Ensaluto

naturo

Unu semajno de volontula laboro en la nacia parko en Saksa Svisio (en Elba Grejsmontaro)

Kiam mi estis infano mi iam dum migrado kun mia familio stumblis pro branĉo sur la vojo. Mi ĉagreniĝis pri la malordo kaj decidis ke post la lerneja tempo mi volas iĝi arbaristo kaj ordigi arbaron. Kiam vere venis la tempo por elekti profesion mi tion ne plu serioze konsideris ĉar unuflanke mi havis ne multajn spertojn pri laboro kun plantoj sed aliflanke montriĝis ke mi havas nek talenton nek emon pri laboro per iloj kaj des malpli per pezaj maŝinoj.

 

Tamen, nuntempe mi ne estas tre kontenta pri mia profesio, kiun mi trovas ne vere utila krom ke mi per ĝi gajnas mian monon. Pro tio mi uzis la eblon partopreni dum unu semajno en laborprojekto en Saksa Svisio en la kadro de „Bergwaldprojekt“ (montoarbaroprojekto) por iomete labori en arbaro, lerni iom pli, sperti ion novan kaj por fari ion utilan almenaŭ dum unu semajno.

 

„Bergwaldprojekt“ (montoarbaroprojekto) estas transnacia projekto kun asocioj en Svislando, Germanio kaj Hispanio. La celo estas la protektado de la naturo kaj riparo de homa misinfluo kaj krome ankaŭ edukado pri naturo por ke homoj kondutu pli konscie. La projektsemajnoj estas ĉefe en montaj arbaroj, sed oni ankaŭ okupiĝas pri aliaj aferoj ekzemple renaturigo (remalsekigo) de torfejoj.

 

bildo de Sunjo

Kial ŝarkidoj manĝas gefratojn en patrina utero?

Oni ofte reprezentas ŝarkojn kiel kruelaj mortigmaŝinoj. Tiel plejparte ne estas vero - tiuj ĉi fiŝoj estas mortiguloj ne plu, ol aliaj predantoj. Sed kelkaj iliaj vivmanieroj povus hororigi. Unu el ili estas embria kanibalismo: la plej grandaj ŝarkidoj manĝas siajn gefratojn antaŭ naskiĝo, kiam ili ankoraŭ vivas en patrina korpo.

La embria kanibalismo ŝajnas malutila, ĉar rezultas en malpliigo de reproduktiva sukceso de femala ŝarko: ŝi havas malpli idojn, ol povus. Ekzemple, sabla ŝarko (Carcharias taurus) ĉiam naskas nur du ŝarkidoj. Utero de tiu ĉi specio havas du partoj. Ŝarkidoj, kiuj estas unuaj eloviĝintaj en ĉiu parto de utero, baldaŭ manĝis ĉiujn aliajn embriojn. Tiu manĝaĵo helpas ilin kreski pli rapide kaj ili naskiĝas ĉirkaŭ unu metro longe (ĝis 1,25 m)! Do nur du ŝarkidoj transvivis - unu el ĉiu utera parto.

 

Sabla ŝarko (Carcharias taurus)  Sabla ŝarko (Carcharias taurus)

bildo de polenadisto

Mielabeloj ne povus polenigi niajn rikoltojn tiel bone, kiel aliaj insektoj.

Kiel insektoj rilatas al nia agrikulturo? Verŝajne, multe da homoj respondas, ke parazitoj povas malpliigi rikolton. Jes, sed ne nur tiun malbonon donas insektoj al kamparanoj. Multe da agrikulturaj plantoj, precipe la fruktaj, dependas de insektaj polenigistoj.
Bedaŭrinde, lastatempe kiel abundeco, tiel ankaŭ diverseco de naturaj insektoj en kamparoj malpliigas. La plej grava kaŭzo de tiu proceso estas detruo de naturaj vivejoj. Areoj, ŝanĝitaj per homa agado, ne plu povas subteni ekziston de multaj specioj. Pro tiu malprospero de polenado rikoltoj malpliiĝas. Ofte tio jam estiĝis gravan agrikulturan problemon.
De tio kamparanoj en diversaj landoj komencis provi plibonigi polenadon de rikoltaj plantoj. Subteno de naturaj vivejoj estas tre malfacila tasko, sed multaj homoj esperas, ke helpas polenigi niajn rikoltojn povus mielabeloj (Apis mellifera). Tiu insekto estis bone konata, kiel unu el du hejmigitaj insektoj (la duan estas silkraŭpon). Mielabelaj laboristinoj, senĉese kolektantaj nektaron kaj polenon, estis la simbolo de laboremo en multaj kulturoj. Estas konata, ke mielabeloj estas bonegaj polenigistoj. Tial nun oni ofte starigas abelujojn apud kampoj por rikoltpliigo.

Mielabelo

Mielabelo kun polenaro sur kruroj.

bildo de polenadisto

La blua papilio kaj la ruĝa formiko...


Hieraŭ mi legis ion interesan pri la bluajn papiliojn (Maculinea arion).

Blua papilio 7
Blua papilio 7

 

Tiu ĉi papilio strikte dependas de la simbiozo kun alia insekto: la formiko. La blua papilio frajas siajn ovojn sur la floroj de sovaĝaj tilioj; kiam naskiĝas la larvoj, ili nutriĝas ĉe la floro kaj dum iom da tempo ili ŝanĝas sian konduton kaj falas teren, kie komencas produkti sukeran substancon. Tiu ĉi substanco altiras la formikojn. Kiam estas la formikoj, la larvo sin tordas por ŝajni formika larvo. La formikoj fine transportas la larvon al sia formikejo. Tie, la larvo komencas nutriĝi de la formikajn ovojn kaj, produktante apartan sonon, kiu simulas la sonojn produktitajn de la formika reĝino, instigas la formikojn al porti al si eĉ aliaj formikaj ovoj. Post la krizaliĝo kaj la papiliiĝo, la ĵusnaskita papilio estas eskortata ekster la formikejon, kie estas defendita de la formikoj ĝis ĝi kapablas flugi.

 

bildo de Sandro Pollastrini

Ĉu la universo kaj la tempo rondaj?


Ni ĉiuj nun jam konsideras komprenebla, ke la Tero estas preskaŭ sfera; kaj por ni ĉiam estas strange pripensi tiujn antikvulojn, kiuj kredis, ke la Tero estu ebena.

Mi malkovris antaŭ malmulta tempo, ke tiu naiveco de la antikvuloj estas ankoraŭ kun ni, sed sub aliaj formoj. Kiel? Simple, provu pensi pri la sekva: laŭ vi, se mi ekiras de la Tero al la spaco, laŭirante ajn fiksitan direkton tiel, ke mi ĉiam vojaĝas rekte, ĉu mi povas reiris al la Tero?
La simpla respondo estus: "Ne! Ekirante de la Tero kaj vojaĝante rekte, estas tute neebla reiri al la Tero!"

Kaj nun pensu al la sekva: kio okazas sur la Tero? Se ni ekiras de la suda poluso al norda poluso, laŭirante preskaŭ rektan vojon, kio okazus? Post ni atingis la nordan poluson, daŭrigante la rektan vojaĝon, ni reiros al la suda poluso! Kompreneble: la Tero estas preskaŭ sfero!
Kaj, kial ni pensas, ke la Universo povu esti malsimila al la Tero? Kial ni pensis, ke ĝi ne povas havi ian formon, pro kiu, ekirante de iu ajn punkto kaj laŭirante rektan direkton, ni povas reiri al la sama punkto? Kial ni devige pensas, ke la Universo estas ebena? Eble limigita, sed ebena?

Kaj la sama pri la tempo: kial ni pensas, ke ĝi devige estas ebena? Ĉu povas okazi, ke ekirante de iu punkto, kaj laŭirante la tempan fluon, ni reiros al la komenca punkto?

Rimarku: pri la rondeco de la universo estas diversaj proponoj; fakte, ni nun ankoraŭ ne konas la vera formo de ĝi. Pri la rondeco de la tempo, kelka laboro estis farita, kaj tamen mi ne bone konas tiun ĉi temon.

bildo de Sandro Pollastrini
bildo de Anna Striganova

Printempo

bildo de Anna Striganova

Spirito de la arbaro

mia 1a blog-filmeto

el verdeskribitaj sensencaĵoj:


pardonon pro mia malbonega elparolado ktp.



dufoje klaku la filmeton por spekti ĝin pligrande je Youtube.

bildo de noktema

Nokto de Falsteloj

Ĉiujare ekde julio ĝis aŭgusto nia planedo iras tra kosman polvonubon farita de kometo nomata Swift-Tuttle. Dum la pasado oni povas rigardi multajn falstelojn. Ĉinokte okazas la klimakso: oni vidos ĉirkaŭ 200 falstelojn en unu horo! Ili nomatas "Perseidoj" (angle: Perseids) ĉar ili ŝajne aperiĝas de la konstelacio Perseo. Se vi volas rigardi la falstelojn: tion fenomenon estos videbla sur la tuta mondo Smile

bildo de Ronjo
Abonrilata enhavo


povigita de