloj iras piede, lepruloj estas purigataj,
surduloj aŭdas, mortintoj leviĝas,
kaj al malriĉuloj estas anoncata la evangelio.
Beata estas tiu, kiu fidos al mi.“
Kiam ili reiris al Johano,
Jesuo komencis paroli al la homamasoj pri li:
„Por kion vidi vi iris en la dezerton? Ĉu junkon skuatan de la vento?
Kion do? Ĉu homon lukse vestitan?
Sed tiuj, kiuj portas luksajn vestojn,
troviĝas en la palacoj de la reĝoj.
Kion vi volis vidi? Ĉu profeton? Jes, mi diras al vi, eĉ pli ol profeton.
Li estas tiu, pri kiu estas skribite:
‚Jen mi sendas antaŭ vi mian heroldon, kiu preparos al vi la vojon.‘
Vere mi diras al vi:
Inter naskitoj de virinoj ne estis pli granda ol Johano, la Baptisto.
Tamen la plej malgranda en la regno de la ĉielo
estas pli granda ol li.“
Fonto: Kristanaj Fontoj - http://fontoj.net/

 

Dimanĉa evangelio - 05.12.2010.

bildo de Takács Sándor

Dimanĉa evangelio - 28.11.2010.

Mateo 24:37-44

Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo. Ĉar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaŭ la diluvo, oni manĝis kaj trinkis, edziĝis kaj edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj oni ne eksciis, ĝis la diluvo venis kaj forprenis ĉiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo. Tiam du viroj estos sur kampo: unu estos prenita, kaj la alia lasita; du virinoj estos muelantaj apud muelilo: unu estos prenita, kaj la alia lasita. Tial viglu; ĉar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos. Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu gardoparto venos la ŝtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi. Tial vi ankaŭ estu pretaj; ĉar en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de homo venas.

 

Fonto: The Sword Project - http://www.crosswire.org/sword/index.jsp


bildo de Takács Sándor
Abonrilata enhavo


povigita de