Ensaluto

Moskvo

6-a Moskva internacia lingva festivalo sukcesis!

Legu resumon kun la fotoj pri la 6-a Moskva internacia lingva festivalo:
http://esperanto.su/eo/resumo_6alf

bildo de Dima Ŝevĉenko
bildo de Dima Ŝevĉenko

Libroj de eldonejo Impeto en Moskvo

Se vi loĝas en Moskvo aŭ vizitas ĝin, vi povas trovi kaj aĉeti librojn en Esperanto, kiuj estis eldonitaj de eldonejo Impeto, en pluraj librovendejoj de la urbo.

Pliaj detaloj:

http://impeto.trovu.com/novajhoj/libroj_en_moskvo

bildo de Dima Ŝevĉenko

Kunveno 29-an de marto 2010

Karaj gesamideanoj!

La 29-an de marto 2010 je la 19.00 okazos vica kunveno de Moskva
Esperanto-klubo.
En la programo:

1. Ludmila Novikova. Novaj tradukoj el la angla (usona) - Longfellow ka.

2. Ivan Naumov. Literatura verkado kaj literaturaj konkursoj.

3. Librobutiko

La kunveno okazos en la ejo de Eŭropa Jura Universitato Justo
6-Novopodmoskovnij per., 6, metrostacio Vojkovskaja (lasta vagono el
centro).

Ni ankaŭ invitas vin aliĝi al speciala grupo de moskva Esperanta-klubo
en interreto, kiu troviĝas ĉe novlanĉita virtuala komunumo
Esperanto.com:
http://esperanto.com/grupoj/moskva-esperanto-klubo

En la grupo vi povas legi pli detalajn informojn pri la klubo, vidi
mapon, kiu helpos atingi la klubejon,
ricevi aktualajn informojn ks.

Organizantoj de la kunveno

Abonrilata enhavo


povigita de