Ensaluto

movado

bildo de LukiZ

Junulara E-Semajno por la unua fojo

JES 2009

Pli ol 200 gejunuloj el tuta Eŭropo festis novjaron en Zakopane dum la aranĝo organizita de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj kaj klubo Varsvia Vento. Ene de tiu semajno okazis pluraj koncertoj, teatraĵoj kaj ekskursoj, sed ankaŭ diskutoj, prelegoj kaj debatoj. La unua JES okazis inter la 26-a de decembro 2009 kaj 3-a de januaro 2010. Ĝi estas kuniĝo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj – la Ago-Semajno (AS) de Pola E-Junularo kaj la Internacia Seminario (IS) de Germana E-Junularo, kiuj okazadis aparte ĝis la jaro 2008. Pli detale pri la evento legu en artikolo pri la 1-a Junulara E-Semajno.

Baltiaj Esperanto-Tagoj

La 46-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos la 26-an de junio – la 4-an de julio, 2010 en Visaginas (Litovio). Pli multe legu ĉi tie.

bildo de Ganto
bildo de LukiZ

Neatendita amaskomunikila sukceso

PEJ-evento en Yahoo

Pola Esperanto-Junularo, samkiel pluraj E-organizoj, preparis iun formon de solenaĵoj ligitaj kun 150-a naskiĝdatreveno de Zamenhof. Ni celis ĉefe eksteran agadon kaj koncentriĝis pri kelkaj vendejoj en Varsovio, proksime de loĝloko de Zamenhof. Tie ĉe diversaj vendataj varoj, anstataŭ la polaj, aperis etikedoj kun iliaj nomoj en Esperanto. Pli detale pri tio oni povas legi en paĝaro de PEJ kaj vidi fotojn de la evento. Apartan atenton meritas amaskomunikila sukceso, kiun ni iom neatendite atingis. Pri la evento informis kelkaj varsoviaj kaj tutlandaj gazetoj kaj radioj. Krome inter ĵurnalistoj estis reprezentantoj de Associated Press. Ankaŭ ili raportis pri tio kaj kion mi vidis sekvan tagon en interreto?

bildo de LukiZ

Grafitio Esperante

Grafitio Esperante

Temas pri septembraj laborrenkontoj, kiujn ni faris kune kun Historia Muzeo de Polaj Judoj. Ili rilatis al Esperanto kompreneble kaj plej interesa parto por mi estis preparado de grafitio-ŝablonoj rilataj al ideoj de Esperanto. Ĝenerale kunlaboro kun infanoj kaj gejunuloj dum tiuj kelkaj tagoj estis tre interesa, sed samtempe ankaŭ laciga ;)

bildo de LukiZ

Internacia Junulara Kongreso - el "kuireja" vidpunkto

Ĉi-jare mi certe ne tiom detale skribos pri IJK, kiel pasintjare. Kialo estas simpla - mi apenaŭ partoprenis ĝin ;) Se iu deziras legi plenan raporton mi rekomendas tiun verkitan de Marek kaj mi, kiu troviĝas en paĝaro de PEJ aŭ iun ajn troveblan en eĥoj de IJK. Jen sekvas mia subjektiva kaj malkompleta raporteto el vidpunkto de organizanto.

Abonrilata enhavo


povigita de