Ensaluto

muziko

Videoj de la koncerto de inicialoj dc dum FAM en Tuluzo en novembro 2010

Videoj de la koncerto de inicialoj dc dum FAM en Tuluzo en novembro 2010

http://www.youtube.com/thelivequest#p/u/4/yDPH-0U43HE
Eksteretera dolĉaĵ



http://www.youtube.com/thelivequest#p/u/3/X7MCĈz1reo
La kontraŭsenco
(atentu en via navigilo entajpu la lastan kodon per C x sen spaco por ke la ligo funkciu : X7MCC xz1reo ,  ĉi tie la interfaco transformas automate c x per ĉ ... sama problemo okazas kun la ligo al la video...)

La KD disponeblas en la diskoservo ĉe :

La albumo elŝuteblas laŭ MP3 kaj OGG ĉe :

kaj laŭ senperda formato FLAC elŝutebla ĉe :

 

bildo de VINILKOSMO

Eterne Rima el Tokio/Tokyo (Japanio/Japan)

Eterne Rima Kantas "Mia loko (Tokio/Tokyo)"
http://www.ipernity.com/doc/vinilkosmo/6824213/
El Tokio Eterne Rima, la hiphopa artisto, bezonas vian amikiĝon kaj subtenon .. en tiu katastrofa periodo en Japanio.

Aliĝu ĉe lia paĝo kaj kuraĝigu lin subtene ... ĉe
http://www.facebook.com/profile.php?id=1828757216&ref=ts#!/pages/Eterne-Rima/133977436673087

Plej muzike kaj danke salutas
Flo !

bildo de VINILKOSMO
bildo de VINILKOSMO

Lina faras intervjuon de DOLCHAMAR ĉe ĈRI

Ĉe la Espo-klubo de Ĉina Radio Internacia

http://esperanto.cri.cn/641/2011/02/09/1s120950.htm

Aŭskulteblas intervjuo de Lina pri la albumo Trajn' Nenien

kaj intervjuo pri la bando DOLCHAMAR kun Pieĉjo (Patrik Austin)

ĉe la Espo-klubo de Ĉina Radio Internacia

http://esperanto.cri.cn/641/2011/02/09/1s120951.htm

[ret-info] Pli ol 2000 kantoj en la libera kantaro-vikio

Kantaro-vikio nun havas pli ol 2000 kantotekstojn!
----------------------------------------------------

Ekde la jaro 2003 "kantaro-vikio" - alinome la "libera kantaro" - estas loko por ĉiu muzikema esperantisto, kie eblas trovi multegon da kantotekstoj, notoj, videoj kaj aliajn muzikaĵojn. Funkcianta kiel vikio, ĝi ebligas komunan laboron de esperantistoj el diversaj mondopartoj.

En la komenco la kantaro-vikio havis nur kantotekstojn, sed la vivo ne staris unuloke kaj nun krom tekstojn oni povas trovi ankaŭ muziknotojn, akordojn, tonsilabajn melodiojn, midi-dosierojn kaj ankaŭ spekti videojn.

En kantaro-vikio trovis sian duan vivon ankaŭ paperaj kantaroj. En speciala paĝo vi povas trovi liston de paperkantaroj kaj la kantotekstojn en ili.

Kiuj uzas kantaro-vikion? Ho! Komencantoj, gvidantoj de kursoj, amatoraj ludantoj, mem aŭtoroj kaj muzikistoj kaj finfine ĉiuj muzikemuloj! Se vi antaŭe ne vizitis nian vikion, ne prokrastu, eble vi trovos ĉe ni delonge serĉatan amatan kanton!

Internacia teamo de kunlaborantoj, sen kies helpo nuna granda atingo ne eblus, invitas vin al kantaro-vikio jubilea!

Dankon al niaj viki-uzantoj, kiuj riĉigas nian kantaron dum longa tempo, dankon al ĉiuj aŭtoroj, kiuj permesis publikigi siajn verkojn tie, dankon al ĉiuj retumanoj, kiujn tajpis eĉ unu literon tie, dankon al vizitantoj, kiuj serĉadas kaj trovadas kantojn tie.

Grandan dankon! - Kaj nun venu, vidu, kunkantu!  - Adreso de la libera kantaro:http://kantaro.ikso.net/

laŭ [cirkulero n-ro 4 de kantaro-vikio]

-------
ndlr:

bildo de Takács Sándor

Muziko per C64?!

 

Dum la mezlernejaj jaroj mi ekhavis malnovan komputilon Commodore-64, kio jam tiam estis praestaĵo, tamen havis kreivan sonĉipon. Tiam mi pensadis pri fari muzikon per tiu komputilo, sed eĉ la ideo mem ŝajnis tiam bagatela, ke mi ĉesis okupiĝi pri tio.

Nu, hieraŭ mi trovis en la reto hungaran grupon SIDRip Alliance, kiu faras ĝuste tion en 2010!

La recepto: prenu C64-faritan sonaĵon, aldonu gitarojn, sintezilojn, tamburojn kaj sufiĉe multon da laboro, kaj vidu la rezulton ĉe http://www.sidripalliance.com/index.html (klaku sur la butonon "Remixes" dekstre, meze). Jen mia favorata.

Do, ne ezistas malbona ideo, nur stulta homo, kiu bagateligas ĝin - en la jena kazo mi mem... ;-)

 

 

bildo de Takács Sándor

"Ethno funk"

Iam retumante mi trovis interesan hungaran muzikgrupon "Kerekes Band". Ili miksis la hungaran folkloran muzikon kun pluraj modernaj stiloj (Ĵazo, roko, funk, psikedela ktp.), kreante interesan, tre unikan stilkavalkadon.

Unu el iliaj albumoj ("Fel a kalappal" - "Supren la ĉapelon!") libere elŝuteblas. Jen la ligilo: http://www.kommuna.org/zene/zene/kerekes/felakalappal.zip (mp3 dosieroj pakitaj per zip).

Se vi ŝatas progreseman muzikon, ĝi certe plaĉos al vi. Vi eĉ ne devas havi la hungaran, ĉar ili ludas precipe instrumente. Mia favorata estas la n-o 4.

bildo de Takács Sándor
bildo de VINILKOSMO

3 novaj afrikaj muzikvideoj de KONGA ESPERO elŝuteblaj ĉe Vinilkosmo-mp3.com

Lasminuta novaĵo ĉe VINILKOSMO : 3 novaj muzikvideoj elŝuteblaj

ĵus aperis la 3 muzikvideoj de KONGA ESPERO

anoncitaj en la lasteldonita Informletero de Vinilkosmo n-ro 28.

Finfine la 3 muzikvideoj aperis dank'al la teknikaj streboj de Ivo de "Ivimages" (Francio) kaj de Rogener Pavinski de "Kosmuzik" (Brazilo). Ili estis realigitaj de Clary Mandivila de "Clary Production Center" el Kinshasa (Konga Demokrata Resp.) ... Do vere ankoraŭfoje internacia kunlaboro.

En la reto eblas spekti varbvideon de la kanto "Kiu lingvo por la homaro?" el la albumeto
"Kiu lingvo ?" de la bando el kinshaso KONGA ESPERO

aperinta kadre de la AFRIKA KOMPILO.

IREM de la 22a ĝis la 26 a de aprilo 2011 en Seto ĉe Mediteraneo

La kongresa renkontiĝo de 2011 ne maltrafebla kun

ARTA PROGRAMO RIĈOPLENA, (kunvenoj, prelegoj, ekskursoj, filmo, teatro, koncertoj)

Interasocia kongreso IREM de la 22a ĝis la 26 a de aprilo 2011 en Seto ĉe mediteraneo.

La arta programo de IREM estos kaj danciga kaj etosiga kun elstaraj esperanto-artistoj kiuj prezentiĝos :
- FAMo
- Jacques Yvart kun koncerto omaĝe al Georges Brassens (estos la datrevena jaro Brassens)
- Kaj Tiel Plu
- Kapriol' !
- Patric
- Teatro-Trupo de Tuluzo
- JoMo kaj Solniŝka

- Dominique Gautier prezentos sian filmon pri la Esperanto-movado premiere.

Ĉio pri IREM disponeblas ĉe :

http://esperanto.sete2011.free.fr/irem.php?Lingvo=eo&Temo=Bonvenon

ALIĜU TUJ antaŭ ol tro malfruos !!!

bildo de VINILKOSMO

IERM de la 22a ĝis la 26 a de aprilo 2011 en Seto ĉe Mediteraneo

La kongresa renkontiĝo de 2011 ne maltrafebla kun

ARTA PROGRAMO RIĈOPLENA, (kunvenoj, prelegoj, ekskursoj, filmo, teatro, koncertoj)

Interasocia kongreso IERM de la 22a ĝis la 26 a de aprilo 2011 en Seto ĉe mediteraneo.

La arta programo de IREM estos kaj danciga kaj etosiga kun elstaraj esperanto-artistoj kiuj prezentiĝos :
- FAMo
- Jacques Yvart kun koncerto omaĝe al Georges Brassens (estos la datrevena jaro Brassens)
- Kaj Tiel Plu
- Kapriol' !
- Teatro-Trupo de Tuluzo
- JoMo kaj Solniŝka

- Dominique Gautier prezentos sian filmon pri la Esperanto-movado premiere.

Ĉio pri IREM disponeblas ĉe :

http://esperanto.sete2011.free.fr/irem.php?Lingvo=eo&Temo=Bonvenon

ALIĜU TUJ antaŭ ol tro malfruos !!!

bildo de VINILKOSMO

Esperanto-Rege' kun Jonny M.

Jonny M (Jonas Marx) el Germanio de kelkaj monatoj esperantiĝis kaj li jam anoncas ke baldaŭ aperos la unuaj muzikaĵoj en Esperanto!

Verŝajne estos eĉ eta albumo, ĉefe en Esperanto, sed ankaŭ en la germana kaj aliaj lingvoj..

Jam tuj videblas lia unua esperanto-regeo "En somero" ĉe Youtube (vidu la videon ĉi tie !)

Jonas kontakteblas ĉe Myspace : http://www.myspace.com/jonny-m

Kaj ankaŭ ĉe Ipernity : http://www.ipernity.com/home/142067

bildo de VINILKOSMO
Abonrilata enhavo


povigita de