Ensaluto

libroj en Esperanto

1984

bildo de Cindy McKee

"La stranga butiko" de Raymond Schwartz (kaj ankaŭ iom pri libroklubo dum Eo-renkontiĝo)

„La stranga butiko“ de Raymond Schwartz

(kaj ankaŭ iom pri libroklubo dum Eo-renkontiĝo)

 

Dum la JES en Hungario estis planita „libroklubo“. Oni anoncis tion kaj lasis antaŭe elekti (facebook-uzantojn) pri la legota libro. Estis elektita „La stranga butiko“ de Raymond Schwartz.

Jen la anonco:

Legu ""La Strangan Butikon" de Raymond Schwartz" antaŭ aranĝo kaj kune pridiskutu ĝin dum JES. Ĝi estas libro fama pro sia humoro kaj vortludoj, kiu komenciĝas tiel:
"Al mia tre ŝatata klientaro!
Mi havas la honoron informi vin, ke ĵus mi malfermis la butikon ĉe angulo de stratoj Optimismo kaj Bonhumoro, kontraŭ la konata statuo de Granda Krizo. Tie mi senpacience atendas vian viziton.[...]
Raymond Schwartz - butikisto"
Ni rekomendas viziti la butikon. La libro (senpage) atingeblas en retpaĝo:
http://i-espero.info/elsutaro/esperantaj-libroj#books

 

Sed kiel fojfoje okazas en la vivo, oni ne ĉiam sukcesas pri fari tion, kion oni planis, ĉar aliaj aferoj estas eĉ pli gravaj. Do mi ne sukcesis legi la libron ĝustatempe.

Tamen mi partoprenis la libroklubon, esperinte ke iu alia legis la libron kaj povus rekomendi ĝin pli aŭ jam doni interesajn indikojn pri kio ajn.

bildo de Sunjo

Ĉu vi volas esti recenzisto de la revuo Esperanto?

Kio pri recenzoj?
1- KD : de nun la revuo Esperanto havas ĉefan KD- recenziston: la muzikestro Flávio Fonseca recenzos ĉiujn KD-ojn, ĉiam rigore laŭ la samaj teknikaj kaj muzikaj kriterioj. Do, ĉiuj muzikistoj estos taksataj tute egale. Se estos necese, Flávio Fonseca serĉos helpantojn. Mi pretas sendi lian karier-historion en Esperanto al tiuj kiuj ĝin petos rekte al redakcio@revuoesperanto.org aŭ al tiuj, kiuj private ĉe Kuglo+ informos sian retadreson al la redakcio.
2- LIBROJ : Mi donas la starton al la serĉado de kompetentaj recenzistoj. Mi ne sukcesis havigi al mi liston de la ĝisnunaj recenzistoj, kun la respektivaj retadresoj. Aliflanke, mi starigos regulojn, por ke la recenzoj kongruos kun la fakto, ke la revuo disponos maksimume (sed regule) nur unu paĝon por recenzoj, kiuj devos havi averaĝan nombron de vortoj. Do ne plu aperos recenzoj tre malllongaj flanke de tro longaj. Kandidatoj sin prezentu per la informata ligilo
: http://bit.ly/1br7a8k

bildo de Revuo Esperanto
bildo de Dima Ŝevĉenko

Eldonejo Impeto: atingoj en la nova jaro

Por eldonejo Impeto la jaro 2011 komenciĝis per apero de nova libreto kun eldonkvanto 1000 ekz.:

Andrej Grigorjevskij
Esperanto: plena priskribo kaj lerna vortaro. – Moskvo: Impeto, 2011. – 32 с.
ISBN 978-5-7161-0220-0
Kurta kurso de Esperanto. La aŭtoro de la broŝuro en malmultaj paĝoj plentalente montras unikajn eblecojn de Esperanto.

Ankaŭ estis plene renovigita kaj reaspektigita retejo de la eldonejo:
http://www.impeto.trovu.com/

Nuntempe sekvi aperon de novaj libroj de eldonejo Impeto eblas pere de diversaj grupoj kaj sociaj retoj:
http://twitter.com/#!/eldonejo_impeto
http://www.facebook.com/pages/Eldonejo-Impeto-libroj-en-Esperanto/140318...
http://esperanto.com/grupoj/eldonejo-impeto-libroj-en-esperanto
http://vkontakte.ru/club13116992
https://groups.google.com/group/novaj-libroj-de-impeto?hl=ru

Kaj pere de RSS-fluo:
http://www.impeto.trovu.com/taxonomy/term/69/0/feed

Abonrilata enhavo


povigita de