Ensaluto

Nemere

bildo de Dima Ŝevĉenko

Jesa

Jesa Iŝtvan Nemere.

Jesa.

Originala romano. (Kunlabore kun Justo).

ISBN 978-5-7161-0195-1

184 paĝoj

 

En malgranda urbeto, kiu situas rande de dezerto, post sabla tempesto aperas stranga virino. Iuj opinias ŝin nova Mesio, aliaj — pseŭdoprofeto, eĉ fripono. ŝi allogas dekdu disĉiplojn, preferante elekti el la plej malestimataj urbanoj. Ŝiaj adeptoj iĝas loka Casanova, trompisto-almozulo, bubo-trampo, narkotikulino, pastro-hipokritulo. Jesa ne disvastigas speciale bonagojn aŭ miraklojn, ŝi vidas homojn trae, inklinas ilin ŝanĝiĝi. Kompreneble, okazas konflikto inter ŝi kaj urbaj aŭtoritatuloj...

http://impeto.trovu.com/prozo/jesa

bildo de Dima Ŝevĉenko

Vismar. Originala romano. Recenzo

Recenzo en Scienco kaj Kulturo № 3(83) 2009

Vismar

Vismar. Originala romano.

 

Pasintaj jarcentoj havas multajn renomajn literaturajn heroojn. La nova, 21-a, ĝis nun ne dorlotis nin. Eble mi legas ne tiujn librojn. Sed ja okazis. Inter senĉese kuranta, krianta, pafanta, magianta, blasfemanta kaj kotopo-anta kohorto de novaj literaturaj personoj, fin-fine aperis nehasta, vere alloga, profunda, centprocente apartenanta al nuna jarcento protagonisto. Maljunulo Vismar. Li venis el la pasinta jarcento en modernan vivon. “Antaŭlonge, estinte ankoraŭ knabeto li elkalkulis, kiom da jaroj li havos, kiam finiĝos la dudeka jarcento — kiun li tiam kredis senfina, eterna”. Sed jen, komenciĝis la dudekunua, kaj Vismar mire konstatis, ke li estas jam maljunulo, kaj la Vivon kaj Tempon li jam observas alimaniere, ne kiel en la infanaĝo. “Kaj ankaŭ la Tempo alimaniere traktas lin”. Homa Tempo estas malpli ol cent jaroj. Por plejmultaj el ni la pasinta jarcento estas la tempo de infanaĝo, kaj ni ĉiuj iĝas maljunuloj de la 21-a jarcento. Ni ĉiuj estas iasence vismaroj, ostaĝoj de la Tempo. Ekzistas diversaj ekzemploj de rilatoj inter sanaj, agoplenaj socianoj kaj maljunuloj. Ĉe multaj kaŭkaziaj popoloj la maljunuloj, “estimataj avoj”, havas absolutan aŭtoritaton. Iliaj vortoj estas leĝo por pli junaj samgentanoj. Kaj tio estas komprenebla. Ja ilia vivosperto estas unika. En alia okazo, antaŭnelonga moro de unu el nordaj gentoj devigis lasi siajn maljunulojn sole morti en tundro. Ĉu kruele? Jes. Se ne konsideri, ke iliaj plenfortaj parencoj ofte staris antaŭ malfacila elekto inter malbono kaj malbono: al kiu doni restintan pecon: ĉu al senforta kaj ne kapabla labori maljunulo, aŭ al suĉinfano, eble al graveda virino? Jen kia estas siaspeca ekzemplo de prasocia eŭtanazio. Tiuj ekzemploj estas el la dudeka jarcento. Kiun el du la homaro pretas preni en la jarcenton dudekunuan? Ŝajnas, ke ŝancoj por ambaŭ nun estas egalaj. Aktive konsumanta homaro ofte rilatas al maljunuloj kiel al nebezonataj jam, tedemaj kaj nekompreneblaj estaĵoj.

Abonrilata enhavo


povigita de