Ensaluto

Minesoto

bildo de lariko

Ŝerco: Ŝtata Foiro

Sven kaj Ole, du fraŭlaj bienuloj, ĉeestis la ŝtatan foiron de Minesoto kaj vagis en la amuzejo.  Kiam ili proksimiĝis al la turrado (rado de Ferris), Sven diris, "Rigardu tion.  Mi supozas, ke ĉe la pinto de la turrado, oni povas vidi Mineapolison.  Ni provu."

"Ŝajnas danĝera," diris Ole.  "Estas tre alta."

"Ni provu," diris Sven.  "Vi ĝuos."  Ili rajdis sur la turrado, kaj Ole ĝuis la sperton. 

Sekve, ili proksimiĝis al la ondanta fervojo.  Sven diris, "Ni provu tion."

Ole diris, "Ŝajnas danĝera.  "Estas tro rapida."

"Ni provu," diris Sven.  "Vi ĝuos."  Ili rajdis sur la ondanta fervojo, kaj Ole ja ĝuis tion."

Sekve, ili proksimiĝis al alta turo.  Oni saltis de la turo kaj svingis de streĉa ŝnuro.  Sven diris, "Rigardu tion.  Ni provu."

Ole diris, tre forte, "Ne."

Sven diris, "Ni provu.  Vi ĝuos."

Ole diris, "Tute ne.  Neniam.  Neniel."

Abonrilata enhavo


povigita de