Ensaluto

laborista klaso

La manoj oraj

Jen kanzono de Bernard Lavilliers (Bernar' Lavilje') pri la detruo de laboro en la industriaj urboj de Francio. Ĝi nun kvazaŭ iĝis himno de unu el la kandidatoj por  prezidanteco de Franca Respubliko.

https://www.youtube.com/watch?v=Qh9feSaNS4Q

https://www.youtube.com/watch?v=C_FrCekiYSY

La manoj oraj

Granda nigra suno ŝvebas sur la valo,

Silentaj kamenoj, fermita portalo,

Senmovaj vagonoj, morta citadelo,

Ne plu oranĝa flamo en griza cîelo.

 

Ili similas nokte al antikvaj kasteloj

Ronĝitaj de veproj – de frosto kaj ŝtelo,

Frostiga ventego pulvoron forblovas,

Metala giganto, kiu fordrivas.

 

Mi volas labori plu, daŭre plu labori,

Forĝi ruĝan ŝtalon per miaj manoj oraj,

Daŭre plu labori, daŭre plu labori,

Ruĝa ŝtalo kaj manoj oraj.

 

Mi vivadis tie - en tiu fabriko

Miaj pulmoj - mia sang' kaj miaj strikoj

Senestontec' tie – malofta somero

Kvazaŭ ruĝa truo borita en espero

 

Ili similas nokte al militŝiparo

Batita de ondoj, ronĝita de maro,

bildo de Tjeri
bildo de lariko

Ŝerco: Pri Politiko

Knabo diris al sia patro, "Paĉjo, klarigu politikon al mi."

La patro diris, "Filĉjo, politiko funkcias kiel nia familio.  Mi, ekzemple, estas kapitalismo, ĉar mi liveras la monon al la familio.  Via patrino mastrumas kaj ordigas la domon kaj planas familiajn aferon, tial ŝi estas la registaro.  La vartistino estas la laborista klaso.  Ni faras ĉion por vi, la popolo, kaj por via beba frato, la estonteco.

"Vi estas tre inteligenta kaj observema knabo.  Pensu pri tio kion mi diris al vi, kaj observi tion kio okazas en nia domo, kaj vi povas kompreni politikon.  Kiam vi komprenas, klarigu al mi tion, kion vi lernis."

La knabo pripensis la novan informon, sed unue li ne komprenis.  Post semajno, malfrue en la nokto, la plorado de lia beba frato vekis la knabon.  Li iris en la ĉambro de la bebo kaj konstatis, ke la bebo ploris pro tre merdplena vindtuko.  La knabo rigardis en la dormĉambro de siaj gepatroj.  Tie, lia patrino dormis profunde, sole.  La pordo de la ĉambro de la vartistino estas ŝlosita, sed tra la ŝlosiltruo la knabo vidis sian patron en la lito kun la vartistino.  Naŭzite la knabo reenlitiĝis.

Je la sekva tago, la knabo diris al sia patro, "Patro, nun mi komprenas politikon."

"Nu, filĉjo, diru al mi tion, kion vi komprenas."

Abonrilata enhavo


povigita de