Ensaluto

Nietzsche

Zaratustro - Pri la arbo apud la monto

La originalon de tiu ĉi blogero mi antaŭ iom da tempo publikigis en Ipernity: http://www.ipernity.com/blog/andreaslovaniensis 

--------------------------------------

Tiu ĉi teksto trafis al la esperantisto en mi; mi ekpensis ke eble vi sentos same, do mi esperantigis la tuton...

 

Pri la arbo apud la monto

 

La okulo de Zaratustro vidis, ke iu junulo evitas lin - kaj kiam li promenis unu vesperon sola en la montaro ĉirkaŭanta la urbon, nomitan 'Bunta Bovo': vidu, tie survoje li trovis tiun ĉi junulon, apogiĝan kontraŭ arbo kaj lacmiene fikse rigardantan la valon.

Zaratustro per la mano prenis la arbon apud kiu sidis la junulo, kaj diris tiele:

"Se mi volus skui tiun ĉi arbon per la manoj, mi ne sukcesus.

Sed la vento, ne vidata de ni, turmentas ĝin kaj fleksas ĝin laŭ sia volo. Pleje de manoj ne vidataj ni estas fleksataj kaj turmentataj."

Tiam ekstaris la junulo surprizite, kaj diris: "Mi aŭdas Zaratustron kaj ĵus mi pensis pri li." Zaratustro respondis:

"Kial tio surprizas vin? - Sed estas por homo kiel por arbo.

bildo de Andreo.Peetermans
Abonrilata enhavo


povigita de