Ensaluto

Linukso

Linuksaj komandoj

Linukso estas mastrumsistemo, kiel Vindozo. Sed malkiel Vindozo, aŭ Unikso (Apple), ĝi estas parto de malfermitkoda programaro. Grava parto de lerni uzi Linukson estas studi komandojn. Komando estas maniero instrukcii vian mastruman sistemon, sekve la komputilo, per teksto.

Ekzemple, oni povas fermi sian komputilon per komando. Por fermi vian komputilon:

(1) unue malfermu la terminalfenestron
(2) tajpu la komandon "su"
(3) enmentu vian pasvorton
(4) skribu "shutdown -h now" kaj alklaku sur ENTER por tuj fermi la komputilon.

bildo de Demian
bildo de Kirilo

Kiam mi ekamas programon

Mi ĵus skribis mallongan retleteron al kolego, al kiu mi hieraŭ sendis kelkajn dosierojn retpoŝte. Hodiaŭ mi demandis nur, ĉu li ricevis ĉion, ĉar en la estinteco mi jam plurfoje "perdis" retleterojn kun grandaj aldonaĵoj - kaj ne sciante tion mi koleriĝis, ke la ricevinto ne respondis, kaj la alia persono koleriĝis, ke mi nenion sendis.

Ĉiuokaze, mi skribis mian mallongan peton pri konfirmo, klakis "sendi", kaj subite aperis ŝprucfenestro "Ŝajne via mesâgo rilatas al aldonaĵo, sed vi nenion aldonis. Ĉu vi volas aldoni dosieron nun aŭ sendi la mesaĝon senŝanĝe?".

Por sekundo mi miris, sed rapide ekĝojis, ke ekzistas tiom inteligenta retpoŝta programo! Kiom ofte en la pasinteco mi sendis retleterojn sen la aldonaĵoj promesataj en la teksto...

La mirinda programo estas KMail, parto de la KDE-programarkompilaĵo (la aktuala versio estas 4.4.2, en Vindozo kaj MacOS ĝi estas ankoraŭ eksperimenta, sed tio estas bona kialo ŝanĝi al Linukso), kiun mi povas varme rekomendi al ĉiuj. Por ĝi ekzistas ankaŭ Esperantaj lingvoversio kaj klavaro.

Abonrilata enhavo


povigita de