Ensaluto

libera programaro

Pri la WordPress-oj

WordPress iĝis la plej populara EnhavMastruma Sistemo en la mondo. Ĉe eo.WordPress.org vi povas ricevi tiun liberprograman pakaĵon senpage! Ĝi estas uzita por starigi memstaran retejon. Traduko-teamo prilaboras ĝuste tiun pakaĵon. Ni ne laboras en wordpress.com.

 

WordPress.com

Unu el la fondintoj de la projekto WordPress, Matt Mullenweg, ankaŭ kreis firmaon Automattic, kiu lanĉis wordpress.com, komerca gastiganto de retejoj. Wordpress.com starigas retejon por vi ene de sia propra reto. Vi rajtas ricevi blogon senpage aŭ pagi por retejo. Vi rajtas elekti inter pluraj aprobitaj etosoj kaj kromprogramoj. En la senpaga abono, vi ricevas 3GB da spaco por la alŝuto de dosieroj kaj bildoj, se ili estas aprobitaj dosiertipoj. Simila gastiganto estas weebly.com.

 

WordPress.org

Kontraste, se vi volas starigi sendependan retejon, se vi volas uzi programojn kaj servojn ne uzitajn de wordpress.com, vi probable volas lui spacon sur servilo. Servilo estas komputilo konektita al la interreto, permesanta, ke homoj rigardu la dosierojn en la komputilo. En tiu servilo vi povas krei retejon. Retejo estas nur kolekto da dosieroj. Estas multaj gastigo-servoj kiuj ofertas tion; aldone ili ofte starigas la sistemon WordPress, el WordPress.org, por vi. Ili ankaŭ inkluzivas starigon de la necesa datumbazo. Ĉion ceteran vi devas fari.

bildo de Cindy McKee

Nova programeto: enc2ly

Mi nur deziras distrumpeti, hehehe, mian novan programeton, ĝi estas
tre faka por muzikistoj.
Ĝi ebligas kapti la muzikan informaron de (duumaj) dosieroj Encore,
konvertante al (tekstaj) dosieroj de Lilypond.
Pli da detaloj:

http://enc2ly.sourceforge.net/

La interna kodumaĵo estas en C, tamen la komentoj, variabloj, ktp,
estas en Esperanto!

bildo de fefcas
bildo de hulten

Libera informaĵo kaj interkomunikiĝo

Bonaj celoj estas libereco, justeco kaj paco Kaj tiuj aferoj estas atingeblaj nur per libereco de informaĵo kaj libereco de helpiloj por interkomunikado. Unue mi diros pri la informaĵo propra kiu estas interkomunikata. Ĉi tiu informaĵo devas esti libera. Kaj la liberecon de informaĵo ni bezonas por atingi justeco k.t.p. Por tio oni bezonas liberajn ilojn por interkomunikiĝi kiel esperanto kaj malfermaj specifigoj. Tio estas skribita en la dua sekcio.

Libera informaĵo

Se softvaro, politikaj aferoj k.s. estas liberaj, eblas kontempli kaj analizi tiujn aferojn sen barumoj. Eble tio estas taŭtologio, sed la klareco de vorto libereco estas grava. Nu, tiu informlibereco estas kondiĉo por vera politika libereco. Sen libereco, ne liberecon ni havos. Estas memplifortiga retrokuplado: je pli libereco, des pli libereco.

El libereco sekvas justeco kaj paco, aŭ almenaŭ mi pensas ke libereco estas esenca kondiĉo por atingi ĝin.

Liberaj helpiloj por interkomunikiĝo

Kiel skribita supere ni bezonas liberajn ilojn por interkomunikado. Tiuj iloj enhavas esperanton kaj malfermaj specifoj. Mi klarigos ĉi tiuj iloj kaj kial ni bezonas ĝin.

Esperanto estas lingvo publikigita de Zamenhof en 1886. Estas facile lerni ĝin kaj tio estas neŭtrala kaj justa. Estas specife taŭga por internacia interkomunikiĝo.

bildo de Kirilo

Kiam mi ekamas programon

Mi ĵus skribis mallongan retleteron al kolego, al kiu mi hieraŭ sendis kelkajn dosierojn retpoŝte. Hodiaŭ mi demandis nur, ĉu li ricevis ĉion, ĉar en la estinteco mi jam plurfoje "perdis" retleterojn kun grandaj aldonaĵoj - kaj ne sciante tion mi koleriĝis, ke la ricevinto ne respondis, kaj la alia persono koleriĝis, ke mi nenion sendis.

Ĉiuokaze, mi skribis mian mallongan peton pri konfirmo, klakis "sendi", kaj subite aperis ŝprucfenestro "Ŝajne via mesâgo rilatas al aldonaĵo, sed vi nenion aldonis. Ĉu vi volas aldoni dosieron nun aŭ sendi la mesaĝon senŝanĝe?".

Por sekundo mi miris, sed rapide ekĝojis, ke ekzistas tiom inteligenta retpoŝta programo! Kiom ofte en la pasinteco mi sendis retleterojn sen la aldonaĵoj promesataj en la teksto...

La mirinda programo estas KMail, parto de la KDE-programarkompilaĵo (la aktuala versio estas 4.4.2, en Vindozo kaj MacOS ĝi estas ankoraŭ eksperimenta, sed tio estas bona kialo ŝanĝi al Linukso), kiun mi povas varme rekomendi al ĉiuj. Por ĝi ekzistas ankaŭ Esperantaj lingvoversio kaj klavaro.

Abonrilata enhavo


povigita de