Pri kio temas la israela-palestina konflikto, kiu ŝajnas esti eterna kaj tre malfacile solvebla? Kio estas la problemo?
Pri tio oni fakte povas sin demandi.
La nuntempa situacio ŝajnas esti relative trankvila – sed en la regiono ne estas paca etoso. Cerbumante pri la konflikto antaŭ kelkaj tagoj, mi pensis pri la ĵus komenciĝintaj intertraktoj. La intertraktoj celas du aferojn: pacon kaj sendependan palestinan ŝtaton. Mi cerbumis pri kiel tiuj du aferoj estas ligitaj al unu la alia.
Ĉu estiĝo de sendependa palestina ŝtato signifus ke en la regiono estiĝu paco? Ne necese. Nu, ĉu firma paco estas premiso por la estiĝo de sendependa palestina ŝtato?
Mi pensas ke firma paco estas premiso por estiĝo de sendependa palestina ŝtato. Estiĝo de sendependa palestina ŝtato per si mem ne signifus ke en la regiono estiĝus firma kaj daŭra paco.
Kio do devas okazi por ke firma kaj daŭra paco povus esti atingita?
La plej granda malhelpaĵo al paciĝo estas ke la palestinaj estroj ne akceptas Israelon kiel judan ŝtaton. Tio signifas ankaŭ ke ili – almenaŭ parto de ili – ne akceptas ian ajn judan ĉeeston en Mezoriento. La palestinaj estroj tamen devas akcepti ke judoj ĉeestas en Mezoriento kaj ili devas akcepti Israelon kiel judan ŝtaton. Sen tia akcepto paco ne povas esti atingita.
Dua granda malhelpaĵo al paciĝo estas la perforto uzata de palestinanoj. Tio estas la teroremularo kiu troviĝas inter la palestinanoj. La palestinaj estroj devas cedi ĉiujn perfortaĵojn kaj kontraŭlabori ĉiun perfortemon. Sen tia cedo paco ne estas atingebla.
Kion do Israelo devas fari?
Israelo sopiras al paco. Israelo dum longa tempo aspiris, deziris kaj atendis pacon kaj la lando faris multe por krei premisojn por paciĝo. Fina interkonsento estas nur atingebla per intertraktoj. Israelo pretas intertrakti kaj Israelo ankaŭ pretas fari cedojn por atingi finan, firman kaj daŭran pacon.