Ensaluto

libereco

Libervolo - ĉu ni vere estas liberaj?

 

La jena dialogo naskiĝis de la rimarko, kiun faris Armando Zecchin al mi pri la libervolo. Mi pensas, ke tiu komento estas tre grava kaj tre interesa. Jen la produkto de mia unua pensado pri tia temo.

Mi bedaŭras pro la longeco de tiu ĉi dialogo. Mi scias, ke ĉe interreto longaj verkaĵoj estas evitindaj. Tamen, mi skribis ĝin ekzakte kiel mi pensis, kiel mi kutime faras kun la tutaj dialogoj, kiujn mi skribis. Do, estas la produkto de tute kompleksaj ideasocioj, kiuj estiĝas en mia menso, kiam mi metas la karajn Testudo kaj Akilo iu kontraŭ la alia.


- Testudo: Kara Akilo, estas malfacila demando, al kiu mi ne trovas respondon... ĉu vi povas helpi min pri la esplorado?

bildo de Sandro Pollastrini

Kien estas iranta la araba mondo?

Subite okazis io kion neniu povis atendi. Subite ekbolis la araba mondo kaj la mondo spertis ion subitan kaj tute neatenditan. Ĉiuj surpriziĝis.

Dum la tiel nomata araba printempo la plej teruraj flankoj de la homaro (denove) montriĝis. Homoj surstrate protestas, sed ili frontas pafantajn reprezentantojn de la armeo de la lando en kiu ili protestas. Protestoj okazis en pluraj landoj dum multaj monatoj. Sed kien estas iranta la araba mondo?

En la araba mondo kreskis nova generacio, nova generacio de homoj kiuj laciĝis pro la situacio kiu regas en la landoj en kiuj ili vivas. Kompreneble estis atendite ke io iam okazos, sed la subiteco, forteco kaj rapideco de la okazaĵoj en la araba mondo surprizis la tutan mondon.

La novaj teĥnikaĵoj efikis al la revolucioj. Homoj havigis bildon de la ĉirkaŭa mondo per iloj kiel interreto. Ebliĝis kompari ilian propran mondon kun la ĉirkaŭa mondo kaj estiĝis plifortigita konscieco pri la situacio en kiu ili estas vivantaj.

La novaj teĥnikaĵoj ankaŭ efikis al la efektivigado de la revolucioj. Kiel oni organizas protestojn tiel ke multaj homoj en mallonga tempo povas kunveni en specifa loko? Tio hodiaŭ okazas per iloj kiel Fejsbuko, Tujtero kaj poŝtelefonoj. Unu mesaĝeto kaj ĝi disvastiĝas rapide kaj facile. Kaj la aŭtoritatoj nenion povas fari…

La mondo esperas ke la araba mondo faros paŝojn al plia demokratieco, libereco kaj malfermiteco. Kaj kompreneble tio vere estas dezirinde. Sed tio ne estas facilaĵo.

Demokratieco ne nur signifas liberajn elektadojn, sed demokratieco precipe signifas demokratiecan pensadon. Tian pensadon homoj vivintaj en diktaturoj ne havas kaj ne eblas havigi tian pensadon en mallonga tempo. Tio postulas multe da tempo.

bildo de Tom Nylund

Bolas la araba mondo

En pluraj arabaj landoj okazis ribeloj kaj el Libio estas raportate ke taĉmentoj buĉadas homojn sur stratoj kaj placoj. Nun klare montriĝas la teruraĵoj de la totalismaj ŝtatoj. En tiuj ĉi landoj oni ne observas la homajn rajtojn kaj ne estas libere. Ne estas parollibereco kaj aliaj liberecoj kaj la homoj en tiuj landoj frontis subpremadon dum longa tempo.

Sed en unu lando en Mezoriento estas tiuj liberecoj. En unu lando oni povas libere sin esprimi sen endanĝeriĝi. Tiu lando estas Israelo.

Nun montriĝas la vero pri la kruelaj totalismaj ŝtatoj en la araba mondo. Sed la malbonaĵoj estis dum longa tempo. Sed kie estis la protestoj? Kie estis la kritikado?

Sed oni ja kritikas Israelon – la ununuran, kvankam ne perfektan demokration en Mezoriento. La duecaj normoj manifestiĝas. Post la okazaĵoj lige kun la ŝiparo al la Gaza-strio oni postulis ke Israelo jesu al internacia enketado. Ĉu oni postulos la samon de Libio aŭ ĉu oni postulas enketadon nur koncerne la ununuran mezorientan demokration?

Finfine kelkaj vortoj pri la pacaj intertraktoj inter Israelo kaj la palestinanoj. La palestina estraro daŭre rifuzas sidiĝi je la sama tablo kun la israela estraro. Ĉu ne homoj vidas kiel absurde tio estas? Ĉu ne homoj vidas kiel bizara la situacio estas? Kiel oni povas pensi ke la tuto povus evolui ĝis palestina ŝtato kiu estus flanke de Israelo kiam la situacio nun estas tiel malbona? Ĉu ne homoj volas vidi la aferon kiel ĝi estas kaj paroli libere pri ĝi? Kvankam oni ne konsentas, oni ja tamen devus povi sidi ĉe la sama tablo por iom interparoli, ĉu ne? Precipe kiam oni estas najbaroj kaj devas vivi flanke de unu la alia.

bildo de Tom Nylund
bildo de Nikos

Saluton al ĉiuj!

Mi finfine decidis ne aliĝi al SAT. Mi volis ekesti anon de Liberecana Frakcio, sed poste mi pripensis bone la aferon kaj inventis la ILEM (Internacia Liberecana Esperanto-Movado). Mi estas liberecana komunisto kaj mi malamas nuntempan maldekstran politikon. Laŭ mi, la sendependa liberecana organizacio povus fari multe por prepari revolucion ol SAT aŭ aliaj multflankaj asocioj. En hodiaŭa Rusio kie mi loĝas nun la liberecana movado kaj la Esperanto-movado tute ne scias io pri alia, kaj mi multe laboras por senerarigi la situacion. Por mi esperanto estas io kio povos helpi detruigi limojn inter popoloj kaj kultoroj kaj ŝtatoj, kaj mi bone scias ke granda parto de esperantistoj estas liberecanoj aŭ favoras al ni. Kion vi pensas pri ĉi-tio?


bildo de Nikos

Saluton al ĉiuj!

Saluton al ĉiuj! Mi ege volas konatiĝi liberecanan Esperanto-parolantan knabinon, kiu estas vegano au almenaŭ vegetarano, kiu ne fumas kaj ne drinkas, por vojaĝi kune trans tuta la mondo, sed kiel mi povas fari tion?

bildo de hulten

Libera informaĵo kaj interkomunikiĝo

Bonaj celoj estas libereco, justeco kaj paco Kaj tiuj aferoj estas atingeblaj nur per libereco de informaĵo kaj libereco de helpiloj por interkomunikado. Unue mi diros pri la informaĵo propra kiu estas interkomunikata. Ĉi tiu informaĵo devas esti libera. Kaj la liberecon de informaĵo ni bezonas por atingi justeco k.t.p. Por tio oni bezonas liberajn ilojn por interkomunikiĝi kiel esperanto kaj malfermaj specifigoj. Tio estas skribita en la dua sekcio.

Libera informaĵo

Se softvaro, politikaj aferoj k.s. estas liberaj, eblas kontempli kaj analizi tiujn aferojn sen barumoj. Eble tio estas taŭtologio, sed la klareco de vorto libereco estas grava. Nu, tiu informlibereco estas kondiĉo por vera politika libereco. Sen libereco, ne liberecon ni havos. Estas memplifortiga retrokuplado: je pli libereco, des pli libereco.

El libereco sekvas justeco kaj paco, aŭ almenaŭ mi pensas ke libereco estas esenca kondiĉo por atingi ĝin.

Liberaj helpiloj por interkomunikiĝo

Kiel skribita supere ni bezonas liberajn ilojn por interkomunikado. Tiuj iloj enhavas esperanton kaj malfermaj specifoj. Mi klarigos ĉi tiuj iloj kaj kial ni bezonas ĝin.

Esperanto estas lingvo publikigita de Zamenhof en 1886. Estas facile lerni ĝin kaj tio estas neŭtrala kaj justa. Estas specife taŭga por internacia interkomunikiĝo.

bildo de lariko

Ŝerco: Eskapo al Libereco

Kuniklo eskapis el laboratorio en kiu li naskiĝis kaj ĉiam vivis.  Dum li kuris el la konstruaĵo, li sentis la herbon sub sia piedoj kaj vidis unuafoje la sunleviĝo.   "Estas bone, li pensis.  Antaŭ longe li iris al heĝo.  Post li rampis sub ĝin li vidis multajn aliajn kuniklojn, ĉiujn liberajn kaj manĝantajn abundan herbon.

"Hej!" li kriis.  "Mi estas kuniklo el laboratorio, kaj mi ĵus eskapis.  Ĉu vi estas sovaĝaj kunikloj?"

"Jes!" ili kriis.  "Aliĝu al ni."

Nia amiko iris al la aliaj kaj komencis manĝi herbon.  Ĝi gustis bone.  "Kio alia vi sovaĝaj kunikloj faras?"

"Nu," diris unu el ili.  "Vidu tiun kampon.  Karotoj kreskas tie.  Ni elfosas kaj manĝas ilin."

Tio estis nerezistebla; dum la sekva horo li manĝis tri bongustajn karotojn.  Estis mirinde.

Poste, li dimandis, "Kio alia vi faras?"

"Jen, tiu alia kampo havas lektukon.  Ni ankaŭ manĝas ĝin."

La lektuko estas egale bone, kaj poste li revenis, tute plena.  "Estas io alia, kion vi faras?"

Abonrilata enhavo


povigita de