Esperanto.com: nia komunumo

leĝo

bildo de Tom Nylund

Kien estas iranta la araba mondo?

Subite okazis io kion neniu povis atendi. Subite ekbolis la araba mondo kaj la mondo spertis ion subitan kaj tute neatenditan. Ĉiuj surpriziĝis.

Dum la tiel nomata araba printempo la plej teruraj flankoj de la homaro (denove) montriĝis. Homoj surstrate protestas, sed ili frontas pafantajn reprezentantojn de la armeo de la lando en kiu ili protestas. Protestoj okazis en pluraj landoj dum multaj monatoj. Sed kien estas iranta la araba mondo?

En la araba mondo kreskis nova generacio, nova generacio de homoj kiuj laciĝis pro la situacio kiu regas en la landoj en kiuj ili vivas. Kompreneble estis atendite ke io iam okazos, sed la subiteco, forteco kaj rapideco de la okazaĵoj en la araba mondo surprizis la tutan mondon.

La novaj teĥnikaĵoj efikis al la revolucioj. Homoj havigis bildon de la ĉirkaŭa mondo per iloj kiel interreto. Ebliĝis kompari ilian propran mondon kun la ĉirkaŭa mondo kaj estiĝis plifortigita konscieco pri la situacio en kiu ili estas vivantaj.

La novaj teĥnikaĵoj ankaŭ efikis al la efektivigado de la revolucioj. Kiel oni organizas protestojn tiel ke multaj homoj en mallonga tempo povas kunveni en specifa loko? Tio hodiaŭ okazas per iloj kiel Fejsbuko, Tujtero kaj poŝtelefonoj. Unu mesaĝeto kaj ĝi disvastiĝas rapide kaj facile. Kaj la aŭtoritatoj nenion povas fari…

La mondo esperas ke la araba mondo faros paŝojn al plia demokratieco, libereco kaj malfermiteco. Kaj kompreneble tio vere estas dezirinde. Sed tio ne estas facilaĵo.

Demokratieco ne nur signifas liberajn elektadojn, sed demokratieco precipe signifas demokratiecan pensadon. Tian pensadon homoj vivintaj en diktaturoj ne havas kaj ne eblas havigi tian pensadon en mallonga tempo. Tio postulas multe da tempo.

bildo de Tom Nylund

Kiel atingi pacon inter Israelo kaj la palestinanoj?

Ŝajnas ke la atingado de paco inter Israelo kaj la palestinanoj estas eterna projekto kvankam oni multe faris por klopodi atingi pacon.

Oni tamen devas esti preta vidi historiajn faktojn. La historio montras ke pliigo de palestina memdetermino aŭtomate signifis plikreskon de perforto kaj terorismo. En la 1990-aj jaroj estis starigita la Palestina Aŭtoritato. La plejmulto de la palestinaj araboj subiĝis al tiu ĉi aŭtoritato. Sed tiu ĉi paŝo ne signifis plian pacecon, sed estis lanĉita dua intifado.

En jaro 2005 Israelo tute retiriĝis el la Gaza-strio, sed Hamaso ekregis tie kaj plintensiĝis la raket- kaj grenadopafado. Tiu ĉi paŝo ankaŭ ne signifis plikreskon de paceco, sed signifis plikreskon de la perforto kaj terorismo.

La plej ŝokiga fakto estas ke ŝajnas ke la internacia komunuma ne havas tiel multe da zorgoj pri tiuj ĉi faktoj. Ŝajnas ke oni ne vidas tiujn ĉi faktojn ke plia palestina memdetermino kvazaŭ aŭtomate signifis plikreskon de perforto kaj terorismo. Logike oni devus kritiki la palestinan estraron pro tio kaj ankaŭ alpremi al la palestinanoj, sed tamen en pli kaj pli granda rondo oni konsideras Israelon kiel la ununuran al kiu oni devas alpremi.

Hamaso estas terororganizaĵo kies celo estas detrui Israelon. La pacprocezo ĝis nun estis tre komplika, sed ĝi eĉ plikomplikiĝis kiam Fatah kaj Hamas iel repaciĝis ĵuse. Tio kondukis al retenado de palestina impostmono kolektita fare de Israelo ĉar Israelo kompreneble nek volas nek povas pagi tiun ĉi impotmonon al la palestinanoj pro tio ke la mono povas fali en la manojn de Hamaso.

La pacprocezo estis komplika ĝis nun sed ĝi eĉ plikomplikiĝis kiam Fatah kaj Hamaso ĵuse repaciĝis. Tiu repaciĝo havas malbonan efikon al kaj israelanoj kaj palestinanoj. Kie estas Hamaso tie estas problemo.

bildo de Tom Nylund

Okazegis: Jerusalemo, suda Israelo kaj la Gaza-strio

Dum longa tempo estis sufiĉe maltrankvile en Israelo, sed en decembro la raketatakoj el la Gaza-strio pliintensiĝis. Dum la pasinta semajno estis tre maltrankvile.

Merkrede en Jerusalemo okazis teroratako. Bombo eksplodis ĉe bushaltejo. Mortis unu virino kaj vundiĝis dekoj da homoj. Temis pri la unua teroratako de tiu speco en multaj jaroj.

Jen filmeto kiu montras la lokon post la teroratako:

Dum la pasinta semajno ankaŭ pluvis multe da raketoj kaj grenadoj en suda Israelo. Pluvis tiel multe ke estis malfacile nombri ilin. La lernejoj estis fermitaj en la urboj en suda Israelo. La israela armeo bombis en la Gaza-strio por detrui terorinfrastrukturon.

Pasis du jaroj de la milito kontraŭ Hamaso kaj ŝajnas ke denove la terororganizaĵoj en la Gaza-strio plifortiĝis. Bedaŭrinde en tro granda rondo oni konsideras Israelon kiel tiun kiu kaŭzas maltrankvilaĵojn en la regiono. Sed kiu en tiu kazo komencis pafi raketojn? Estis la terororganizaĵoj en la Gaza-strio!

Bedaŭrinde ankaŭ tro granda rondo ne ŝatas ke Israelo sin defendas, sed la kritikantoj nur kritikas kaj ne proponas alternativon. Se Israelo ne detruus la infrastrukturon de la teroristoj, kiel oni aliokaze povus malhelpi la raketpafadon? Ĉu la kritikantoj havas pli bonan sugeston?

bildo de Tom Nylund

Pluraj dekoj da grenadoj el la Gaza-strio en sudan Israelon

Hodiaŭ matene estis pluraj dekoj da grenadoj pafitaj en sudan Israelon el la Gaza-strio. Du homoj negrave vundiĝis, unu konstruaĵo damaĝiĝis kaj la loĝantaro estis admonita eniri en la bombŝirmilojn. Hieraŭ estis dek grenadoj pafitaj.

Silentas la mondo, sed imagu se Israelo estus pafinta grenadojn en la Gaza-strion! Tiuokaze la tuta mondo plendkriegus kaj la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj tuj kunsidus.

Hieraŭ fortoj amikaj al la registaro en Jemeno buĉis 40 manifestaciantojn kaj vundis 200. En Sirio fortoj buĉis 4 manifestaciantojn kaj vundis 100. La mondo neniel reagis.

En majo 2010 kiam israelaj fortoj sindefende pafis 9 ”pacistojn” (kun bastonoj kaj tranĉiloj alte levitaj por frapegi), tiam plendkriegis la mondo, la Konsilio de Sekureco kondamnis la agadojn de la israelaj fortoj kaj oni tuj postulis ke oni devas enketi pri la okazintaĵoj. Rimarku ke tio estis sindefenda ago.

Sed kiam totalismaj registaroj buĉadas siajn manifestaciantajn civitanojn nenio okazas.

Kie estas la kondamnoj kaj plendkriegoj pri la hieraŭaj hombuĉadoj en Jemeno kaj Sirio?

Kie estas la kondamnoj kaj plendkriegoj pri la hodiaŭaj grenadoj?

Kie estas la ĝustaj proporcioj?

Kie estas la justeco?

Kie estas la ekvilibro?

Pliaj informoj…

…en la angla: http://www.ynetnews.com/articles/0,7340,L-4044337,00.html

…en la hispana: http://www.aurora-israel.co.il/articulos/israel/Titular/36080/

…en la franca: jam ne aperis

…en la itala: jam ne aperis

bildo de Tom Nylund

Flugantaj malobservoj de la homaj rajtoj

En nia mondo daŭre okazas du fenomenoj. Ĉi tiuj du fenomenoj estas ligitaj al unu la alia.

1) Teroristoj en la Gaza-strio daŭre pafas raketojn kaj grenadojn en sudan Israelon.

2) La mondo silentas kaj fermas la okulojn antaŭ ĉi tiu unua fenomeno.

Jen anglalingva listo pri la raketoj kaj grenadoj pafitaj en sudan Israelon dum ĉi tiu jaro: http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Palestinian_rocket_attacks_on_Israel,_2011

Se vi ne komprenas la anglan, bonvolu traduki la paĝon en iun lingvon kiun vi komprenas per la tradukilo de Google.

Jen filmeto kiu montras raketon kiu surteriĝas proksime al konstruaĵo kie homoj estas. Tio okazis la 31-an de januaro. Bonŝance la raketo ne trafis la konstruaĵon. Observu ke ĉiu raketo kaj grenado malobservas plurajn rezoluciojn kaj la homajn rajtojn!

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

bildo de Tom Nylund

Israelo kaj la emociveka okupado

Rulantaj tankoj, ŝtonĵetantaj palestinaj junuloj, ardaj kaj emociplenaj paroloj ke la okupado estas kontraŭleĝa kaj ke Israelo tuj devas ĉesigi ĝin.

Tiel ŝajnas la okupado por ordinara homo. Kaj jes ja: laŭ rezolucio 242 Israelo devas retiriĝi el teritorioj kiujn la lando ekregis en jaro 1967. Tio estas la unua flanko de la afero. Sed troviĝas ankaŭ alia: la rezolucio ne nur devigas Israelon – ĝi devigas ankaŭ la palestinanojn kaj la najbarojlandojn de Israelo.

Troviĝas multaj opinioj pri multaj aferoj rilate al la konflikto en Mezoriento. La okupado ne estas escepto. Kutime oni opinias ke Israelo tuj devas retiriĝi el la okupataj teritorioj kaj ke Israelo malobservas internacian leĝon ne farante tiel. Sed bedaŭrinde la afero ne estas tiel simpla. La koncerna rezolucio ne nur devigas Israelon, sed ankaŭ la palestinanojn kaj ĉiujn aliajn landojn en la koncerna regiono. Se Israelo tiun rezolucion malobservas, tio samgrade koncernas aliajn landojn.

La rezolucio enhavas du gravajn punktojn: 1. Israelo retiriĝu el la teritorioj kiujn la lando ekokupis dum la plejlasta konflikto, 2. ĉiuj ŝtatoj en la regiono respektu la reciprokan teritorian integrecon, politikan sendependon kaj rajton ekzisti en paco ene de agnoskitaj landlimoj kaj en sekureco, senigitaj de minacoj kaj perfortaj agoj.

Do la situacio estas sufiĉe komplikega. Multaj el la najbarlandoj de Israelo entute ne agnoskas tiun landon. Tio signifas ke la postuloj de la rezolucio ne facile povas fariĝi plenumitaj. Tial ŝajnas – bedaŭrinde – ke ne troviĝas iuj tujaj solvoj al la problemoj.

bildo de Tom Nylund

Kial nur malĝojigaj novaĵoj el Mezoriento?

Ekde lundo almenaŭ 18 grenadoj kaj raketoj estis pafataj el la Gaza-strio en sudan Israelon de Hamaso kaj aliaj terororganizaĵoj. Kassam-raketo eksplodis proksime al infanejo en kibuco marde matene vundante 14-jaran knabinon kaj ŝokante plurajn aliajn.

Tia pafado klare estas malobservado de internaciaj leĝoj. Krome tia pafado malobservas plurajn rezoluciojn de la Konsilio de Sekureco.

Ĉu vi legis pri tiuj aferoj en via gazeto? Plej verŝajne ne, ĉar amaskomunikiloj ne raportas kiam Israelo estas atakata.

Pli da informoj…

…en la franca:
http://www.israel7.com/2010/12/israel-porte-plainte-a-l%E2%80%99onu/

…en la angla:
http://www.israelnationalnews.com/News/news.aspx/141278

…en la hispana:
http://www.aurora-israel.co.il/articulos/israel/Titular/33974/

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

bildo de Tom Nylund

Denove kelkaj vortoj koncerne kial mi blogas pri Israelo

Mi jam antaŭe skribis koncerne kial mi blogas pri Israelo. En tiu ĉi artikolo mi donas pli da informoj koncerne kial mi blogas pri tiu lando.

Bedaŭrinde tia blogo kiel la mia aŭtomate enhavas sufiĉe multe da mencioj pri militado kaj aliaj malĝojaĵoj. Estas tamen neeble ne mencii tiaĵojn blogante pri Israelo kaj la konflikto en kiu tiu lando estas.

En la antaŭa blogaĵo koncerne kial mi blogas pri Israelo, mi skribis ke la internacia komunumo, la mondaj estroj kaj politikistoj, ŝajnas esti pli emaj kritiki la defendajn operaciojn de Israelo ol tiujn kiuj atakas kaj minacas Israelon.

Hodiaŭ Hizbulaho en suda Libano provizis sin per dekmiloj da raketoj. Hamaso en la Gaza-strio ankaŭ havas raketojn.

Hizbulaho kaj Hamaso ne provizas sin per raketoj por uzi ilin por defendaj kaŭzoj, kiel ordinaraj armeoj, sed ili provizas sin per raketoj por pafi al “simioj kaj porkoj”. Per tio ili celas judojn.

En la somero 2006 Hizbulaho pafis raketojn en Israelon kaj Israelo sin defendis. Hamaso kaj deko da aliaj terororganizaĵoj pafis raketojn en Israelon dum multaj jaroj. Israelo militis kontraŭ Hamaso en la vintro 2008-2009.

En Israelo oni ne parolas pri se okazas nova milito, sed oni parolas pri kiam okazas nova milito. Kaj Hizbulaho kaj Hamaso povus principe komenci pafi raketojn en Israelon kiun ajn tagon. En la antaŭa artikolo koncerne kial mi blogas pri Israelo mi klarigis kiel la mondo reagas en tia kazo.

Nuntempe estas sufiĉe trankvile en Mezoriento. Tiu trankvilo povus fakte daŭri eterne, se iu denove ne subite ekmilitus kontraŭ Israelo. Israelo povus ekzisti en paco kaj trankvilo, samkiel la palestinanoj povus vivi en paco kaj trankvilo en siaj teritorioj. La palestinanoj povus fondi propran ŝtaton en Cisjordanio kaj la Gaza-strio.

bildo de Tom Nylund

Mito: ”UNIFIL konservis la pacon en suda Libano”

Faktoj

En 1978 la Konsilio de Sekureco de UN ratifis la rezoluciojn 425 kaj 426 kiuj alvokis al Israelo fortiriĝi el libana teritorio kaj al la kreado de UN-taĉmento ”por konfirmi la fortiriĝon de israelaj taĉmentoj, restarigi internacian pacon kaj sekurecon kaj helpi la registaron de Libano certigi la restarigon de ties efektiva aŭtoritato en la regiono.”

La UN-taĉmento en Libano (UNIFIL) estas postenigita en suda Libano ekde jaro 1978. Ekde la alveno la tasko de UNIFIL estis malhelpi atakojn kontraŭ Israelo, subteni la libanan registaron kaj konservi pacon en tumultema regiono kiu estis superregata de terororganizaĵoj kaj kvazaŭmilitistaj taĉmentoj kiel OLP (Organizo por Liberigo de Palestino), la Armeo de Suda Libano kaj Hizbulaho. Dum la pli granda parto de ĝia historio UNIFIL aŭ fiaskis preventi konfliktojn aŭ silente apudstaris kiam teroristoj starigis armilejojn kiuj ebligis ilin komenci aŭ rekomenci intensajn atakojn kontraŭ Israelo. Sub la ”gardanta” okulo de UNIFIL suda Libano funkciis kiel preparejo por teroratakoj kontraŭ Israelo, kiuj kaŭzis du militojn kiuj povis esti malhelpitaj se la pacgardistoj estus farintaj sian laboron.

bildo de Tom Nylund

La mondo malsanas: nemoralaj bildoj kaj judaj kolonioj estas pli interesaj ol nemoralaj grenadoj

Jen ia analizo de la lastatempa raportado pri la konflikto en Mezoriento:

Tiuj kiuj daŭre sekvas la raportadon pri okazaĵoj en la mondo tutcerte memoras la novaĵon pri la nemoralaj bildoj kiujn israela soldatino publikigis en Facebook, kio okazis proksimume antaŭ unu monato. Jes ja, aĉa konduto de soldato. Kritikinda kaj kritikenda okazaĵo kaj ankaŭ raportinda kaj raportenda.

Alia novaĵo, pli freŝa ol tiu pri la nemoralaj bildoj, estas ke dum la pasinta semajno el la Gaza-strio estis pafitaj grenadoj – kiuj enhavis fosforon.

Ĉu vi estas aŭdinta pri tio? Verŝajne ne. Nu, kial? Ĉar la amaskomunikiloj ne raportas pri tiaĵoj.

Kiam israela soldatino publikigas nemoralajn bildojn la tuta mondo estas sciigita, sed kiam la malamikoj de Israelo pafas fosforajn grenadojn al civilulojn la mondo ne estas sciigita.

Kial?

Ĉar la monda amaskomunikilaro aĉas. Ĉar la mondaj estroj kaj politikistoj agadas laŭ duecaj normoj.

Koncerne la grenadojn troviĝas multaj problemoj: ili estas ĉiuj malobservoj de la homaj rajtoj. Krome ili okazas dum la novaj pacaj intertraktoj inter Israelo kaj la palestinanoj. Krome uzado de fosforaj armiloj kontraŭ civiluloj estas kontraŭleĝe laŭ internacia juro.

Ĉu tiuj estis ĉiuj problemoj? Ne. Troviĝas aliaj problemoj: la homrajtaj organizaĵoj silentas. Okazis neniaj ajn reagoj de Amnestio Internacia aŭ Human Rights Watch. Mi almenaŭ nenion rimarkis el miaj esploroj. Krome mi volas diri ke tiuj ĉi homrajtaj organizaĵoj estas konataj pro tio ke ili rapide emas kritiki Israelon, sed kiam Israelo estas atakata tiuj ĉi organizaĵoj ŝajnas dormi.

Tio estas laŭ mi la plej granda malhelpaĵo al paciĝo en la Mezoriento: pri kelkaj okazaĵoj oni ne raportas. La mondo ne vidas (aŭ ne volas vidi) kelkajn okazaĵojn. Oni silentas.