Ensaluto

Ligurio

Clarence Bicknell, pioniro de Esperanto en Ligurio

Bordighera: vizito al domo de Clarence Bicknell

 

Bordighera: gita a Casterino alla casa di Clarence Bicknell

La Internacia Istituto de Liguriaj Studoj, la Komunumo de Bordighera (elp. Bordigera) kaj la Itala Esperanta Federacio, organizis en la tagoj 23-24 oktobro 2010, stud-renkontiĝon por rememori la esperantan agadon de Clarence Bicknell (1842-1918), kiu en 1910 fondis la esperantan grupon "Antauen!"
Dimanĉon 24 oktobro okazis vizito al la domo de Clarence Bicknell kiu situas en Casterino (elp. Kasterino), (itala vilaĝo en la tempo de Bicknell, franca vilaĝo post la dua mondmilito). Per tri busoj italaj esperantistoj kaj aliaj interesitoj atingis la domon. Ĉeestis la nuna posedantino de la domo, la grafino de Tenda D’Alberti Lascaris de la Brigue. Sekvis vizito al Musée des Merveilles en Tenda.
La Domon de Casterino konstruigis Bicknell por esti proksima al la loko kie li mem eltrovis la ŝtongravuraĵojn de la kavernuloj kiuj vivis en la Valo de la Mirindaĵoj, kaj en la domo estas la dekoracioj faritaj de Bicknell, bildoj de kornoj (unu el la gravuraĵoj pli oftaj en la valo), halebardoj, ponardoj, ĉirkaŭbaraĵoj ktp, sovaĝaj plantoj, proverboj kaj  maksimoj en esperanto.
Ĉe Musée des Merveilles oni povis viziti originalojn kaj kopiojn el la plej famaj gravuraĵoj de la areo de Monto Bego, kaj aliaj objektoj de la loka historio kaj kulturo.

bildo de tiguliano
Abonrilata enhavo


povigita de