Ensaluto

lingvo

Por Esperanto-kursoj

Ĉiu kurso de Esperanto por komencantoj devus komenci per (tradukita nacilingve) ĉi tia mesaĝo:

 

Atentu: Esperanto estas uzata lingvo. Ĝi ne estas projekto. Se vi volas lerni Esperanton, lernu ĝin samsintene al alia neplanita lingvo. Komprenu ke: ĝi ne estas perfekta, neniu lingvo, planita aŭ neplanita, povas esti perfekta aŭ tute plaĉi al ĉiu, kaj ankaŭ ne bezonas esti perfekta.

 

Mi ne diskutemas pri ĉi tio. Se vi volas opinii, opiniu en via blogo, hejmo, k.t.p., ne en mia blogo.

bildo de Novatago

Ĉu Esperanto estas simpla kaj facila?

Ĉe liberafolio  mi trovis jenan diskuton:

http://www.liberafolio.org/2014/cu-esperanto-estas-simpla-kaj-facila

 

 

Kiel kutime, ofte la komentoj estas pli interesaj ol la artikolo.

 

Kion vi pensas tiuteme?

bildo de Pablo

Pri la "groteskaj" vortoj...

- Testudo: Kara Akilo, ĉu vi ŝatas tiun ĉi skulptaĵon? Ĝi estas iom stranga.
- Akilo: Ĉu stranga? Ŝajnas al mi iom redukta. Kiel vi povas konsideri nur stranga, tiun ĉi specon de peniso? Ĝi ŝajnas al mi tute groteska artistaĵaĉo.
- Testudo: Ho! Kia tre interesa adjektivo, groteska, ĉu ne? Pasis iom da tempo ekde la lasta fojo, kiam mi aŭdis ĝin.
- Akilo: Kial vi konsideras ĝin aparta?
- Testudo: Pro ĝia necerta signifo!
- Akilo: Ĉu necerta signifo? Ŝajnas al mi, ke ĝi havas tre klaran signifon.
- Testudo: Bone! Bonvolu klarigi la aferon al mi, tiel ke mi ne plu foruzu tempon por pripensi tion!
- Akilo: Nu, kiam io estas groteska, tio estas stranga, kun strangaj aŭ monstraj formoj aŭ movoj; krome, kutime ĝi estas ridiga.
- Testudo: Dankon pro via difino. Mi devas konfesi, ke ĝin mi jam konis. Tamen ĝi ŝajnas al mi iom konfuza.
- Akilo: Kial?
- Testudo: La fakto estas, ke mi ne komprenas nek "stranga" nek "monstra". Helpu min eĉ pri ambaŭ la adjektivoj.
- Akilo: Kiel ĉiam, ne facilas paroli kun vi, ĉar vi faras demandojn memrespondeblajn. "Stranga" signifas "ne kutima", "ne ordinara", "ne normala".
- Testudo: Mi ne komprenas, ĉu al vi "stranga" estas bona aŭ malbona eco.
- Akilo: Tute malbona! Kiam oni uzas "stranga", oni certe ne volas fari komplimenton!
- Testudo: Kaj kio pri "monstra"?
- Akilo: Eĉ "monstra" ŝajnas al mi memkomprenebla. Monstro estas estaĵo, besto aŭ vegetalo, kun nenormalaj strukturo kaj formo.
- Testudo: Aŭskultante viajn difinojn, mi eble kaptis regulecon.
- Akilo: Kia?
- Testudo: Ambaŭ la difinoj, kaj de "stranga" kaj de "monstra", enhavas unuopan koncepton: la nekutimeco. Kiam io ne estas kutima, ordinara aŭ normala, tio estas stranga aŭ monstra.
bildo de Sandro Pollastrini

Statistikoj pri Esperanto kaj ĝiaj originaj lingvoj

 

La sekvaj estas statistikoj pri la "Etimologia Vortaro de Esperanto" fare de Andras Rajki, kiu estas libere konsultebla interrete.

La demandoj, pri kiuj mi estas scivola, estis:

1) Kiom da italaj vortoj havas saman etimologion de esperantaj vortoj?

2) Kio pri aliaj eŭropaj lingvoj?

3) Lernante Esperanton, kiom da vortoj mi povas uzi kiel bazo por studado de aliaj lingvoj?

4) Kiaj estas la lingvoj, kiuj pli multe kunpartigas sian vortaron kun Esperanto?

Nu, mi memoras, ke kutime por paroli iun ajn lingvon, oni bezonas ĉirkaŭ 2000 vortojn (mi ne parolas de flueco, mi pensas pri la kompreno de ordinaraj frazoj, ĉu skribitaj ĉu voĉaj).

 

Totalaj esperantaj vortoj en la etimologia vortaro: 3983

 

La sekvaj estas la nombro da esperantaj vortoj (kaj la rilata procento), kiuj havas komunan etimologion kun la indikita lingvo.

**Unuopaj originaj lingvoj

Franca: 2369 (59.48%)

Angla: 2136 (53.63%)

Itala: 2005 (50.34%)

Germana: 1611 (40.45%)

Latina: 1370 (34.40%)

Rusa: 1277 (32.06%)

Litova: 1234 (30.98%)

 

Ĉi tie, anstataŭe, estas la nombro da esperantaj vortoj, kiuj havas komunan etimologion kun paro da eŭropaj lingvoj.

**Paroj da originaj lingvoj

Fra-Ang: 1553

Fra-Ita: 1471

Ita-Ang: 1243

Ger-Ang: 1145

Rus-Lit: 1087

Ger-Fra: 1025

Lit-Ang: 932

Rus-Ang: 920

Lit-Fra: 915

Ita-Lat: 904

Rus-Ger: 889

Rus-Fra: 887

Lit-Ger: 882

Ger-Ita: 867

Fra-Lat: 763

Lit-Ita: 743

Rus-Ita: 740

Ang-Lat: 673

Ger-Lat: 386

Lit-Lat: 302

Rus-Lat: 296

 

Fine, tie ĉi estas la nombro da esperantaj vortoj, kiuj havas komunan etimologion kun trio da eŭropaj lingvoj.

bildo de Sandro Pollastrini

hazardaĵo pri akĉentoj

el verdeskribitaj sensencaĵoj:

la plejparto da usonanoj kredas, ke ili ne havas akĉenton. plue, la plejparto da usonanoj opinias, ke la akĉento de ĉiu alia lando estas pli bona/bela ol ilia akĉento.

mi devas konfesi, ke tio ankaŭ pravas pri mi. malgraŭ tio, ke mi ja havas akĉenton kaj mi ja scias, ke mi havas akĉenton, mi ankoraŭ sentas kvazaŭ mi akĉenton ne havas. mi ankoraŭ sentas, ke mia akĉento ne estas “bona” aŭ ŝatinda. kial? mi ne scias.

legu plu [ ĉi tie ].

bildo de noktema

Ĉu la angla kaŭzos la malaperon de la indonezia lingvo?

En la New York Times je la 25-a de julio aperis tre ĝenanta rakonto pri indoneziaj junuloj.

La kurta versio: la altmezklasaj kaj riĉaj popoloj de Indonezio, kiuj ofte iris al kolegio aŭ universitato en Usono aŭ Aŭstralio, parolas al siaj gefilioj sole en la angla, kaj povas instrui ilin en privataj lernejoj, kiuj instruas plejparte angle. Ĉi tiuj lernejoj eĉ demandas de gepatroj paroli nur angle hejme, eĉ se ili ne parolas la lingvon tre bona.

La rezulto ofte estas tio, kio psikologiisto Anna Surti ARIANI nomis "negativan fieron" en la malboneco de la indonezia parolado de la infanoj, kaj rezulte, membroj de la nova generacio ne parolas sian indiĝenan lingvon. Patrino de tri infanoj rakontis la Times-raportiston "Ili scias, ke ili estas indonezianoj. Ili amas Indonezion. Ili simple ne povas paroli la indonezian lingvon. Estas tragike."

La artikolo diras ke la unueco de la lando devenis de la indonezia lingvo, la fonto de naciismo especiale sub la reĝimo de Suharto, kiam la lernejoj ne oficiale instruis la anglan ofte.  Ĉu la disvastiĝo de la angla lingvo endanĝerigas la indonezian?

Fonto (angle):

bildo de enwilson
Abonrilata enhavo


povigita de